Christian Schad

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christian Schad
Persona informo
Naskiĝo 21-an de aŭgusto 1894 (1894-08-21)
en Miesbach
Morto 25-an de februaro 1982 (1982-02-25) (87-jaraĝa)
en Stutgarto
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Akademio de Belartoj Munkeno vd
Partio Nacisocialisma Germana Laborista Partio vd
Profesio
Okupo pentristo • fotisto • grafikartisto • kungluisto vd
Aktiva en MunkenoVolendamZurikoĜenevoItalioRomoVienoBerlino vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Christian SCHAD (naskiĝinta je la 21-a de aŭgusto, 1894 en Miesbach, Supra Bavario - mortinta je la 25-a de februaro, 1982) estis germana pentristo kuniĝinta kun la movado de Nova Objektiveco.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Schad studis ĉe la arta akademio en Munkeno. En 1915, por eviti servon en la Unua Mondmilito, li fuĝis al Svislando, kie li partoprenis la movadon Dadan. Komence en 1918, Schad evoluigis sian propran version de la Fotogramo (kiun li nomis "Schadografoj") kie kontura bildo estas evoluigita en lum-sentivaj pladoj. En 1920, li pasis jaron en Romo kaj Napolo. Dum tiu periodo li evoluigis proksiman amikecon kun la la verkisto kaj dadaisto Walter Serner. En 1925, li elmigris al Vieno. Liaj pentraĵoj tiuepokaj estas proksime kunigita kun la movado de Nova Objektiveco. Dum la malfruaj 1920-aj jaroj, li reiris al Berlino kaj setlis tie. Kvankam multe da homoj pensas, ke li estis terurita per la Nazioj, lia arto ne estis kondamnita per la sama maniero kiel la cetero de la movado de Nova Objektiveco de Otto Dix, George Grosz, kaj Max Beckmann.

Verko[redakti | redakti fonton]

Lia verko estas konata pro ĝia figuro de la kafeja kulturo de Weimar en la 1920-aj jaroj. Ĝi enhavas honestan figuron de sekseco kaj laŭaspektan liberalecon, sed ĝiaj formoj havas malvarman, akran karakteron, evidente ankoraŭ influitaj per la milito.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]