Jean Habert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

EdE-H

Jean Habert
Persona informo
Aliaj nomoj Johano Aber
Naskiĝo 30-an de septembro 1875 (1875-09-30)
en Ambillou
Morto 11-an de aŭgusto 1937 (1937-08-11) (61-jaraĝa)
en Kazablanko
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo esperantistoĉarpentisto
vdr

Jean Habert (en Esperanto ankaŭ Johano Aber) estis esperantista ĉarpentisto, aktiva en la SAT-movado (SAT-ano n-ro 55[1]). Li kunredaktis la Racian Kurson pri Esperanto, unu el la plej uzataj lernolibroj de Esperanto por franclingvanoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Haberto naskiĝis la 30an de septembro 1875 en Ambillou, apud Tours. Filo de ĉarpentisto, li mem ankaŭ lernis tiun profesion. Politike, li unue aktivis kiel anarĥiisto, kaj estis vundita kun kamarado dum fabrikado de bombo. Li estis pro tio juĝita la 29an de junio 1906 pro stokado kaj fabrikado de eksplodaĵoj, kaj estis kondamnita al la maksimuma puno, tio estis kvin jaroj da malliberejo kaj 100 frankoj da monpuno. Post sia liberiĝo li laboris kiel pordisto, kaj plue aktivis en la anarĥiisma medio. Li interalie partoprenis en redaktado de gazeto titolita Le réveil anarchiste ouvrier (la laborista anaraĥiista vekiĝo), kiu post polica malpermeso ŝanĝis sian nomon al Le réveil anarchiste por nur tri numeroj ĝis la militeksplodo. Paralele, li de 1910 organizis kursojn por laboristoj en Pariza regiono dum la periodoj 1910-14 kaj 1919-21. Li ankaŭ fondis esperantistan Sindikatan Federacion en Parizo, 1912 kaj redaktis "Le Travailleur E-iste" de oktobro 1913 ĝis 1914. Dum la milito, li servis en la 93a piedsoldata regimento.

Post la unua mondmilito li ekaktivis en SAT kaj FEO. Laŭ la polico, li ankaŭ aliĝis al la freŝe fondita Franca Komunista Partio. En FEO li estis kasisto kaj ĉefe kunredaktis la Racian Kurson de Esperanto, unu el la plej uzataj lernolibroj de Esperanto por franclingvanoj, kune kun Marcel Boubou. Li krome membris en la Direkcio de SAT, kaj estis tre ŝatata por siaj homaj kvalitoj. Li mortis en Kasablanko la 11an de aŭgusto 1937, pro renmalsano.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Cours rationnel et complet d'espéranto (franclingva lernolibro por laboristoj), (kun Marcel Boubou), 1921.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Esperantlingvaj[redakti | redakti fonton]

Franclingvaj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]