Schwäbisch Gmünd
Schwäbisch Gmünd | ||||||
| ||||||
urba komunumo de Germanio • granda distrikta urbo en Baden-Virtembergo • Libera regna urbo | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Baden-Virtembergo | |||||
Distriktaro | Distriktaro Stutgarto | |||||
Distrikto | Distrikto Ostalb | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 07171 | |||||
Poŝtkodo | 73501–73529 | |||||
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 | 7070 | |||||
Aŭtomobila kodo | AA (antaŭe: GD) | |||||
Oficiala Municipokodo | 08136065 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Richard Arnold | |||||
Titolo de komunumestro | Oberbürgermeister | |||||
Adreso de la administrejo | Marktplatz 1 73525 Schwäbisch Gmünd | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 62325 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 48° 48′ N, 9° 48′ O (mapo)48.89.8Koordinatoj: 48° 48′ N, 9° 48′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 321 m | |||||
Areo | 113,78 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.schwaebisch-gmuend.de/ | |||||
Schwäbisch Gmünd estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Ostalb kaj en la distriktaro Stutgarto de la federacia lando Baden-Virtembergo. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 62 325 loĝantojn.
Kulturo kaj vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Teatro
[redakti | redakti fonton]En la Kongrescentro Stadtgarten regule okazas teatroprezentadoj.
Muzeoj
[redakti | redakti fonton]La "Museum im Prediger" estis fondita en 1876 kiel artmetia muzeo kaj ekde 1973 estas instalita en en la iama dominikana monaĥejo ("Prediger"). Ĝi montras arton kaj artmetion kaj apartenas al la plej fruaj muzeoj de sudokcidenta Germanio. En la muzeo "Prediger" ekde 1994 ankaŭ estas instalita la "Galerie im Prediger" (Galerio en Prediger).
La Ott-Pausersche Fabrik (Fabriko Ott-Pauser) esta muzeo pri arĝentaĵoj kaj biĵuterio.
Konstruaĵoj
[redakti | redakti fonton]La rekonilo de Schwäbisch Gmünd estas la Katedralo, kiu en la 14-a jarcento en gotika stilo estis projektita de Heinrich Parler, kies filo Peter Parler famiĝis kiel arkitekto en Prago. Ĝi estas la plej granda halkirko de Sudgermanio.
Aliaj famaj konstruaĵoj en la kernurbo estas la "Prediger", la iama Dominikana monaĥejo, kiu nun estas uzata kiel kulturcentro, la iama monaĥejo Gotteszell, kiu hodiaŭ estas prizono, la Nova Urbodomo de 1760, la "Grät" (elparolu: gret; iama urbodomo el la 14-a jarcento; la nomo signifas laŭvorte "domo de konsilantaro") kaj multnombraj aliaj privataj domoj. Sur la Münsterplatz (katedrala placo) staras la Mariensäule (kolono de S-a Maria) el la jaro 1693, sur la Marktplatz (foirplaco) la Marienbrunnen (fontano de S-a Maria] el la jaro 1776.
Pliaj kirkoj en la kernurbo krom la Heilig-Kreuz-Münster (katedralo de la S-a kruco) estas la Johanniskirche (kirko de S-a Johano), kiu en 1317 menciiĝis kiel kapelo de S-a Johano), la St. Leonhardskapelle (kapelo de S-a Leonardo) sur la tombejo, kiu menciiĝis en 1471 kaj plurfoje transformiĝis, la paroĥeja kirko St. Franziskus (S-a Francisko, iama monaĥeja kirko de la franciskanoj) kaj la evangelia paroĥeja kirko (la iama kirko de la aŭgustenoj). Ekzistas krome pluraj kapeloj: la Hergottsruhkapelle (kapelo de la dia ripozo) el 1622, kiu en 1791 estis pliampleksigita, la Josefskapelle (kapelo de S-a Jozefo), en 1677/78 konstruita laŭ la modelo de la Herrgottsruhkapelle), la Wallfahrtskapelle (pilgrima kapelo) St. Salvator (S-a salvinto) sur la Nepperstein, konstruita ekde 1616 kaj la St. Katharinenkapelle (kapelo de S-a Katarina) de la iama Siechenspital (fleghejmo), kies kerno originas el la 14-a jarcento.
Iom novaj kirkoj en la (ne striktasence) kernurbo estas S-aj Petro kaj Paŭlo en la Hardt-Siedlung (konstruita en 1958), la kirko S-a Mikaelo (konstruita en 1968) kaj la kirko S-a Pio el 1967 kaj la evangelia Friedenskirche (kirko de la paco) el 1961.
-
Johana kirko, malfru-romana
-
Bazara placo
-
Urba mapo, kun la du muraj ringoj
|