Nivelmezurilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nivelmezuriloj per kondensilaj sentiloj

Nivelmezurilo estas aparato, kiu kontrolas la nivelon (grado de alto, rilate al kompara horizontala ebeno) de fluaĵoj.

Nivelmezurado[redakti | redakti fonton]

En la kategorio de nivelmezuriloj estas nivelŝaltiloj, kiuj signalas superplenigi aŭ malpleniĝi de tanko, kaj analogia nivelmezurilo.

Kondukebleca nivelŝaltilo por firmaj materioj[redakti | redakti fonton]

Transpaŝi de difinita nivelo estas mezurata per rezistŝanĝo inter la sentilo kaj la metala vando aŭ inter du sentiloj sekve de la manko aŭ la ĉeesto de kondukta produkto. En metala barelo aŭ tanko kun elektraj konduktaj materioj estas muntita parta izolita mezursondo. Se la produkto ne tuŝus la sondon, la rezisto inter la elektra rezistoro kaj la tankvando havus relativan altan valoron. Kiam la nivelo leviĝas kaj la kondukta produkto faras konekton inter la sondo kaj la tankvando, la valoro de rezisto malgrandiĝos. La rezistdiferenco estas sensita per konduktebleca amplifikatoro. Sub manko de metala vando estas uzita du sondoj.

Vibro- kaj sonforketnivelŝaltilo por fluidoj kaj firmaj materioj[redakti | redakti fonton]

La sonforketŝaltiloj konsistas el simetriaj vibroforketoj. La bazo de vibroforketo estas membrano kiu estas parto de flanĝo. Tiamaniere la procezparto konsistas el unu metala peco. la vibroforketo piezoelektre vibrigas per membrano kun resonadfrekvenco de 400 Hz por vibroforketo kaj ĉirkaŭ 120 Hz por sonforketo.

Vibroforketo en fluidoj
La dimensiado de vibroforketo estas kiel, ke la resonadfrekvenco ĉe dronigo ŝovas ĉirkaŭ 20 % (80 Hz). Ricevkristalo sensas la resonadfrekvencon kaj per komparada cirkvito estas detektita frekvencforŝoviĝo.

Sonforketo en firmaj materioj
Jam ĉe malgranda dampado per firmaj materioj la sonforketo haltos vibri. Tiamaniere la sonforketo estas uzata kiel nivelŝaltilo.

Kapacita nivelŝaltilo aŭ mezurilo por fluidoj kaj firmaj materioj[redakti | redakti fonton]

La kapacitvaloro inter la mezursondo kaj la kontraŭsondo, ofte la vando de tanko aŭ silo, sub la manko aŭ la ĉeesto de produkto estas mezuro de nivelo. Ĉi tiu metodo estas aplikebla kiel nivelŝaltiloj kaj kiel nivelmezuriloj.

Ultrasona nivelmezurilo por fluidoj kaj firmaj materioj[redakti | redakti fonton]

La mezurprincipo baziĝas sur validodaŭra mezurado kaj reflektado de ultrasonaj ondoj.

Hidrostatika nivelmezurilo por fluidoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu mezurilo mezuras la hidrostatikan premon de fluidkolono helpe de relativa premsensilo. La hidrostatika premsensilo konsistas el mezurmembrano kiu praktike ĉiam estas hidraŭlike kuplita kun kapacita aŭ rektalona sensilo. Ĉe la kapacita sensilo, la malgranda membrantranslokado estas mezurata per kondensatoro. Ĉe la rektalona sensilo estas mezurata rezistdiferenco. Kompreneble, la hidrostatika nivelmezurilo mezuras mason kaj donas nur reproduktebla nivelo ĉe konstanta denso.

Mikroonda aŭ radara nivelmezurado en fluidoj[redakti | redakti fonton]

Radarmezurilo konsistas el kombinataj sendilo kaj ricevilo en la atingpovo de GHz per kiuj estas mezurata la validodaŭro de elsendita kaj, per la fluidsurfaco, reflektita mikroonda pulso. La validodaŭro estas rekta mezuro de la nivelo en la tanko. La rapideco de mikroondoj estas maldependita de premo, temperaturo, dampvariacioj, polvonebulo. Kontraŭe la uzado de ultrasona ondoj. Estas necese ke la mezurata produkto havas dielektrikan konstanton por ebligi la diferencon inter la gasa kaj la fluida fazo.

Mikroonda aŭ radara nivelmezurado en firmaj materioj[redakti | redakti fonton]

Nivelmezuro en firmaj materioj aŭ pulvoroj ĝis grajnograndeco de 20 mm estas farata per mezi la validodaŭron de mikroondo kiu estas kondukita tra drato. La intersekcio de drato kaj la produktsurfaco reflektas la mikroondon sekve la ŝanĝo de dielektrikan konstanton.

Gamaradia nivelŝaltilo kaj mezurilo[redakti | redakti fonton]

Gamamezurilo konsistas el sendilo kaj ricevilo, kiu estas muntitaj kontraŭe. La sendilo estas radioaktiva izotopo (Kobalto 60 aŭ Cezio 70) en hermeta fermita kapsulo. La ricevilo (Geiger-Muller numeratoro) mezuras aliflanke malgrandan radiadintensecon ĉe la manko de produkto. Kiam, inter la sendilo kaj la ricevilo, akumuliĝas produkto, la radiadintensecon plimalaltiĝas kaj la mezurilo signalas nivelleviĝon.

Ceteraj nivelmezurteĥnikoj[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ ekzistas:

  • Mezuroj kun sondbastono
  • Mezuro per niveltubo
  • Flosistmezuro (vidu fig.)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.