La dekunuo de Klapzuba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Klapzubova jedenáctka
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Eduard Bass
Lingvoj
Lingvo ĉeĥa lingvo
Eldonado
Eldondato 1922
vdr

La dekunuo de Klapzuba (ĉeĥe: Klapzubova jedenáctka) estas bonhumora rakonto por knaboj (1922) de la ĉeĥa verkisto Eduard Bass (1888-1946).

Malriĉa kamparano Klapzuba (= Klakdento, Dentoklakanto) havis 11 filojn. Cerbumante, kiel perlabori monon, li venis al ideo formi el la knaboj futbalan teamon. Aĉetinte pilkon li komencis trejni ilin sur herbejo post la dometo. La trejnado estis ŝvitiga, ĉar la patro estis tre postulema. Kiam la knaboj majstre ellernis ĉion, kion devas scii perfekta futbalisto, li registris ilin kiel sportan klubon.

Unue oni envicigis ilin en la trian klason, sed kiam la Klapzuboj venkis 39:0 jam en la unua matĉo, oni tuj sendis ilin al la dua klaso. Sed ankaŭ tie ili ne trovis rivalon, avancis al la unua klaso kaj baldaŭ fariĝis ĉampionoj de la respubliko. Kaj poste komenciĝis ilia granda vojaĝo tra la mondo. Ili venkis ĉiujn famajn klubojn, la ĵurnaloj skribis pri ili en superlativoj, foje ili devis futbali eĉ kun kabibaloj por savi sian vivon, kaj travivis multajn gajan aventurojn. Sed kiam ili revenis kun gloro hejmen, unu malgranda knabo rifuzis kun ili ludi, ĉar ili perlaboras per futbalo monon, do laŭ lia opinio ili ne estas veraj sportistoj.

La libro estis plurfoje filmigita, eĉ kiel telvida serio, kaj apartenas al plej popularaj verkoj de la ĉeĥa literaturo por knaboj.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.