George F. Kennan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
George F. Kennan
Persona informo
George Frost Kennan
Naskiĝo 16-an de februaro 1904 (1904-02-16)
en Milvokio
Morto 17-an de marto 2005 (2005-03-17) (101-jaraĝa)
en Princeton
Tombo Princeton Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato PrincetonHumboldt-Universitato en Berlino • St. John's Northwestern Military Academy vd
Familio
Patro Kossuth Kent Kennan vd
Profesio
Okupo diplomatohistoriisto • geopolitikisto • politikologo • verkisto • universitata instruisto • politikisto vd
Laborkampo internaciaj rilatoj vd
Verkado
Verkoj X Article ❦
Long Telegram vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

George Frost KENNAN (16-an de februaro 1904 en Milvokio, Viskonsino; 17-a de marto 2005 en Princeton, Nov-Ĵerzejo) estis historiisto kaj unu el la plej gravaj diplomatoj de Usono. Lia nomo estas kunligita kun Marshall-plano same kun la Containment-politiko en epoko de la malvarma milito.

Li diplomiĝis en Princeton (1925), poste eklaboris en Eŭropo. Li plenumis multajn jarojn en Ĝenevo, Berlino, Tallinn, Riga kaj aliaj lokoj, kie li povis skolti rilatoj de Sovetunio.

Ĉar Usono kalkulis je diplomatia rekono de Sovetunio, la eksterafera ministerio sendis lin en 1929 al la Berlina Universitato, studi rusan pensmanieron, lingvon kaj kulturon. Li finstudis en 1931 kaj en 1933 akompanis ambasadoron William C. Bullitt al Moskvo, post kiam Usono oficiale rekonis la sovetan registaron. Du jarojn poste, li ekoficis en Vieno, poste en Prago kaj Berlino. ĉe komenco de la dua mondmilito, la nazioj internis lin kaj liberigis nur en 1942. Kennan tiam oficis en Lisbono kaj Moskvo. En februaro de 1946 sendis li el Moskvo tiun telegramon, en kiu li skizis la retenan politikon de la soveta ekspansio. Tiujare li revenis en Usonon kaj iĝis en 1947 strategia ĉefo de la eksterafera ministerio.

La artikoloj de Kennan aperis kun subskribo X en la juliaj eldonaĵoj de magazino Foreign Affairs, 1947. Li en tiuj artikoloj analizis la agadan strukturon, spiriton de la soveta diplomatio. Kennan pridubis en la artikoloj, ke Usono volas ĉiupreze pacigi la Sovetunion. Li skribis, ke la rusoj kontraŭas la pacan kunekziston kun la Okcidento kaj celas disvastigi la sevatan modelon. La rusoj komprenas nur logikon de militara forto kaj ili retiriĝas, haltas, se la okcidento estas decida kaj forta.

Kennan proponis, ke Usono tuj uzu kontraŭpremon, se ĝi spertas sovetan ekspansian intencon. Li inaŭguris, ke tiu politiko trudas je kunlaboro la sovetojn al Usono kaj fine povas kaŭzi internan kolapson de la sistemo.

Kennan instruis ekde 1950 en Princeton kaj en 1952 revenis en Moskvon kiel ambasadoro, sed unu jaron poste la sovetoj deklaris lin nedezirata persono, kiam li kritikis la sovetan konduton kontraŭ la okcidentaj diplomatoj.

Li ricevis en 1956 profesoran katedron en Princeton, sed li baldaŭ ŝanĝis la historiistan laboron al ambasadora pozicio en Jugoslavio (1961–63).

Fine de la 1950-aj jaroj, Kennan reviziis siajn pli fruajn ideojn pri la retena politiko, kaj insistis, ke Usono ne akceptu devojn en areoj, kie ĝi povas konflikti kun la Sovetunio. Li pli poste neis, ke la retena politiko povintus uzebla eĉ en aliaj mondopartoj kiel ekz. en Vjetnamio.

Kennan estis produktema kaj populara verkisto. Li ricevis Pulitzer-premion pro

  • Russia Leaves the War (Rusio forlasas la militon; 1956)
  • Memoirs, 1925–1950 (Memuaroj, 1925–50; 1967)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]