Hainrode (Bleicherode)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hainrode
Blazono
Hainrode (Bleicherode) (Germanio)
Hainrode (Bleicherode) (Germanio)
DEC

Map

komunumo en Germanio • komunumoparto en Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Nordhausen
Komunumo Bleicherode
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 036334
Poŝtkodo 99735
Aŭtomobila kodo NDH
Oficiala Municipokodo 16062014
Politiko
Demografio
Geografio
Geografia situo 51° 25′ N, 10° 42′ O (mapo)51.416710.7Koordinatoj: 51° 25′ N, 10° 42′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 270 m
Areo 8,76 km²
vdr

Hainrode estas loĝloko kaj eksa komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Nordhausen de la federacia lando Turingio, kaj ekde januaro 2019 estas parto de la urba komunumo Bleicherode. Fine de la jaro 2017 la tiam ankoraŭ memstara komunumo havis 352 loĝantojn.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La kuracloko Hainrode nombriĝas inter la plej belaj lokoj de la distrikto. Ĝia unua mencio estis en 1197; la nobela klano Von Bila posedis ĝis 1945 kavaliron bienon tie. La konstruaĵo kun turo kaj parko uzitis post 1949 ĝis la Turniĝo kiel ripozumhejmo por infanoj kun ortopediaj problemoj.

La protestantisma Kirko Sankta Magdaleno el la 14-a jarcento havas supran etaĝon framskeletan, altaron el 1696 kaj baptanĝelofiguron el 1772. Antaŭ la preĝejo troviĝas memorŝtono por fama filo de la urbeto, la fama patro de la priantikvecaj sciencoj Friedrich August Wolf, kies patro estis instruisto surloke.

En 1967 kreis la komunumon la libertemppasigan regionon Teichtal kun tendaro, naĝejo liberaera kaj lageto por barketoj. Temas pri vala ujo ĉirkaŭita - krom oriente - per faga arbaro. Ĉe la tendara piedo troviĝas tri lagetoj. Ĉirkaŭaĵe invitas multaj padoj al migrado. Je distanco de 5 kilometroj estas sur monta ebenaĵo la naturprotekta areo Wöbelsburg, kun restoj de remparoj el la bronzepoko.

loka kirko