Maria Schell

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Maria SCHELL [maria ŝel], vera nomo: Margarete SCHELL (naskiĝis la 15-an de januaro, 1926, mortis la 26-an de aprilo, 2005) estis aŭstra aktorino.

Naskiĝinte en Vieno, ŝi pasigis sian junaĝon en Aŭstrio, ĝis kiam la familio fuĝis de la germanaj nazioj al Svislando.

Ŝi komencis komercistan lernadon, sed ĉesigis tion, kiam ŝi kiel 16-jarulino ricevis rolon en la filmo Steinbruch. Poste ŝi vizitis aktorajn lecionojn kaj laboris en teatroj, ĝis kiam ŝi ekde 1948 denove dediĉis sin al la filmkariero.

Sian unuan ĉefrolon ŝi prezentis en 1949, en Der Engel mit der Posaune. Internacian famon ŝi gajnis en la jaro 1954: Pro la filmo Die letzte Brücke ŝi gajnis la premion de la Filmfestivalo de Cannes, la Oran Palmon.

En Hollywood ŝi aperis kun steluloj kiaj Yul Brynner (The Brothers Karamazow), Gary Cooper (The Hanging Tree) kaj Glenn Ford (Cimarron). Dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj ŝi agis ĉefe en teatraj kaj televidaj roloj, poste ŝia famo dumtempe paliĝis. De 1987 ĝis 1990 ŝi regajnis la atenton de vasta publiko per rolo en la serio Die glückliche Familie kaj post tio ŝi ekvivis retiriĝe en Karintio (Aŭstrio). En la jaro 2002 ŝi aperis en dokumenta filmo Meine Schwester Maria, farita de ŝia frato Maximilian Schell.

Maria Schell de 1957 ĝis 1965 estis la edzino de la reĝisoro Horst Hachler, kaj de 1966 ĝis 1986 daŭris ŝia edzeco kun la reĝisoro Veit Relin. Kun sia dua edzo ŝi havis la filinon Marie-Therese Relin, kiu ankaŭ estas aktorino.

Listo de filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Steinbruch (Svislando, 1942)
  • Der Engel mit der Posaune (Aŭstrio, 1949)
  • Tagebuch einer Verliebten (Germanio, 1953)
  • Die letzte Brücke (Aŭstrio/Jugoslavio, 1954)
  • Rose Bernd (Germanio, 1957)
  • Le notti bianche (Italio, 1957)
  • The Brothers Karamazow (Usono, 1958)
  • Une vie (Francio, 1958)
  • The Hanging Tree (Usono, 1959)
  • Cimarron (Usono, 1960)
  • The Mark (Britio, 1961)
  • The O.D.E.S.S.A. File (Britio, 1974)
  • La passante du Sans Souci (Francio, 1981)
  • Meine Schwester Maria (dokumenta filmo, 2002)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]