Fernand Brouez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fernand Brouez
Persona informo
Naskiĝo 13-an de aŭgusto 1861 (1861-08-13)
Morto 3-an de julio 1900 (1900-07-03) (38-jaraĝa)
Tombo Ixelles Cemetery vd
Ŝtataneco Belgio vd
Profesio
Okupo eldonisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Fernand Brouez (naskiĝis je 1861 en Wasmes, mortis je 1900 en Bruselo) estis fondinto de La Société Nouvelle (La nova socio). Unue li redaktis la magazinon kun belgadevena Arthur James, kun kiu li konatiĝis ĉe la Université Libre de Bruxelles (Universitato Libera de Bruselo) ĝis 1889 kaj pli malfrue kun variaj aliuloj. Dua filo de Jules Brouez kaj Victorine Sapin, Fernand kaj sia pli maljuna frato Paul ankaŭ studentiĝis ĉe la Université Libre de Bruxelles, kie Fernand malsukcesas je siaj studoj. Li ŝanĝiĝas inter filozofio, leĝo, kaj medicino kaj 29-jaraĝe ne jam kandidatiĝis por gajni doktorecon. Fernand Brouez sukcesis ĉirkaŭigi sin per la altsocietuloj de Belgio, internaciaj intelektuloj kaj artistoj tiuepokaj. La nomlisto estas pli ol impona. Li kredis je socialismo kaj sociala konscienco. Je la 20-a de novembro, 1884, la unua eldonkvanto de La Société Nouvelle publikiĝis, financita per lia patro, Jules Brouez. Ĝi estiĝis unu el la plej gravaj revuoj pri socialaj temoj, arto, scienco, kaj literaturo tiuepokaj. La kontribuo de Fernand Brouez al francparolanta Eŭropo restas senparalele. Li viktimiĝis per sifiliso, verŝajne per seksa kontakto. Lia estonta edzino estis ebla silenta portanto, ĉar laŭ pluraj kredeblaj fontoj, ŝi tranĉis sin dum kurso de anatomio studante medicinon. Je 1896, li geedziĝis kun Cornelia Hubertina Doff (n. 1858 - m. 1942), la pli malfrua Neel Doff. La rolulanto André en ŝia dua libro, Keetje, fakte estas Brouez. Fernand Brouez enteriĝis en la volbo de la familio Brouez ĉe la Tombejo Ixelles je la 3-a de julio, 1900.

Referenco[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estis rekte tradukita el la angla versio je la 20-a de februaro, 2007.

Fabrice Wilvers : La Société Nouvelle et L'Humanité Nouvelle, 2 revues cosmopolites et pluralistes[1]. Mémoire de Licence en Sciences du Livre et des Bibliothèques, Faculté de Philosophie et Lettres, Section Infodoc, année académique 2001-2002, Université Libre de Bruxelles.