Kaa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kaa
Bienechés (greke)
Stelo kun la nomo de Kaa
Stelo kun la nomo de Kaa

Stelo kun la nomo de Kaa
Tempo de regado 2878/28282853/2803 antaŭ Kristo
Nomo de Horuso
G5
X7
D36
Nomo de ambaŭ sinjorinoj
G16X7
D36

Kaa nebti

Mortis 2853/2803 antaŭ Kristo
Kripto simbola en Abidozo, vera ĝis nun
precize neidentigita
vdr

Kaa, laŭ Manetono Bienechés estis lasta egipta faraono de la 1-a dinastio. Li regis proksimume en la jaroj 2878/28282853/2803 antaŭ Kristo. Li regis proksimume 26 jarojn. Lia nomo aperas sur turina papiro, tabulo el Abidozo kaj Sakkara tabulo. Pri tio, kiel okazis falo de lia dinastio, ni scias nenion. Sed estas verŝajne, ke post lia morto la lando apartiĝis, nomo de lia sekvanto sur la egipta trono, Hetepsechemuej, nome laŭvorte signifas Ambaŭ potencoj estis repacigitaj.

Kripto de la reĝo[redakti | redakti fonton]

Simile kiel ĉiuj liaj antaŭuloj, ankaŭ Kaa lasis konstrui du kriptojn, unu simbolan kaj la alian veran. Lia kripto en Abidozo estas simbola. Ties supertera parto havis proksimume dimensiojn 30x30 metroj, hodiaŭ ĝi estas neniigita. Ties kernon kreas subtera sepulta ĉambro, kiu mezuras proksimume 10x5 metroj. Ĉirkaŭas ĝin kelke da ĉambroj por la sepulta servico. Krom tio ĉirkaŭ la ĉambro troviĝas pluaj 26 tomboj, kiuj estis destinitaj por servistaro de la reĝo, kiu estis mortigota post lia morto, por ke ili pvu servi al li eĉ en la alia mondo. Tiu ĉi kripto estas lasta de sia speco en Egiptio, komence de la 2-a dinastio la reganto estis sepultata jam sen sia servistaro. La vera kripto de Kaa ne estis ĝis nun precize identigita. Kun la plej granda verŝajneco ĝi troviĝas en Sakkaro, kutime oni konsideras kiel lian kripton mastabon numero 3505. Ĝi mezuras 65x37 metroj kaj ĝidiferenciĝas de la kriptoj de liaj antaŭuloj per sia interna ekipaĵo. La sepulta ĉambro same kiel ĉe ili troviĝas en la subtera parto de la kripto, sed en la supertera parto alliĝas al ĝi kelke da ĉambroj, en kiuj estis lokigota la sepulta servico.

Egiptaj reĝoj
Antaŭulo: 2878/28282853/2803 Sekvanto:
Semerchet Kaa Hetepsechemuej