Sidney Sheldon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sidney Sheldon
Oskar-premiito
Persona informo
Sidney Sheldon
Naskonomo Sidney Schechtel
Naskiĝo 11-an de februaro 1917 (1917-02-11)
en Ĉikago
Morto 30-an de januaro 2007 (2007-01-30) (89-jaraĝa)
en Rancho Mirage
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pneŭmonito vd
Tombo Westwood Village Memorial Park Cemetery vd
Religio judismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Nordokcidenta Universitato • Senn High School • East High School • Weinberg College of Arts and Sciences • Northwestern University vd
Familio
Infanoj Mary Sheldon vd
Profesio
Okupo verkistoscenaristo • romanisto • dramaturgofilmreĝisoroaktoro • televida produktoro • prozisto • scienca esploristo vd
Aktiva dum 1937–2007 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sidney SHELDON (naskiĝis la 11-an de februaro 1917 en Ĉikago, Ilinojo, mortis la 30-an de januaro 2007 en Rancho Mirage, Kalifornio) estis usona verkisto kaj scenaristo.

Li komencis sian karieron kiel 20-jarulo en Hollywood, kie li prilaboris filmscenarojn. Post la Dua Mondmilito li verkis musikalojn por la Broadway-teatro, krome li daŭrigis sian scenar-laboron por la firmaoj Metro Goldwyn Mayer kaj Paramount. Sian plej gravan sukceson li havis en 1947, kiam li gajnis Oskaron pro la scenaro de la filmo The Bachelor and the Bobby-Soxer.

Sheldon ankaŭ agis kiel reĝisoro kaj produktoro kaj li verkis la scenarojn por televidserioj. En la jaro 1969 li verkis sian unuan romanon: The Naked Face, kiu gajnis la premion Edgar Allan Poe Award en la kategorio plej bona debuta romano. En 1984 la verko aperis kiel filmo, kun Roger Moore en la ĉefrolo. Pliaj romanoj sekvis, kaj grandparte ili estis filmigitaj. En 2005 aperis liaj memoroj The Other Side of Me.

Sidney Sheldon mortis 89 jarojn aĝa de pulmoinflamo.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

Romanoj[redakti | redakti fonton]

  • The Naked Face (1970)
  • The Other Side of Midnight (1973)
  • A Stranger in the Mirror (1976)
  • Bloodline (1977)
  • Rage of Angels (1980)
  • Master of the Game (1982)
  • The Chase (1983)
  • If Tomorrow Comes (1985)
  • Windmills of the Gods (1987)
  • The Sands of Time (1988)
  • Memories of Midnight (1990)
  • The Doomsday Conspiracy (1991)
  • The Stars Shine Down (1992)
  • Nothing Lasts Forever (1994)
  • Morning, Noon and Light (1995)
  • The Best Laid Plans (1997)
  • Tell Me Your Dreams (1998)
  • The Sky is Falling (2000)
  • Are You Afraid of the Dark? (2004)

Scenaroj[redakti | redakti fonton]

  • South of Panama (1941)
  • Dangerous Lady (1941)
  • The Bachelor and the Bobby-Soxer (1947)
  • Easter Parade (1948)
  • Annie Get Your Gun (1950)
  • The Buster Keaton Story (1957, ankaŭ kiel reĝisoro kaj produktoro)
  • All in a Night's Work (1961)
  • I Dream of Jeannie (1965)
  • The Other Side of Midnight (1977)
  • Hart to Hart (1979)
  • Bloodline (1979)
  • The Naked Face (1984)

Memoroj[redakti | redakti fonton]

  • The Other Side of Me (2005)