Nathanael West

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nathanael West
Persona informo
Nathanael West
Naskonomo Nathan Wallenstein Weinstein
Naskiĝo 17-an de oktobro 1903 (1903-10-17)
en Nov-Jorko
Morto 22-an de decembro 1940 (1940-12-22) (37-jaraĝa)
en La Centro
Mortis pro hazarda morto vd
Mortis per trafikakcidento vd
Tombo Mount Zion Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato Brown vd
Familio
Edz(in)o Eileen McKenney vd
Profesio
Okupo verkisto • romanisto • dramaturgoscenaristo • prozisto vd
Verkado
Verkoj Miss Lonelyhearts ❦
The Day of the Locust vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nathanael WEST, origine: Nathan Wallenstein WEINSTEIN (naskiĝis la 17-an de oktobro, 1903, mortis la 22-an de decembro, 1940) estis usona verkisto.

Naskiĝinte en Novjorko, la filo de judaj enmigrintoj el Litovio studis en la universitatoj Tufts kaj Brown. Ekde 1924 li pasigis du jarojn en Parizo. Tie li verkis sian unuan romanon The Dream Life of Balso Snell, kiun li publikigis en 1931. Reveninite al Usono li agis kiel manaĝero de malgrandaj hoteloj. Lia plej renoma romano Miss Lonelyhearts aperis en 1933. En 1935 li transloĝiĝis al Hollywood por fariĝi scenaristo. Sian lastan romanon The Day of the Locust li publikigis en 1939. Unu jaron poste li mortis de aŭto-akcidento.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • The Dream Life of Balso Snell (romano, 1931)
  • Miss Lonelyhearts (romano, 1933)
  • A Cool Million : the Dismantling of Lemuel Pitkin (romano, 1934)
  • The Day of the Locust (romano, 1939)