Meckenheim (Palatinato)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Meckenheim
Blazono
Meckenheim (Palatinato) (Germanio)
Meckenheim (Palatinato) (Germanio)
DEC

Map

situo en la distrikto (plenruĝa arealo)
situo en la distrikto (plenruĝa arealo)
Ortsgemeinde of Rhineland-Palatinate • neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Rejnlando-Palatinato
Distrikto Distrikto Bad Dürkheim
Komunumaro Verbandsgemeinde Deidesheim
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 06326
Poŝtkodo 67149
Oficiala Municipokodo 07332035
Politiko
Komunumestro Heiner Dopp
Titolo de komunumestro Ortsbürgermeister
Partio de komunumestro FWG
Adreso de la administrejo Am Bahnhof 5
67146 Deidesheim
Demografio
Loĝantaro 3450 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 49° 24′ N, 8° 14′ O (mapo)49.4036111111118.24Koordinatoj: 49° 24′ N, 8° 14′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 111 m
Areo 15,06 km²
Oficiala retejo http://www.meckenheim-pfalz.de
vdr

Meckenheim - proksimuma prononco [MEknhajm] - estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Bad Dürkheim de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 3 450 loĝantojn.

Meckenheim apartenas al komunumaro, do administra ligo de pluraj najbaraj, formale sendependaj politikaj komunumoj, germane nomata Verbandsgemeinde Deidesheim.

Geografia situo[redakti | redakti fonton]

La komunumo Meckenheim troviĝas ĉerande de la regiono Germana Vinvojo (Deutsche Weinstraße) kaj estas parto de la Metropola Regiono Rhejno-Nekaro (Metropolregion Rhein-Neckar).

Historio[redakti | redakti fonton]

La franka vilaĝo Meckenheim ekestis supozeble en la 5a jarcento. Estis dokumentata en la jaro 768 unua donaco el Meckenheim al la monaĥejo Lorsch, pliaj donacoj al aliaj monaĥejoj sekvis. En la jaro 991 Otto von Worms, la Duko de Karintio (Kärnten), havigis al si kelkajn bienojn de Meckenheim, kiujn antaŭe posedis la monaĥejo Weißenburg. (Kloster Weißenburg). En la 12a jarcento la mesejo Sankta Egidio (Ägidius-Kirche) estis konstruata.

En la jaro 1287 la palatino Ludoviko la Dua. (Ludwig II.) aĉetis Meckenheim; ekde tiam ĝi apartenis al la Elekto-Palatinato. Dum 1459/69 Meckenheim estis forbrulita de la grafoj de Leinigen (Emiĥ la Sepa (Emich VII.)). Kun la enkonduko de la Reformacio en la Elekto-Palatinato, Meckenheim fariĝis protestanta. En la jaro 1585 la preĝejo Sankta Egidio estis rekonstruita.

Post severaj detruadoj dum la Tridekjara Milito Meckenheim en la jaro 1641 estis forlasita de siaj loĝantoj. La preĝejo en 1707 fariĝis denove katolika mesejo. Dum la jaroj1747/48 estis konstruata nova protestanta preĝejo. Dum la Unua Koalicio-Milito je la fino de la 18a jarcento, Meckenheim suferis grandajn damaĝojn. Pro la decidoj de la Viena Kongreso Meckenheim kune kun la Palatinato transiĝis al al Reĝlando Bavario.

En la jaro 1911, la en 1890 malfermita loka fervoja linio "Ludwigshafen-Dannstadt" estis plilongigita ĝis Meckenheim; ties regio funkciis ĝis la jaro 1955, kaj ekde tiam estis substituita de aŭtobusaj linioj. En 1913 Meckenheim estis ligata al ĝenerala elektrokondukilo. en 1928 al ĝenerala akvokondukilo. En 1922 oni fondis la Meckenheim-an Vinkultivistan Unuiĝon (Meckenheimer Winzerverein Arkivigite je 2015-10-26 per la retarkivo Wayback Machine), en 1936 la halo por la fruktomerkato estis konstruita.

