Interlaken

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Interlaken
Blazono de Interlaken
Interlaken
urbo en Svislando • feriurbo • komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Interlaken-Oberhasli
Malnova distrikto ĝis 2009 Interlaken
Koordinatoj  46° 41′ 0″ N 7° 52′ 0″ O / 46.68333 °N, 7.86667 °O / 46.68333; 7.86667 (mapo)Koordinatoj: 46° 41′ 0″ N 7° 52′ 0″ O / 46.68333 °N, 7.86667 °O / 46.68333; 7.86667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 5286
Areo 4,4 km²
Alteco 568 m super marnivelo
Poŝtkodo 3800
Komunumkodo 0581
Mapo de Interlaken
vdr


Interlaken, 1821

Interlaken estas komunumo en kantono Berno en Svislando. Ĝis la 31-a de decembro 2009 ĝi estis la ĉefurbo de la samnoma distrikto. Per la reformo de la malcentra administracio de Kantono Berno kun efiko je la 1-a de januaro 2010 la distrikto Interlaken estis kunigita kun la malnova distrikto Oberhasli al la nova administra distrikto Interlaken-Oberhasli, kies ĉefurbo Interlaken ek de tiam estas. Ĝi havas areon de 4,4 km²; je la 12-a de decembro 2007 ĝi havis 5286 loĝantojn. Ĝi estas internacia konata, ĉar ĝi estas tre grava turisma centro de Berna Oberlando kaj ĝi estas la elirpunkto de la montrara trajnlinio al Jungfrau.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Interlaken situas, kiel la nomo indikas, inter la du lagoj Lago de Thun kaj Lago de Brienz, kiuj estas ligitaj per la rivero Aro. La komunumoj Unterseen kaj Matten formas kun Interlaken koheran setlejon. La loko akiris sian gravan rolon pro la bela rigardo al la montmasivo de Eiger, Mönch kaj Jungfrau. Norde de la komunumo leviĝas la monto Harder, kiu atingeblas de Interlaken-Oriento per funikularo kaj estas kvazaŭ la hejmomonto de Interlaken. En sudo leviĝas la monto Schynige Platte, kiu atingeblas per dentoradofervojo ek de Matten.

Trafiko kaj Turismo[redakti | redakti fonton]

Interlaken estas unu el la plej famaj turismaj centroj de Svislando. Ĝi estas la elirejo de la fama Jungfraŭfervojo. Ĝia situo inter du lagoj estas unika, kaj dum la vintra kaj somera sezono tial en Interlaken noktumas konstante multoble pli da turistoj ol la vilaĝo havas loĝantojn. Interlaken estas atingebla rekte per la ICE de Berlino kaj ankaŭ posedas regulan trajnkonekton al Berno kaj Zuriko per la Berno-Lötschberg-Simplon-Fervojo kaj la Svisaj Federaciaj Fervojoj. Per la Centra Fervojo (iama Brünig-fervojo) la komunumo estas konektita kun Lucerno. En oriento de la komunumo situas la misteroparko de Erich von Däniken, la tiel nomita Mystery Park, kiu nun nomiĝas Jungfraupark.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝis 1891 la komunumo nomiĝis Aarmühle. La nuna nomo "inter lagoj" devenas de ĝia situo inter lagoj de Thun kaj de Brienz. Fakte la origina setlejo estis la urbeto Unterseen, kies nomo estas la malnovgermana formo de la latina "interlacus". La unua dokumenta mencio de Interlaken datiĝas el la jaro 1239 kiel villa Inderlappen. Apud tiu vilaĝo estiĝis en la jaro 1279 la urbeto Unterseen. Proksime de la setlejo situis la merkata loko Widen kun la imperia burgo Weissenau, kiuj poste en malfrua mezepoko perdis sian rolon favore al la Monaĥejo Interlaken. Ĉe la norda flanko de Aro la urbeto Unterseen en la 19-a jarcento fariĝis la ununura politika komunumo, tum ĉe la suda bordo estiĝis en la jaro 1838 la komunumoj Aarmühle kaj Matten. Aarmühle utiligis por merkatigi la sin kiel turisma loko la nomon Interlaken. En la jaro okazis la oficiala alinomiĝo al Interlaken. [1]

Esperanto-Movado[redakti | redakti fonton]

En Interlaken jam frue vivis pluraj unuopaj Esperantistoj tamen ne estas konata, ke iam en la komunumo formiĝis Esperanto-Grupo. La plej signifa Esperanto-evento en Interlaken estis sendube la Postkongreso de la 64a Universala Kongreso de Esperanto la 5-an de aŭgusto ĝis 11-a de aŭgusto 1979.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Interlaken mortis hungara luterana pastro Gábor Sztehlo.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]