Rhede (Emso)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rhede
Blazono
Rhede (Emso) (Germanio)
Rhede (Emso) (Germanio)
DEC

Map

Flago
limurbo • neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Malsupra Saksio
Distrikto Distrikto Emsland
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 04964
Poŝtkodo 26899 2994
Aŭtomobila kodo EL
Oficiala Municipokodo 03454044
Subdivido 4 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Gerhard Conens
Partio de komunumestro Nepartia
Adreso de la administrejo Gerhardyweg 1
26899 Rhede / Ems
Demografio
Loĝantaro 4547 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo A100001G)]
Geografio
Geografia situo 53° 4′ N, 7° 16′ O (mapo)53.0613888888897.2738888888889Koordinatoj: 53° 4′ N, 7° 16′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 2 - 14 m
Areo 75,02 km²
Oficiala retejo https://www.rhede-ems.de/
vdr

Rhede estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Emsland de la federacia lando Malsupra Saksio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 4547 loĝantojn. Okcidente la komunuman teritorion limigas la limo al Nederlando, oriente la rivero Emso.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunuma teritorio konsistas el riverborda pejzaĝo laŭlonge de la Emso, kie troviĝas la plej malnovaj vilaĝoj, kaj torfeja pejzaĝo oriente de tio kun novaj vilaĝoj. La komunumo atingeblas laŭ la germana aŭtovojo A31.

Kulturo kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Muzeo[redakti | redakti fonton]

La loka agrikultura muzeo estas unu el la kvin muzeoj de la regiono Emsland kaj ebligas informiĝi pri la regiona agrikulturo antaŭ ol enkondukiĝis motoroj. Konstruita inter la jaroj 1991 kaj 1995 en la domaro de eksa bieno, sur areo de 1 100 kvadrataj metroj en la muzeo montriĝas iloj kaj maŝinoj el la epoko de 1850 ĝis 1950. Fokusoj estas terkultivado, rikolto de fojno, bredado de dombestoj kaj produktado de bova lakto.

Preĝejoj[redakti | redakti fonton]

La "malnova preĝejo" de la loĝloko - Alte Rheder Kirche - estas malfrugotika konstruaĵo el brikoj, kun rektangula turo, kies fundamento estas el la 13-a jarcento. La ĉefa parto de la preĝejo ekestis ĉirkaŭ la jaro 1470. Ĝis la jaro 1913 la konstruaĵo estis la loka paroĥa preĝejo. Tiam la paroĥo trograndiĝis, kaj en la komunumokerno konstruiĝis nova preĝejo. La malnova preĝeja konstruaĵo nun estas religia kunvenejo kaj koncertejo, sen preĝeja funkcio.

La katolika paroĥa preĝejo Sankta Nikolao en 1913 ekestis en la komunumokerno. La novromanika konstruaĵo de la katedrala arkitekto Wilhelm Sunder-Plassmann ricevis du grandajn kvadratajn okcidentajn turojn, kaj imponan centran okangulan turon. En 1966 kaj 1999 la konstruaĵo amplekse renoviĝis, kaj multaj freskoj kaj sabloŝtonaj kolonoj renoviĝis en historia stilo.