Garding

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Garding
Blazono
Garding (Germanio)
Garding (Germanio)
DEC

Map

Flago
urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio
Distrikto Distrikto Norda Frislando
Komunumaro Amt Eiderstedt
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 04862
Poŝtkodo 25836
Aŭtomobila kodo NF
Oficiala Municipokodo 01054036
Politiko
Komunumestro Andrea Kummerscheidt
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Welter Str. 1
25836 Garding
Demografio
Loĝantaro 2823 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 54° 20′ N, 8° 47′ O (mapo)54.3305555555568.7805555555556Koordinatoj: 54° 20′ N, 8° 47′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 0 m
Areo 3,06 km²
Oficiala retejo https://www.garding.de/
vdr

Garding estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Nordfriesland de la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio, en la duoninsulo kaj historia pejzaĝo Eiderstedt borde de la Norda Maro. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 2823 loĝantojn. La teritorio estas ekde 2006 parto de la komunumaro Eiderstedt, administra ligo de pluraj formale sendependaj politikaj komunumoj.

La urbo estas aerkuracloko, ĉirkaŭite de la komunumo Kirchspiel Garding. Ĝi situas ĉe la fervojlinio Husum-St. Peter-Ording kaj la federacia strato (Bundesstraße) B 202.

La preĝejo estas fondita en 1109, sed Garding verŝajne jam pli frue ekzistis. En oficiala dokumento ĝi aperas la unuan fojon en 1187. La 12an de oktobro 1590 Garding ricevis la urban rajton.

Ekde 1575 ĝis hodiaŭ okazas ĉiumarde semajna bazaro sur la placo apud la preĝejo.

Plurajn jarcentojn Garding havis havenon kun merkataj rilatoj al Anglio kaj aliaj landoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]