Wojciech Korfanty
Wojciech Korfanty | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Wojciech Korfanty | |||||
Naskiĝo | 20-an de aprilo 1873 en Siemianowice Śląskie | ||||
Morto | 17-an de aŭgusto 1939 (66-jaraĝa) en Varsovio | ||||
Tombo | Cemetery at Francuska Street in Katowice vd | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Lingvoj | germana • pola • franca vd | ||||
Ŝtataneco | Pollando • Germana Regno vd | ||||
Alma mater | Teknologia Universitato Berlino • Universitato de Vroclavo vd | ||||
Partio | Polish Christian Democratic Party • Front Morges vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Elżbieta Korfantowa vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto • politikisto vd | ||||
Aktiva en | Berlino • Katowice • Poznano • Varsovio vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Wojciech KORFANTY, naskiĝis kiel Albert Korfanty la 20-an de aprilo 1873 en Sadzawka (hodiaŭ: Siemianowice Śląskie; Pollando), mortis la 17-an de aŭgusto 1939 en Varsovio - ĵurnalisto, membro de la germana imperia parlamento, pola ĉefministro, ligita al kristana demokratio. Li gvidis la kontraŭgermanajn batalojn de la poloj en Supra Silezio.
Korfanty en 1903 elektiĝis al la germana parlamento kiel reprezentanto de Supra Silezio, poste de 1904 ĝis 1918 estis membro de la prusa imperia asembleo. Post la unua mondmilito, li trudis voĉdonadon pri Supra Silezio. Kvankam plimulto deklaris volon al Germanio, post kampanjo de Korfanty formiĝis porpollanda plimulto en la industria parto de Supra Silezio (sudoriente, en marto de 1921). Korfanty komencis armilan ribelon (majo de 1921), poste altrudis sian opinion pri la limlinio al la aliancanoj.
Li estis membro de Konstituciodona Asembleo (1919–22), poste gvidanto de la nacia bloko (1922–30). Li kontraŭis diktatorajn metodojn de Józef Piłsudski, pro kio li estis juĝita je prizono en 1930, sed baldaŭ liberiĝis kaj iĝis membro de la Senato. Li vivis ekde 1935 en Ĉeĥoslovakio, kaj revenis en Pollandon la 29-an de aprilo 1939, oni arestis lin, li baldaŭ, post la denova liberiĝo mortis.
Honorigoj[redakti | redakti fonton]
En la jaro 1945 oni ŝanĝis la nomon de la urbo Friedland in Oberschlesien en suda Opolio al Korfantów omaĝe al Wojciech Korfanty.
Aliaj kreintoj de pola sendependeco[redakti | redakti fonton]
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Bibliografio[redakti | redakti fonton]
- Szmatolch Barbara, Losy [wojenne i powojenne] rodziny Wojciecha Korfantego (Sortoj [militaj kaj postmilitaj] de la familio de Wojciech Korfanty), „Śląsk”, 2009, n-ro 9, p. 10-14.
- Kozłowska Halżka A., Wspomnienie Halżki Rupp-Kozłowskiej o swoim ojcu Wojciechu Korfantym (Rememoro de Halżka Rupp-Kozłowska pri sia patro Wojciech Korfanty), „Śląsk”, 2009, n-r 9, p. 15.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Katalogo de Nacia Biblioteko[rompita ligilo]
- Manifesto de Wojciech Korfanty pri la tria silezia ribelo Arkivigite je 2010-01-25 per la retarkivo Wayback Machine
- Celebrado de la Jaro de Wojciech Korfanty Arkivigite je 2010-07-26 per la retarkivo Wayback Machine