Kvara Internacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kvara Internacio
emblemo
politika internacio
Komenco 1938 vd
Antaŭe Tria Internacio vd
Fondinto(j) Lev Trockij vd
vdr
Emblemo de la Kvara Internacio

La Kvara Internacio estas la nomo de internacia organizaĵo kiu komence grupigis la sekvantojn de la rusa revoluciulo Lev Trockij, kaj tial estas konsiderata politike trockiista.

La Kvara Internacio estis fondita en 1938 en Parizo, kiam multaj komunistoj opoziciintaj la regadon de Stalino en Sovjetunio konsideris ke la tiama Kominterno servis ĉefe por la defendo de la reĝimo de tiu lando, kaj ne por la revolucio en la kapitalistaj landoj.

La Internacio estis kontraŭbatalita de la ĉefaj komunistaj partioj kaj de la burĝaj reĝimoj. Ĝi apenaŭ aktivis dum la Dua mondmilito, kaj fiaskis en la organizado de la laboristoj post ties fino. Krome, ĝi suferis je kontinuaj skismoj, kiuj montris la diverĝon de la analizoj pri la socia ordo kaj la heziton pri la konkretaj taktikoj.

La postmilita gvidantaro estis organizita ĉefe de Michel Raptis (pli konata kiel Pablo) kaj Ernest Mandel. La ĉefa skismo okazis en 1953, kaj kondukis al la kreado de la Internacia Komitato de la Kvara Internacio (ICFI). La du frakcioj reunuiĝis en 1963, kaj dum la 1960-aj jaroj pleje emfazis la apogon al la kontraŭkoloniismaj movadoj.

La internacio plu ekzistas nun, kvankam ankoraŭ malfortigita pro postaj dividoj; ne ĉiuj partioj kiuj sin konsideras trockiistoj agnoskas la historian kontinuecon de la organizaĵo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]