Kiril Velkov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiril Velkov
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1943 (1943-11-30)
Morto 24-an de februaro 2001 (2001-02-24) (57-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Bulgario
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Kiril VELKOV (naskiĝis 1944, mortis 24-an de februaro, 2001), estis bulgara esperantisto, verkisto, astronomo kaj honora membro de Bulgara Esperanto-Asocio (BEA).

Li estis denaska esperantisto kaj aktivis movade ekde la fino de la 50-aj jaroj, unue en sia studlando Sovetio, poste en la hejmlando.

En 1990 li elektiĝis kiel vicprezidanto de BEA kaj de 1993 kelktempe funkciis kiel ĉefredaktoro de Bulgara Esperantisto. Kun Hektor Alos i Font li redaktis duvoluman krestomation kun perfektigaj legaĵoj, Ek al Leg'!, kaj la furoran vortareton Tabuaj vortoj en Esperanto (ambaŭ 1991).

Kun Ljubomir Trifonĉovski li aŭtoris la lern-helpilon Esperanto por komencantoj (1994) kaj la pupteatraĵon La ovo (1987). Li redaktis multajn librojn kaj bultenojn, tradukis el la rusa, ukraina kaj bulgara en Esperanton, gvidis naciajn kaj regionajn E-kursojn.

Elstara astronomo, li ofte prelegis pri sia fako kaj aliaj temoj en E-aranĝoj, i.a. en la 76-a UK 1991 en Bergeno kaj regule en la Internacia Somera E-Universitato en Veliko Tarnovo, kies okazigon li fervore subtenis. Li merite agis por starigi bulgaran filion de Akademio Internacia de la Sciencoj.