József Irinyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Irinyi
Persona informo
Naskiĝo 13-an de marto 1822 (1822-03-13)
en Albiș
Morto 20-an de februaro 1859 (1859-02-20) (36-jaraĝa)
en Peŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Johann Irinyi
Frat(in)o János Irinyi
Okupo
Okupo ĵurnalistopolitikisto • poeto
vdr

József IRINYI [irinji] estis hungara publikisto, tradukisto, politikisto. Li naskiĝis en 1822 en Albiş (Buduslău), nun Rumanio kaj mortis la 20-an de februaro 1859 en Peŝto) Li apartenis al tiuj revoluciaj junuloj, kiuj verkis la 12 punktojn de la hungara revolucio de 1848. Lia patro estis János Irinyi, kiu laboris laŭ modernaj metodoj, fakliteraturo kaj riĉigis sian bienon. Lia frato nomiĝis same János Irinyi estis kapabla kemiisto, inventisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Irinyi studis juron en la Jura Akademio (Nagyvárad), poste en la reformata kolegio de Debrecen. Li ekagadis inter la liberala intelektularo (1841), faris rondvojaĝon en okcidenta Eŭropo inter aprilo de 1842 kaj aprilo de 1843. Pri la vojaĝo li volis eldoni libron en 1844, sed la censuro ne permesis tion en Hungario. Ĝi aperis nur en 1846, Halle. Li eksplikas siajn pensojn en la 16-a ĉapitro de la dua volumo de la libro: centrigo de la administrado, ĝenerala balotrajto, civitan egalrajtecon, liberan gazeton, juĝistaron, ĉesigon de la servuteco, kaj starigon de respondeca ministerio. Dum la hungara revolucio de 1848, li estis parlamenta reprezentanto de Hosszúpályi, ekde oktobro de 1848 agadis kiel sekretario de pariza ambasadejo de la hungara revolucia registaro. Li laboris tie apud ambasadoro László Teleki ĝis 15-an de majo 1849. Post lia hejmenveturo, li helpis laboron de la parlamento en Debrecen kaj Szeged. Post malvenko de la revolucio, li fuĝis el Hungario, sed oni kaptis lin en Graz. La militista juĝistaro punis lin je penduma morto (4-an de julio 1850), sed Haynau donis amnestion por li kaj por aliaj 22 samsortanoj. Post tio, li vivis en departemento Bihar, poste setlis en Pest. Ekde tiam li verkis beletrojn, tradukis la romanon de Beecher Stowe (kabano de onklo Tomaso) en 1853 kaj romanon de Dumas, La perla damo (1860).

Fonto[redakti | redakti fonton]