Géza la 2-a (Hungario)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Géza la 2-a
Persona informo
II. Géza
Naskiĝo 1-an de januaro 1130 (1130-01-01)
en Tolna,  Hungario dum Arpadida erao
Morto 31-an de majo 1162 (1162-05-31) (32-jaraĝa)
en Székesfehérvár,  Hungario dum Arpadida erao
Tombo Kronada Ruino-Baziliko de Székesfehérvár vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio politikisto antaŭ la ekesto de politikaj partioj vd
Familio
Dinastio Árpád-dinastio vd
Patro Béla la 2-a vd
Patrino Helena, Queen of Hungary vd
Gefratoj Elizabeth of Hungary • Sophia of Hungary • Ladislao la 2-aStefano la 4-a vd
Edz(in)o Euphrosyne of Kyiv vd
Infanoj Stefano la 3-aBéla la 3-a • Elizabeth of Hungary, Duchess of Bohemia • Géza, royal prince of Hungary • Helena of Hungary vd
Profesio
Okupo politikistomonarko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Géza la 2-a (Hungario)

Géza la 2-a (n. 1130 – m. 13-a de majo 1162) estis reĝo de Hungario (regis 1141–62). Lia patro estis (blinda) Béla la 2-a, dum lia patrino estis serba princino Ilona. Dum lia regado setlis la saksoj en Transsilvanion kaj la Szepesség.

Li surtroniĝis kiel infano, anstataŭ li regis lia patrino kaj onklo Belus (filoj de Uroš la 1-a, serba grandĵupano). Dum lia regado, lin defiis pluraj tron-avidantoj, kiel Boris (Boriĉ; vivis ĉirkaŭ 1114 – ĉirkaŭ 1154), onidira filo de Kolomano, kiu dufoje militiris sensukcese - kun germana helpo - kontraŭ Hungario (1146, 1147). Fratoj de Géza, Stafano (1157) kaj Ladislao (ĉ. 1160) provis komploton kontraŭ li, sed fine ili ambaŭ fuĝis en Bizancon.

Géza faris aktivan eksteraferan politikon, li intervenis en la rusaj konfliktoj (1144, 1148–52), apogante lian bofraton, volhinian (poste kievan) dukon Izjaslav-on. Ekde 1149, li venis en konflikton kun Bizanco, li apogis la serbojn, batalantajn por la sendependeco. Li kontraktis fine en 1155 pri paco, kiun oni plilongigis en 1161 je plua 5 jaroj.

la hungara armeo militiris okcidente jam en 1146 kaj apud la rivero Fischa venkis la aŭstran limgrafon Jasomirgott Henrik (11-an de septembro 1146).

Géza apogis en la konflikto inter la papo kaj la imperiestro komence la imperiestron, poste la papon kaj eĉ abdikis pri rajto de la investituro (1161).

Lia edzino, Eŭfrozina estis filino de la kieva grandduko kaj ili havis 7 infanojn. Inter ili estis postaj reĝoj Stefano la 3-a kaj Béla la 3-a.

Antaŭe:Reĝo de Hungario kaj KroatioPoste:
Béla la 2-a la Blindulo11411162Stefano la 3-a