Post la Dua Mondmilito, Meckenheim fariĝis parto de la nove formita federacia lando Rejnlando-Palatinato. Inter 1952 kaj 1955 la subĉiela sportejo kaj la sporthejmo estis realigataj. En 1956 oni ligis Meckenheim al generala kondukilo por brulgaso, 1961 ekstariĝis nova popola lernejo, kaj 1964 la vilaĝo ricevis ligon al ĝenerala kloako.

Religioj[redakti | redakti fonton]

En la aŭtuno de la jaro 2015 estis 39,11 procentoj de la loĝantoj evangeliaj kaj 28,68 procentoj katolikaj. 28,35 procentoj estis senkonfesiaj kaj 3,68 procentoj apartenis al alia religio.[1]

Politiko[redakti | redakti fonton]

Komunuma konsilantaro[redakti | redakti fonton]

La komunuma konsilantaro (Gemeinderat) konsistas el 20 konsilantoj, kiuj estis elektitaj la 25an de majo 2015 per personligata proporcia elekto (personalisierte Verhältniswahl), kaj el la honorofica vilaĝestro kiel estro.

La seĝnombroj en la komunuma konsilantaro [2] :

elekto SPD CDU FWG entute
2014 4 5 11 20 seĝoj
2009 5 4 11 20 seĝoj
2004 6 4 10 20 seĝoj
  • SPD = socialdemokratia partio (socialista)
  • CDU = Kristana demokrata unuiĝio (konservativa)
  • FWG = grupo de liberaj elektantoj r.a. (lokalpragmata asocio kun partia statuso)

La vilaĝestro[redakti | redakti fonton]

La eksa nacinivela hokeo-ludisto Heiner Dopp estas vilaĝestro (similas al urbestro) de Meckenheim ekde la jaro 1999. En la jaro 2014 li estis reelektita je 58,3 procentoj de la voĉoj [3]

La blazono[redakti | redakti fonton]

La heraldika priskribo de la blazono legiĝas: "En kruce kvaronigita ŝildo, supre dekstre kaj sube maldekstre, sur nigra koloro unu ruĝarmita, -langita, kaj -kronita ora leono (Palatinata leono), supre maldekstre kaj sube dekstre lozanĝita per arĝenta kaj lazura koloroj, en la mezo kovrita per nigre randita oro cirklo, en kiu unu nigra "M".

La blazono estis aprobata en 1926 de la Bavaria Ŝtata Ministrejo pri Internaj Aferoj kaj radikas en juĝeja sigelo el la jaro 1473. Ĝi estas la sama kiel la blazono de la Elekto-Palatinato, sed krome kovrita per la vilaĝkampara (Gemarkung) signo.

Partnerligo[redakti | redakti fonton]

Ekde la jaro 1967 la komunumo estas partnerece ligata kun Grabenstätt. (germanlingva historio Arkivigite je 2017-03-16 per la retarkivo Wayback Machine)

Ekde la jaro 1980 la komunumo estas partnerece ligata kun Lugny en Francio.

Vinkultivado[redakti | redakti fonton]

La vinkultivaj terenoj apartenas al la vinkultiva regiono Palatinato, kaj en tio al la vinkultiva distrikto Mittelhaardt-Deutsche Weinstraße. Al Meckenheim apartenas tri unuopaj terenoj, nome Linsenbusch, Neuberg kaj Spielberg, kiuj ĉiuj apartenas al la terenaro Hofstück.

En Meckenheim ekzistas 35 vinkultivaj entreprenoj, kiuj minimume kultivas 0,5 hektarojn aŭ pli da vinplantitaj arealoj; la averaĝa arealo po entrepreno ampleksas 8 ha. La entuta vinplantita arealo aur la kamparo de Meckenheim ampleksas 271 ha. 59 procentoj de la vinoj produktitaj de la vinkultivaj entreprenoj estas blankaj vinoj, kaj 42,1 procentoj estas ruĝaj (statuso en la jaro 2010).

Referencoj[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Atentigo[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo "Meckenheim_(Pfalz)" de la germanlingva vikipedio en la versio de la 8a de oktobro 2015, 18:00 CET.