Michael Wittenberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Michael Wittenberg
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1881 (1881-01-01)
Morto 1-an de januaro 1954 (1954-01-01) (73-jaraĝa)
en Zuriko
Lingvoj Esperanto
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Michael Wittenberg, nomata "MOVO", estis rusland-devena esperantisto, kiu naskiĝis en 1881 kaj mortis en 1954 en Zuriko, Svislando.

Wittenberg en 1924 iris al Berlino, kiel reprezentanto de rusa firmao, kaj - estante judo - fuĝis al Francio post 1933. El Francio li fuĝis en 1942 al Svislando.

Post la morto de Robert Kreuz en 1936, UEA nomumis en marto Wittenberg nova direktoro (ĝis majo), sed la plano jam estis transloki la oficejon de Ĝenevo al Londono. Problemo de Wittenberg estis ke li ne havis daŭran restadpermeson por Svislando. Komence de la Skismo Wittenberg proponis sensukcese novan asocion por kunligi la movadon.