Alonzo Church

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alonzo Church
Persona informo
Alonzo Church
Naskiĝo 14-an de junio 1903 (1903-06-14)
en Vaŝingtono
Morto 11-an de aŭgusto 1995 (1995-08-11) (92-jaraĝa)
en Hudson
Tombo Princeton Cemetery vd
Religio Presbiterianismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato HarvardUniversitato PrincetonUniversitato de GöttingenUniversitato de Amsterdamo vd
Profesio
Okupo matematikisto • filozofo • universitata instruisto • komputosciencisto vd
Laborkampo matematika logiko • teoria komputiko • matematikologiko vd
Doktoreca konsilisto Oswald Veblen vd
Verkado
Verkoj Ĉurĉa tezo ❦
principo de Church-Turing-Deutsch ❦
Frege–Church ontology ❦
teoremo de Church-Rosser ❦
teoremo de Church-Turing ❦
lambda-kalkulo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alonzo CHURCH (14-a de junio 190311-a de aŭgusto 1995) estis usona matematikisto kiu kontribuis multe al matematika logiko, teorio de rekursio kaj la fundamentaj teorioj de komputiko.

Li naskiĝis la 4-an de junio 1903, en Vaŝingtono, kaj diplomiĝis ĉe la Universitato Princeton kaj doktoriĝis tie en 1927. Kaj en 1929, li tie fariĝis profesoro de matematiko, kie li restis ĝis 1967, kiam li translokiĝis al Kalifornio.

Li estas plej konata pro disvolvi la lambdokalkulon kaj pro lia referaĵo de 1936 kiu montris la ekziston de nedecideblaj problemoj en la kalkulo. Tiu rezulto antaŭis la faman laboron de Alan Turing pri la haltproblemo ankaŭ kiu demonstris la ekziston de nesolveblaj problemoj per meĥanika maniero. Church direktis la doktoran tezon de Turing, en kiu ili montris la ekvivalentecon de la lambdokalkulo kaj la turinga maŝino (uzita en la haltproblema laboro de Turing) kaj sekve montris ke diversaj aliaj meĥanikaj komput-sistemoj havas ekvivalentajn kapablojn. Tiel rezultiĝis la tezo Church-Turing, kiu estas konata ankaŭ kiel la tezo de Church aŭ la tezo de Turing, ĉar estas disputo pri kiu unue proponis ĝin.

Church estas ankaŭ konata pro la Teoremo Church (1936), kiu demonstras ke ne estas decida procedo por aritmetiko. Lia laboro etendis tiun de Kurt Gödel.

Church fondis la Ĵurnalon de Simbola Logiko en 1936 kaj daŭris kiel ĝia redaktoro ĝis 1979. Li verkis la libron Enkonduko al Matematika Logiko en 1956.

Church havis 31 doktorajn studentojn. Inter ili estis, krom Turing, Stephen Kleene, John Kemeny kaj Raymond Smullyan.