Johann Jakob von Tschudi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Jakob von Tschudi
Persona informo
Naskiĝo 25-an de julio 1818 (1818-07-25)
en Glarus
Morto 8-an de oktobro 1889 (1889-10-08) (71-jaraĝa)
en Lichtenegg
Ŝtataneco Svislando vd
Alma mater Universitato de WürzburgUniversitato de LejdenoUniversitato de Zuriko vd
Familio
Gefratoj Friedrich von Tschudi vd
Infanoj Hugo von Tschudi vd
Profesio
Okupo esploristo • diplomato • ornitologo • lingvistozoologoverkisto • zoologia kolektisto • botanika kolektisto vd
Aktiva en Peruo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johann Jakob von Tschudi estas svislanda diplomato, esploranto kaj natursciencisto, naskiĝinta la 25-an de julio 1818 en Glaruso (Svislando) kaj mortinta la 8-an de oktobro 1889 en Edlitz apud Vieno (Aŭstrio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

De 1834 ĝis 1836, li studas en la Universitato de Zuriko kie li interalie sekvas kursojn de Lorenz Oken (1779-1851) kaj Heinrich Rudolf Schinz (1777-1861). De 1836 ĝis 1837 li estas en Neŭŝatelo kie li ekkonas Louis Agassiz kiu havos gravegan influon al li. Li foriras en Leiden en 1837 kie li laboras kun Hermann Schlegel (1804-1884) kaj poste iras al Parizo kun Gabriel Bibron (1806-1848). En 1838, li publikigas gravan verkaĵon pri amfibioj en kiu li proponas klasifikmanieron envolvantan fosiliajn kaj nuntempajn speciojn. En tiu verkaĵo, la influo de Louis Agassiz estas evidenta. La saman jaron, li doktoriĝas en Zuriko kaj realigas sian unuan ekspedicion en Sudameriko kie li restas 5 jarojn, ĉefe en peruaj Andoj.

Post lia reveno, li plustudas en la universitatoj de Berlino kaj de Würzburg. En Vieno kaj Munkeno, li pretigas elementojn cele publikigon de raporto pri sia vojaĝo, Untersuchungen über die Fauna Peruana (1846), kiu koncernas ĉiujn vertebrulojn. Li aperigas du gramatikajn librojn kaj unu vortaron dediĉitajn al la keĉua lingvaro. Li revojaĝas al Sudameriko en 1857 kaj tie restas ĝis 1859. Nova misio, ĉi-foje komisie de la svisa registaro, kondukas lin al Brazilo. En 1866, li iĝas komisiito de la svisa ambasadorejo de Vieno kaj en 1868, li iĝas ambasadoro. Li konservas tiun funkcion ĝis sia emeritiĝo en 1888. Tiam, li retiriĝas en Edlitz kie li mortas la sekvontan jaron.

Li publikigis multnombrajn etnografiajn, lingvistikajn, geografiajn, meteorologiajn aŭ medicinajn verkaĵojn. Estas li, kiu interalie donis la sciencan nomon al fosilio de salamandro Andrias Scheuchzeri, kiu estis konsiderata de multe da homoj, dum preskaŭ unu jarcenton, kiel homan restaĵaron, viktimon de la diluvo (estas Georges Cuvier (1769-1832) kiu demontris ke temas pri giganta salamandro).

Ollantay[redakti | redakti fonton]

Ollantay [ojanTAj] estas drameca teatraĵo, origine skribita en la keĉua lingvo. Laŭ kelkaj estas de inkaa origino -- kaj kiel tia la plej malnova kaj plej profunda esprimo de keĉua literaturo -- dum aliaj kredas ĝin de kolonia hispanida origino.[1] La plej malnova konata manuskripto de Ollantay apartenis al la pastro Antonio Valdes (18-a jarcento), kiu por iom da tempo laŭsupoze estis la origina verkinto; tamen, aliaj malsamaj manuskriptoj estis trovitaj kio sugestas la ekziston de komuna deveno, pli malproksima, origino.[2] La plej vaste akceptita teorio estas ke la rakonto estas de inkaa origino kaj estis konservita tra parola tradicio ĝis ĝi estis adaptita por teatra prezento en koloniaj tempoj. Ollantay unue estis publikigita en 1857 fare de Johann Jakob von Tschudi, en la keĉua kaj la germana.

Verkaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Untersuchungen uber die Fauna Perus (1844-1847)
  • Peruanische Reiseskizzen wuhrend der Jahre 1838-42 (1846)
  • Die Ketchuasprache (1853)
  • Reise durch die Andes von Südamerika (1860)
  • Die brasilianische Provinz Minas-Geraes (1863)
  • Reisen dutch Südamerika (1866-1869)

De li priskribitaj specioj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hills, Brokaw, V.C.
  2. Hills, Brokaw

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Kraig Adler (1989). Contributions to the History of Herpetology, Society for the study of amphibians and reptiles.
  • Jean Lescure & Bernard Le Garff (2006). L'étymologie des noms d'amphibiens et de reptiles. Éditions Belin. ISBN 2-7011-4142-7

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Aliaj personecoj kun la nomo Tschudi