Stefano la 2-a (Hungario)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stefano la 2-a
Reĝo de Hungario kaj Kroatio
Regado 11161131
Antaŭulo Kolomano
Sekvanto Béla la 2-a
Persona informo
Naskonomo hungare István
Naskiĝo ĉ. 1101
en Székesfehérvár
Morto 1-an de marto 1131 (1131-03-01)
en Székesfehérvár
Mortis per disenterio vd
Tombo Székesfehérvár vd
Religio kristanismo vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio politikisto antaŭ la ekesto de politikaj partioj vd
Familio
Dinastio Árpád-dinastio vd
Patro Kolomano la 1-a de Hungario vd
Patrino Felicia of Sicily vd
Gefratoj Sophia vd
Edz(in)o Cristiana of Capua • Adelaide of Riedenburg vd
Profesio
Okupo politikistomonarko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Stefano la 2-a de Hungario (n. 1101 en Hungario – m. 1-an de marto 1131), estis hungara reĝo, membro de la Arpad-dinastio. Lian regadon karakterizis (1116–31) militoj, ofte sensukcesaj.

Lia patro estis reĝo Kolomano, "la Libra", lia patrino Felicia sud-itala normana princino (poste li mem edziĝis kun normana princino komence de la 1120-aj jaroj).

Li estis dufoje kronita: unuafoje en aĝo de 4 jaroj, duafoje post morto de lia patro, en februaro de 1116. Post la surtroniĝo, li tuj militis: la 13-an de majo, li estis forte venkita fare de la ĉeĥa reganto Vladislavo la 1-a, ĉe la rivero Olšava. Poste li provis reakiri la perditajn teritorion de Dalmacio, sed en 1119 lin venkis Venecio. Post kiam li reokupis la teritorion – post kvinjara paco - en 1124, li regis tion nur unu jaron. Li interpaciĝis en 1127 kun la aŭstroj kaj alianciĝis kun la ĉeĥoj, tiel turnis sin milite al Bizanco, ĉar ĝi apogis Venecion kaj akceptis la tronpostulantan princon Almoŝ (kiun blindigis Kolomano en 1115). Li militirsi, sed estis venkita en 1128 ĉe Haram fare de imperiestro Joanneso la 2-a. Sekvajare, li militiris kun ĉeĥaj kaj serbaj aliancanoj, sed ankaŭ tiu militiro fiaskis.

Hejmlande li subigis ribelojn de la tronpostulantoj Almoŝ (1125–26), Borŝ kaj Ivan (1127-28). Ĉar lia geedzeco restis seninfana, kaŭzis problemon por li la heredigo de la trono. Li elektis filon de sia fratino Ŝaul, sed post la abrupta morto de Stefano en 1131, la hungara politika elito decidis elekti al nova reĝo blindigitan filon de Almoŝ, je Bela (la duan). Stefano la 2-a interpaciĝis kun Bela en 1129 (post kiam li eksciis pri tio, ke li vivas kaj kaŝas sin en Hungario), akceptis lin en la kortego kaj edzigis kun filino de la serba aliancano tribestro Uroš (granda ĵupano).

Stefano la 2-a estis entombigita en Oradea.