Ahmad Kasravi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ahmad Kasravi
Persona informo
Naskiĝo 29-an de septembro 1890 (1890-09-29)
en Tabrizo
Morto 11-an de marto 1946 (1946-03-11) (55-jaraĝa)
en Teherano
Mortis pro hommortigo vd
Religio Q5890922 vd
Lingvoj persa vd
Ŝtataneco Irano vd
Alma mater American Memorial School in Tabriz vd
Partio Democrat Party (Iran) vd
Profesio
Okupo verkistolingvistohistoriistoĵurnalistofilozofo vd
Laborkampo lingvosciencohistoriopolitikoteologiofilozofio • kulturkritikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ahmad Kasravi Tabrizi (29-a de septembro 189011-a de marto, 1946) (perse: احمد کسروی‎ ) - rimarkinda irana lingvisto, historiisto, socia kaj religia reformisto, kaj filozofo. Li naskiĝis en Hokmabad (Hohmavar), Tabrizo, Irano.

Komence, Kasravi enskribiĝis en seminario. Poste, li aliĝis la Persan Konstitucian Revolucion. Li spertis specon de konvertiĝo al Okcidenta lernado kiam li lernis ke la kometo de 1910 estis identigita kiel reapero de la Haleja kometo. Li forlasis sian oficejan trejnadon post tiu evento kaj enskribiĝis en la Usona Monumento-Lernejo. Poste li fariĝis, laŭ vortoj de Roy Mottahedeh, "vera kontraŭkleriko."

Li estis en Tifliso kie li unua konatiĝis kun larĝa spektro de politikaj ideoj kaj movadoj, kaj li baldaŭ estis utiligita de la Registaro de Irano en diversaj kulturaj postenoj. Produktema verkisto, Kasravi multe kritikis kaj la ŝijaismaj klerikulojn kaj politikistojn de la nacia registraro. Li havis liberalajn opiniojn pri religio, estis forta subtenanto de demokratio, kaj esprimis ilin en paskvilaj broŝuroj kiel Kio estas la Religio de la Hajis kun Staploj? kiu furiozigis multajn legantojn. Liaj opinioj altiris kontraŭ li multajn potencajn malamikojn kiel Ruhollah Ĥomejni. Kasravi estas konata pro siaj solidaj esploroj pri la antikva azerbajĝana lingvo kaj deveno de azerioj. Li montris ke la antikva Azeria lingvo estis ido de la Pahlava lingvo. Pro ĉi tiu eltrovo, li membriĝis en Royal Asiatic Society en Londono kaj en Usona Akademio [1]. En 1927-8 Ahmad Kasravi provis establi la genealogion de la Safavida dinastio eldonante tri influajn artikolojn kaj disputis la validecon de la `oficiala` Safavida genealogia arbo, kiun enhavas la Safvat al-Safa, kaj argumentis decidige ke la prauloj de Shaykh Safi alDin, kiu fondis la Safavidan Ordon (tariqa), estis indiĝenaj loĝantoj de Irano kaj estis de puraj Arjoj. Hodiaŭ, la interkonsentiĝo inter Safavidaj historiistoj estas, ke la familio Safavid estis devena de Persa Kurdistano.[2] Je la 11-a de marto 1946, procezate sub akuzo de "kalumnio kontraŭ Islamo" Kasravi kaj unu el liaj helpantoj estis mortpafataj pordoferme en Teherano de sekvantaro de Navvab Safavi, ŝijaisma ekstremista kleriko, kiu fondis teroristan organizon de islama fundamentismo, nomitan la ..n Fadayan-e Islamo (laŭvorte Fervoruloj de Islamo). La sama grupo ne sukcesis mortigi Kasravi-on pli frue en aprilo 1945 en Tehrano. Ajatoloj Borouĝerdi kaj Sadr publikigis fatvon por mortigi Ahmad Kasravi [3].

Menciindas ke Ahmad Kasravi estis favora pri Esperanto kaj faris reformon surbaze de Esperanto en la persa sub la nomo "Zaban-e Pak" (Pura Lingvo) kaj en tiu libro li klarigas ke la ideo devenas de Esperanto. Kasravi tradukis kelkajn proverbojn el la azera al Esperanto.

Liaj plej famaj libroj estas:

  • La 18-jara historio de Azerbajĝano
  • Historio de la Persa Konstitucia Revolucio
  • La Forgesitaj Reĝoj (Perse: شهرياران گمنام)
  • La 500-jara historio de Ĥuzestan
  • Nelonga Historio de La Leono kaj Suno Ŝejko Safi kaj Lia Idaro
  • Ŝijaismo (Perse: شيعيگرى)
  • Bahaismo (Perse: بهاييگرى)
  • Sufiismo (Perse: صوفيگرى)