Elian-J. Finbert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elian-J. Finbert
Persona informo
Elian Judas Finbert
Naskiĝo 12-an de junio 1899 (1899-06-12)
en Jafo
Morto 15-an de majo 1977 (1977-05-15) (77-jaraĝa)
en Chartres
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Elian-J. FINBERT, franca judo naskiĝinta en 1896 en Egipto, kie li pasigis sian infan-kaj junecaĝon (en urbeto Minet-el-Gamh), mortinta en 1977, verkisto, travivis aventuran vivon, farante sin kameliston en la Saharo, ŝafisto en provencaj Alpoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

La liaj eldonitaj libroj enspaciĝas de 1929 ĝis 1963. Li verkis multe da diverstemaj libroj : pri siaj spertoj kiel kamelisto en Saharo, kiel ŝafisto en montaron de Provenco, pri Egipto, pri la ŝtato Israelo, pri diversgentaj proverboj, pri la vaguloj de parizaj stratoj (kies vivon li partoprenis por povi verki la libron). sed la verkoj, kiuj plej igis lin fama kaj inde memorinda al la posteularo kaj kulturo estas la libroj, kiuj de la jaro 1953 li konsistigis el eksterordinaraj, belaj, interesaj aŭ kortuŝaj rakontoj pri bestoj. Li ankaŭ tenis dum longaj jaroj vicojn da kronikoj en revuoj kaj de radio-elsendoj (« La plej belaj okazaĵoj pri bestoj ») pri tiu sama temo, kiuj ne malmulte kontribuis je fari li konatulo pri tiu temo. En tiu kampo li publikigis inter aliaj :

  • Kiel vivas kamelo, la ŝipo de l'dezerto (1938)
  • Ŝafino kaj la paŝtista vivo (1947)
  • Plej belaj rakontoj pri hundoj (1953)
  • De formiko ĝis elefanto, la pli belaj rakontoj pri bestoj (1953)
  • Vivoj de la hundoj famiĝintaj (1954)
  • Plej belaj rakontoj pri katoj
  • Plej belaj rakontoj pri birdoj (1956)
  • Rakontoj pri simioj
  • Kiel la bestoj amoras?
  • Vulpo la misamata (1960)
  • Ĉevaloj (1962)
  • La plej belaj rakontoj pri simioj kaj elefantoj (1962)
  • Noara amo mia (1962)

Li ricevis en 1974 premion de la franca Societo de la Beletristoj por la tuto de lia verkaro.

Ĉar tiuj libroj kaj artikolvicoj estis verkitaj en jaroj 1950 kiam la stampo de la karteziaj antaŭjuĝoj pri bestoj kaj dogmo de esenca muro inter tiuj kaj homoj estis ankoraŭ forta, kaj rekoni al la bestoj formon de inteligento - eĉ kapablo « mensogi » kaj ruzi -, konsciencon de sia esto, sentojn, emociojn aspektis kiel herezo, aŭ estis forfiigita kiel naiva sentimentaleco aŭ antropomorfismo, Elian FINBERT en ĉi libroj tre timide, preskaŭ pardonpete sugestis, ke la mirindaj elstare « homecaj » sintenoj, evidentigitaj en tiuj okazaĵoj rakontitaj ne estis klarigablaj per la nura, tiam ideologie deviga vorto, « instinkto », dum tio aspektas tiom klare evidenta, se oni nur legas tiujn atestaĵojn.
Sed la aro de tiuj okazaĵoj, kvankam ne sciencaj eksperimentoj sed rakontoj trovitaj en gazetoj, raportitaj de atestantoj, ktp, konsistigas valoregan dokumentaron por la studo kaj pri penso pri la kapabloj intelektaj aŭ la sentoj kaj diversaj emocioj evidenteblaj de bestoj.
Sed kiel diris Rupert Sheldrake "la sumaĵo da akiritaj konoj far la diversaj bestoposedantoj teme de la animala konduto ĝenerale rigardatas kiel anekdotan; ĝi estas tial flankenlasita de formala scienco" kaj restas tiel ne utiligita.

Unu inter liaj lastaj libroj estis pri lia dudekjara vivo dum lia egipta infanaĝo kun simiino, kies vivo kaj morto efektis lian vivon por ĉiam.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

  • 2016, La plej belaj rakontoj pri hundoj, de Elian-J. Finbert, MAS, tradukis Roland Platteau, ISBN-13: 978-2369600640

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]