José María Aznar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
José María Aznar
Persona informo
José María Aznar
Naskonomo José María Aznar López
Naskiĝo 25-an de februaro 1953 (1953-02-25) (71-jaraĝa)
en Madrido
Religio katolikismo vd
Lingvoj hispanaangla vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Komplutensa Universitato de Madrido vd
Partio Popola Partio vd
Subskribo José María Aznar
Familio
Patro Manuel Aznar Acedo vd
Gefratoj Manuel Aznar López vd
Edz(in)o Ana Botella vd
Infanoj Ana Aznar vd
Parencoj Manuel Aznar Zubigaray • Alejandro Agag vd
Profesio
Okupo politikistoