Elizabeto (Rusio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elizabeto
Imperiestrino de Rusio
Regado 17411762
Antaŭulo Ivano la 6-a
Sekvanto Petro la 3-a
Persona informo
Naskiĝo 29-an de decembro 1709 (1709-12-29)
en Kolomenskoye
Morto 5-an de januaro 1762 (1762-01-05) (52-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Tombo Katedralo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo vd
Religio ortodoksismo vd
Etno Rusoj vd
Lingvoj rusaitalagermanafranca vd
Ŝtataneco Rusia ImperioRusa carlando vd
Subskribo Elizabeto (Rusio)
Familio
Dinastio Romanovoj vd
Patro Petro la Granda vd
Patrino Katerina la 1-a vd
Gefratoj Anna Petrovna of Russia • Natalia Petrovna • Pyotr Petrovich • Aleksej Petroviĉ vd
Edz(in)o
Amkunulo Ivan Ŝuvalov vd
Profesio
Okupo monarkopolitikisto • aristokrato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Elizaveta Petrovna imperiestrino de Rusio en 1741 - 1762
Kolomenskoe - naskiĝloko de Elizaveta Petrovna

Elizaveta Petrovna (ruse Елизавета Петровна), naskiĝis la 29-an de decembro 1709 en la apudmoskva cara rezidejo Kolomenskoe, mortis la 5-an de januaro 1762 en Sankt Peterburgo, estis imperiestrino de Rusio ekde 1741 ĝis 1762.

Origino[redakti | redakti fonton]

imperiestro Petro la Granda, patro
Katerina I, patrino

Ŝiaj gepatroj estis la geimperiestroj Petro la Granda kaj Katerina la 1-a (ĝis ŝia ortodoksiĝo – germanino Marta Skavronskaja).

Post morto de ŝia patro Petro la Granda en 1725 kaj morto de ŝia patrino en 1727 Elizaveta okupiĝis pri kutimaj aferoj de juna caridino.

Vivo ĝis surtroniĝo[redakti | redakti fonton]

En 1730, kiam Supera Sekreta Konsilio elektis kandidaton de nova reĝo de Rusio, ŝin neniu konsideris kaj invitis, kvankam ŝi rajtis pretendi la rusian tronon.

Tiama imperiestrino Anna Ivanovna ne favoris sian kuzinon kaj do oni malofte vidis la caridinon en la mondumo.

Post ŝia morto en 1740 Elizaveta Petrovna denove estis forigita de la rusia trono, ĉar ŝi apartenis al la alia branĉo de dinastio Romanov, kiun fondis ŝia patro Petro la Granda.

Nominala reĝo de Rusio ekde 1740 ĝis 1741 estis bebo Ivano la 6-a. Realan potencon havis lia patrino, regentino Anna Leopoldovna.

Ŝtata renverso kaj surtroniĝo[redakti | redakti fonton]

Tiama partio de Elizaveta Petrovna estis tre malkontenta pri regado de fremduloj, ĉefe venintaj el germanaj princlandoj. Tial ŝi (kiu, origine estis duongermanino) apelaciis al la gvardio, kiu okazigis la 6-an de decembro 1741 ŝtatan renverson kaj arestis tutan regentaron, inkluzive imperiestron Ivano la 6-a kaj lian patrinon Anna, regentinon de Rusio.

La 25-an de aprilo 1742 ŝin oni kronis kiel imperiestrino Elizaveta Petrovna en Uspenskij katedralo de moskva Kremlo.

Resumo de ŝia reĝado[redakti | redakti fonton]

Oni ofte nomas tempon de reĝado de Elizaveta Petrovna kiel "Kleriga periodo", ĉar tiam videble sprosis kaj abunde fruktodonis multaj sferoj de la rusaj scienco kaj belarto.

Ŝi interalie:

Heredigo de sia nevo kaj morto[redakti | redakti fonton]

Petropavlovskaja fortreso de Sankt Peterburgo
familia kripto de dinastio Romanov en Petropavlovskij katedralo

Elizaveta Petrovna ne havis edzon kaj do oficialajn heredintojn. Kelkajn jarojn ŝi onidire estis konkubino de Aleksio Rozumovskij. Sed ties morganata geedziĝo povis nenion rezultigi, ĉar ĉi-persono origine estis ordinara kozako, kvankam poste li iĝis grafo de Rusia Imperio.

Tial Elizaveta Petrovna elektis sian nevon, filon de ŝia fratino Anna, Carl Peter Ulrich duko de Holstein-Gottorp kiel heredinto de la rusia trono. Li restis en historio kiel imperiestro Petro la 3-a.

La imperiestrino de Rusio Elizaveta Petrovna mortis la 5-an de januaro 1762. Ŝin oni entombigis en Petropavlovskij katedralo de Sankt Peterburgo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]