Tria Internacio
La Tria Internacio aŭ Kominterno estas skismo de la Dua Internacio fondita de Lenino je la 2-a de marto 1919. La 3-a Internacio grupigas komunistojn kiuj forlasis la socialistojn de la Dua Internacio. Ĝi estis gvidita de la komunista partio de Sovetunio. Ekde 1926 ĝin gvidis Stalino, kiu kreis novan ideologion kiun li nomis Marksismo-leninismo kaj kiu antaŭenmetis socialismon en unu sola lando.
Estis Angel Pestaña kiu proponis al la 3-a Internacio la studon de la rolo de Esperanto en la asocio (vidu specifan artikolon).
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
- Unua Internacio
- Dua Internacio
- Kvara Internacio
- Antikominterna pakto
- Komunista Internacio (artikolo de la Enciklopedio de Esperanto)
- Internacia Ruĝa Helpo
- Kominform