Esfahano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Esfahano aŭ Isfahano · اصفهان
urbo de Irano • urbego • plej granda urbo • metropolomondurbo
Administrado
Lando  Irano
Provinco provinco Isfahano
Poŝtkodo 811
Telefonkodo 031
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 961 260  (2016) [+]
Loĝdenso 3 972 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 32° 39′ N, 51° 40′ O (mapo)32.652551.674722222222Koordinatoj: 32° 39′ N, 51° 40′ O (mapo) [+]
Alto 1 574 m [+]
Areo 493,82 km² (49 382 ha) [+]
Horzono UTC+03:30
Esfahano aŭ Isfahano · اصفهان (Irano)
Esfahano aŭ Isfahano · اصفهان (Irano)
DEC
Esfahano aŭ Isfahano · اصفهان
Esfahano aŭ Isfahano · اصفهان
Situo de Esfahano aŭ Isfahano · اصفهان

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Isfahan [+]
vdr

EsfahanoIsfahano (perse اصفهان Esfahan, en arabaj literoj, per kiuj la persa skribiĝas: t.e.: esfahAn) estas grava urbo en Irano. Ĝi iam estis unu el la plej grandaj urboj de la mondo, epitetita "duono de la mondo". Ĝi floris inter 1050-1722, precipe en la 17-a jarcento sub la safavida dinastio, kiam ĝi estis la ĉefurbo de Persio (= nuna Irano). Eĉ hodiaŭ, la urbo restas unu el la plej belaj de la mondo, havante belegajn avenuojn, kovritajn pontojn kaj multe de palacoj, moskeoj kaj minaretoj. Ĝi estas fama pro sia islama arkitekturo kaj estas parto de la kultura heredaĵo de homaro.

Esfahano estas 340 km sude de Teherano kaj estas la dua plej granda urbo en Irano, havante pli ol unu milionon da loĝantoj. Ĝi staras 1590 m super marnivelo kaj ĝuas 355 mm da pluvo po jaro, simile al Denvero, Usono en alteco kaj sekeco. La temperaturo kutime ŝvebas estas inter 2 kaj 28 C. La urbo staras ĉe la Zajande-Rivero kaj ĉe la ĉefa nordsuda kaj orientokcidenta vojoj de Irano.

Si-o-se Pol

Historio[redakti | redakti fonton]

La araboj konkeris la urbon en 642, kaj disvastigis islamon. Ili starigis Esfahanon kiel ĉefurbo de provinco. Dum la 11-a jarcento, la islama filozofo Aviceno loĝis kaj instruis tie. Poste en la jarcento, en 1051, la selĝukido, Toghril Beg, kaptis la urbon, ankaŭ stariginte ĝin kiel ĉefurbo. La urbo floris sub la selĝukidoj ĝis ĉirkaŭ 1200. En 1387, la urbo estis tre sange konkerita de Timuro.

La Rusia armeo en Esfahano en la jaro 1890

La urbo fine ĝuis sian oran epokon dum la 17-a jarcento sub la ŝaho Abaso la 1-a, kiu starigis ĝin kiel ĉefurbo de la safavida dinastio. Multo de la belegaj konstruaĵoj estis konstruita dum ĉi tiu tempo. Post jarcento, konkerite de la afganoj en 1722 post sieĝo, la urbo kadukiĝis, multe de ĝi iĝis ruino. Kvankam la afganoj estis la supraĵa kaŭzo de la disfalo de Esfahano, la plej profunda kaŭzo estis la markomerco de Nederlando: Esfahano riĉiĝis per la transtera komerco trans Azion, sed ĉi tiu komerco velkis kiam la nederlandanoj povis transporti la samajn varojn malpli koste trans maron.

Esfahano ne fine reviviĝis ĝis la 20-a jarcento sub la ŝaho Reza Pahlavi.

Hodiaŭ Esfahano estas la dua plej granda urbo en Irano (Teherano estas unua), farante kahelojn, tapiŝojn, teksaĵojn (precipe de kotono), ŝtalon kaj benzinon. Ĝi havas universitaton kaj metroon. Partnera urbo en Eŭropo estas la universitata urbo Freiburg en Germanio.

Turismaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La Vendreda Moskeo

La ĉefaj vidindaĵoj estas la Moskeo de Imamo (antaŭe nomita Moskeo de la Ŝaho), la Reĝa Palaco, la moskeo de Ŝejko Lotf-ol-laho, la armenaj Katedralo Vank kaj Preĝejo Sankta Georgo kaj Placo de Imamo aŭ Placo Nakŝ-e Ĝahan (en la urba centro).

la islama altlernejo Madar e Imam'
La Moskeo de Ŝejĥo Lotfolaho

Nov-Ĝulfo (perse: نو جلفا - Nu Jolfā , جلفای نو - Jolfâ-ye Nu; armene: Նոր Ջուղա - Nor Ĝuga) estas la armena kvartalo de Esfahano, situanta laŭ la suda bordo de la rivero Zajande. Tie estas la Preĝejo Sankta Maria kaj la Preĝejo Bet-Leĥem.

La Moskeo de la Ŝaho[redakti | redakti fonton]

La Moskeo de la Ŝaho nun nomata la Moskeo de Imamo estas moskeo konstruita por la suverenulo de la safavidoj, la ŝaho Abaso la 1-a, inter 1612 kaj 1630. La Moskeo de la Ŝaho troviĝas en la sudo de la placo Naghŝ-i Jahan.

La moskeo estis konstruita dum la periodo de la safavida dinastio kaj estas ekzemplo de la islama arkitekturo de Irano, konsiderata kiel majstra verko de la persa arkitekturo.

Isfahano kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Jen kiel oni prezentas Isfahanon:

Al Isfahano venas la vojaĝantoj eonaj.
-Jen antaŭ ni leviĝas la luksa volbo Madrasa,
garnita arabeske kaj per surskribaj aranĝoj
blanke farbitaj, ankaŭ la Luftullaha Kupolo,
kun pecoj ceramikaj kaj ornamado floreca.
Jen tie la kvin pontoj, el kiuj Ĥŭaju superbas.[1]
Vidaĵo de la parko kaj de la kupolo de la Moskeo de la Ŝaho

Gravaj lokanoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 116.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]