Francisco Gabilondo Soler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Francisco Gabilondo Soler
Persona informo
Naskiĝo 6-an de oktobro 1907 (1907-10-06)
en Veracruz
Morto 14-an de decembro 1990 (1990-12-14) (83-jaraĝa)
Ŝtataneco Meksiko
Okupo
Okupo komponisto • verkisto de porinfana literaturo • kantistoastronomo
vdr

Francisco Gabilondo Soler (n. la 6-an de oktobro 1907, Orizaba, Veracruz, Meksiko kaj mortis la 14-an de decembro 1990, en Tekskoko, Meksikŝtato) estis meksika komponisto de infana muziko, fama pro siaj radioprogramoj por infanoj dum pluraj jaroj, kiu kreis la ĉefroluleton kaj rakontiston de belaj infanrakontoj pere de amuzaj kantoj, “La kantanta Grilo” plej konata kiel “Kri Kri” kies nomo devenas de la sono de la propra grileto kiam nokte kantas.

La kantoj de Gabilondo Soler estas tre konataj tra la tuta Latinameriko kaj kelkaj el ili estis jam tradukitaj Angle, Japane kaj lasttempe Esperante dank´ al S-ro. Vicente Valdés Bejarano el Meksiko.

Filo de S-ro. Tiburcio Gabilondo kaj S-ino. Emilia Soler, Gabilondo Soler nur Studis ĝis la sesa bazlerneja grado ĉar li ĉiam estis enua. Li alvenis Meksikurbon en 1928 por sukcesi lerni pri astronomio, aliĝis la Nacian Observatorion kiel volontulo, sed fine li devis lasi ĝin pro manko de mono.

En 1932 komencis partopreni en la Radio XYZ en humura programo pri socia analizado, kies laboro gajnigis lin la kromnomon “El Guasón de las teclas”. La 15ª de Oktobro 1934 presentis novan programon dum eta sekcio 15 minutan ĉe la Radio plej konata XEW kie rakontadis historietojn pri bestoj kaj aliaj roluloj per infankantoj, li ĉiam presentis sin kiel “Kri Kri” , la kantanta grilo.

kelkaj el la plej konataj kantoj estas:

  • Baile de los muñecos, "Danco de l´pupar´"
  • Caminito de la escuela, "Ĝis lernejo tra l´vojeto"
  • Di por qué, "Kial Avin´"
  • El chorrito, "La Ŝpruceto"
  • El ratón vaquero, "La Vakermuseto"
  • La muñeca fea, "La malbela pupo"
  • La patita, ´ "La anasino"
  • Negrito bailarín, "La dancema nigrulet´"
  • Los Cochinitos Dormilones, "La dormemaj porketoj"
  • La marcha de las letras, "Paradmarŝo de l´vokaloj"
  • Bombón I, "Bombono la Unua"
  • El ropero, "La vestoŝranko"
  • Acuarela, "Akvarelo"

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]