Kelkheim (Taunus)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kelkheim
Blazono
Kelkheim (Taunus) (Germanio)
Kelkheim (Taunus) (Germanio)
DEC

Map

situo de la komunumo en la distrikto
situo de la komunumo en la distrikto
urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Hesio
Distriktaro Distriktaro Darmstadt
Distrikto Distrikto Main-Taunus
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 06195, 06198 (Eppenhain), 06174 (Ruppertshain)
Poŝtkodo 65779
Aŭtomobila kodo MTK
Oficiala Municipokodo 06436008
Subdivido 6 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Komunumestro Thomas Horn
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Gagernring 6
Demografio
Loĝantaro 29112 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 8′ N, 8° 27′ O (mapo)50.1379861111118.4525Koordinatoj: 50° 8′ N, 8° 27′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 100 - 515 m
Areo 30,65 km²
Oficiala retejo https://www.kelkheim.de/
vdr

Kelkheim estas urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Main-Taunus de la federacia lando Hesio. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 29 112 loĝantojn.

La urbo situas pitoreske inter arbaroriĉaj montetoj de la mezalta montaro Taunus, nur 12 kilometrojn okcidente de la urbo Frankfurto-ĉe-Majno (respektive de ties urboparto Höchst).

Rimarkinda pri la urbocentro interalie estas bistroo de la nomo "Esperanto". Sendepende de la bistroo, en Kelkheim interalie loĝas la esperantista familio de Thomas kaj Birgit Prien (kies filino, naskita en 2003, videblas ĉi tie).

historia restoracio Gimbacher Hof
- ties enirejo
bistroo "Esperanto"
- pli proksime
bieno Retters
- kaj statuoj en ties parko