Adam Michna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adam Michna
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1599 (1599-11-30)
en Jindřichův Hradec
Morto 2-an de novembro 1676 (1676-11-02) (76-jaraĝa)
en Jindřichův Hradec
Religio katolika eklezio vd
Etno ĉeĥoj vd
Lingvoj ĉeĥalatina vd
Memorigilo Adam Michna
Profesio
Okupo verkisto • poeto • komponistodirigentoĥorestro • muzikologo • orgenistomuzikisto vd
Laborkampo muzikopoezio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Adam Václav Michna z Otradovic (naskiĝis ĉ. 1600 en Jindřichův Hradec - mortis la 2-a de novembro 1676 samloke) estis ĉeĥa poeto, orgenisto kaj komponisto.

Li studis ĉe la jezuita gimnazio de sia hejmurbo, kie li administris gastejon krom sian postenon kiel orgenisto. Michna estas konsiderata kiel la plej elstara reprezentanto de la memstara ĉeĥa stilo en la barokmuziko.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Titolpaĝo de Česká mariánská muzika el 1647

Michna eldonis du kantarojn: "Česká mariánská muzika" kaj "Svatoročnì muzika", kiuj enhavas kvar- ĝis kvinvoĉajn kantojn en homofona komponmaniero. Plua kolekto, "Loutna česká", estas nur fragmente konservita. Krome li verkis kvin mesojn, du litaniojn kaj Te Deum. Krome manuskripte estas postlasitaj unu Magnificat kaj la meso "Missa Sancti Venceslai". En tiu ĉi alternas strikte polifoniaj partoj malnovstilaj kiel la Kyrie kaj la Agnus Dei kun homofonaj partoj kaj koncert und konzerteskaj solopartioj (en la Gloria kaj Credo).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Sondosieroj[redakti | redakti fonton]