Melchior Vulpius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Melchior Vulpius
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1570 (1570-01-01)
en Wasungen
Morto 7-an de aŭgusto 1615 (1615-08-07) (45-jaraĝa)
en Vajmaro
Lingvoj latina
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Melchior Vulpius (15601570, Wasungen - 7-a de aŭgusto 1615, Weimar) estis Germana komponisto kaj instruisto. Vulpius estis la plej gravaj komponisto de protestantaj himnoj de sia tempo en Germanio. Li verkis multajn komponaĵojn kaj estis populara, modere Luterana komponisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

kune kun unu el siaj fratoj li ŝanĝis sian Germanan nomon en la Latinan nomon Vulpius, sed tion li malofte uzis dum sia plua vivo. Vulpius estis la filo de malriĉaj gepatroj, kio konsekvencis ke li frue prilaboris en malgranda latinlernejo. Ĉi tie li estis lernanto de Johann Steuerlein. Ekde 1588 ĝis 1589 li iris al Speyer kaj ricevis tie leciojn de Thomas Walliser, de kiu li lernis la bazan scion pri musica poetica. En 1589 oni dungis Vulpius kiel instruisto pri la Latina je la latina lernejo de Schleusingen. Kvankam Vulpius prilaboris kiel instruisto, li verkis muzikon por la Luterana eklezio, precipe motetojn kaj himnojn.

En Schleusingen Vulpius estis implikata en la skribado de la tri pasionoj de Jacob Meiland, el kiuj oni trovis plurajn manuskriptojn datiĝantajn inter 1567 kaj 1670. Tiu ĉi verko influis la „S-kta Mateo-pasiono“ de Vulpius mem.. Ekde 1596 ĝis lia morto Vulpius estis kantoro en Weimar kaj instruisto ĉe la tiea latinlernejo.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Sakrala muziko (En la Germana)[redakti | redakti fonton]

  • Kirchen Geseng und geistliche Lieder … mehrerntheils auf zwei oder dreierlei art … contrapunctsweise (Leipzig, 1604) – Pli poste oni aldonis, ke la verko portu la nomon Ein schön geistlich Gesangbuch.
  • Erster Theil deutscher sonntäglicher evangelischer Sprüche von Advent biss auf Trinitatis (Jena, 1612)
  • Das Leiden unnd Sterben … Jesu Christi, aus dem heiligen Evangelisten Matthäo (Erfurt, 1613)
  • Der ander Teil deutscher sonn-täglicher evangelischer Sprüche von Trinitatis biss auff Advent (Jena, 1614)
  • Complementum und dritter Teil fest- und aposteltägiger evangelischer Sprüche, durchs ganze Jahr … nach madrigalischer Manier … componiert und gesetzt (Erfurt, 1621)

Sakrala muziko (en la Latina)[redakti | redakti fonton]

  • Diversaj motetoj (Erfurt, 1595 aŭ antaŭe) – ĉiuj malaperintaj.
  • Pars prima cantionum sacrarum (Jena, 1602)
  • Pars secunda selectissimarum cantionum sacrarum (Jena, 1603)
  • Canticum Beatissimae Virginis Mariae (Jena, 1605)
  • Opusculum novum selectissimarum cantionum sacrarum (Erfurt, 1610)

Diversaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Felicibus connubiis … Schärfii (Jena, 1608)
  • Coniugii dum sacra paras: auspicatissimis nuptiis … Joh. Poppi, civis Vinariensis … et Mariae … Langii (Jena, 1609) - malaperintis.
  • Epigramma quo nuptiis Dn. Joan. Fliegelii … per musicos numeros … congratulabatur Joh. Gebawer (Liegnitz, 1609)
  • Nuptiis Ebaldo Langianis, al kiuj apartenis: Christus der ist mein Leben, Christliche Leich- Trost- und Ehren-Predigt … bei Begräbnüs des … Herrn Georgii Erffurdii Franckenhusani (Jena, 1618)
  • diversaj sakralaj verkoj registratajs.

Muzikteoriaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Musicae compendium latino germanicum M. Heinrici Fabri … aliquantulum variatum ac dispositum, cum facili brevique de modis tractatu (Jena, 1608)