Juan Gutiérrez de Padilla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juan Gutiérrez de Padilla
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1590 (1590-01-01)
en Malago
Morto 22-an de aprilo 1664 (1664-04-22) (74-jaraĝa)
en Heroica Puebla de Zaragoza
Lingvoj hispana
Ŝtataneco HispanioMeksiko
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Juan Gutiérrez de Padilla (ĉ. 1590 ĝis 1664) estis komponisto en Nova Hispanio (nun nomata Meksiko).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Málaga, Hispanio, kie li ricevis siaj muzikan edukadon en la katedralo. Ĝis 1621 li estis la kapelestro de la katedralo de Cádiz. Tiam li elmigris al la hodiaŭa Meksiko, kie li iĝis vickapelestro kaj en 1629 kapelestro de la katedralo de Puebla. Padilla estas unu el la plej elstaraj komponistoj reprezentataj en la manuskriptoj de Puebla, Meksiko, kaj en la Kolekto Hackenberry en Chicago, Illinois. Li laboris en Puebla de Los Angeles, Meksiko, kiu en la baroka epoko estis pli granda religia centro ol Meksikurbo mem. Li estis nomumita maestro de capilla de la Katedralo en Puebla en 1629.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Lia verkaro konsistas ĉefe el motetoj, ofte por duobla ĥoro, en la stilo de la renesanco. Ĝi ofte inkluzivas akompanaĵon por orgeno aŭ variaj arĉinstrumentoj. Li komponis Mateo-Pasionon, mesojn, motetojnn, lamentaciojn, litaniojn, psalmojn kaj variajn plurvoĉajn Villancicos (sakralaj popolkantoj, plej ofte kristnaskokantoj) .

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

La muziko de Padilla, spite de sia alta kvalito, estas malfacile akirebla:

Mapa Mundi, publikas kantopartiturojn de kelkaj el tiu ĉi muziko inklude la fabelan duobloĥoron Deus in Adiutorium Meum Intende. Alfredston Music Arkivigite je 2008-04-19 per la retarkivo Wayback Machine – povas havigi instrumentajn voĉnotojn por la pli malgrandaj pecoj en ilia kolekto.

Ekzistas finfine 2 PhD tiuj ĉi kun la muziko de Padilla en la apendicoj: S. Barwick, Sacred Vocal Polyphony in Early Colonial Mexico, (diss., Harvard Univ.,1949), inkludas la 2-an Mateo-Pasionon; kaj A. Ray / A. R. Catalyne, The Double-choir Music of Juan de Padilla, (diss., Univ. of Southern California,1953).