Papenburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Papenburg
Blazono
Papenburg (Germanio)
Papenburg (Germanio)
DEC

Map

Flago
urbo • memstara komunumo de Malsupra Saksio • urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Malsupra Saksio
Distrikto Distrikto Emsland
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 04961, 04962, 04965
Poŝtkodo 26871
Aŭtomobila kodo EL
Oficiala Municipokodo 03454041
Subdivido 6 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Jan Peter Bechtluft
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Hauptkanal re. 68/69
Demografio
Loĝantaro 38556 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo A100001G)]
Geografio
Geografia situo 53° 4′ N, 7° 24′ O (mapo)53.0666666666677.4Koordinatoj: 53° 4′ N, 7° 24′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 6 m
Areo 118,36 km²
Oficiala retejo https://www.papenburg.de/
vdr

La urbo Papenburg situas en la nordokcidento de Germanio, en la pleja okcidento de la federacia lando Malsupra Saksio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 38556 loĝantojn. Proksimas la rivero Emso kaj la limo al Nederlando.

Papenburg estas la plej norda urbo de la distrikto Emsland, kaj troviĝas proksime al la pli grandaj urboj Leer kaj Oldenburg.

La urbocentron karakterizas pluraj kanaloj, kiuj donas "nederlandecan" aspekton al ĝi. La urbo estas konata interalie pro la ŝipfarejo Meyer (Meyer Werft), kiu produktas luksajn kaj grandegajn ŝipojn por krozadoj.

Kulturo kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kaj en la urba teatrejo kaj en la urbohalo sursceniĝas teatraĵoj, klasikaj koncertoj, kabaredaĵoj, ĵazo, prelegoj kaj artaj ekspozicioj. Krome en la urbo ekzistas kvinhala kinejo, ekspoziciejo en bieno Altenkamp (en urboparto Aschendorf), subĉiela muzeo en urboparto Obenende kaj – en Germanio unika – interaktiva muzeo en urboparto Untenende, kiu nomiĝas "Papenburga Tempostokejo" (germane Papenburger Zeitspeicher).

Konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

La urbokerno kun multaj historiaj domoj el ruĝaj kaj blankaj brikoj, pluraj kanaloj kaj moveblaj pontoj vere memorigas pri Nederlando. La urbo estas la plej malnova kaj plej longa marĉa setlejo de Germanio.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Papenburg havas areon de 118,36 km². La komunumo estas subdividita en la urbopartoj (Ortsteile):

  1. Aschendorf
  2. Herbrum
  3. Tunxdorf
  4. Nenndorf
  5. Bokel
  6. Untenende
  7. Obenende


Loka gazeto[redakti | redakti fonton]

En la urbo publikiĝas la loka gazeto Ems-Zeitung, sub tegmenta eldonejo de la regiona gazeto Neue Osnabrücker Zeitung.

Rilatoj al Esperanto[redakti | redakti fonton]

En Papenburg naskiĝis Herbert F. Höveler, pseŭdonimo E. Ĉefeĉ, membro de la Lingva Komitato ekde 1908 kaj de la Akademio de Esperanto ekde 1912.

Jen iuj impresoj de esperantiste fotita promeno laŭ la ĉefa urba kanalo[redakti | redakti fonton]

pliaj bildoj en la vikimedia komunejo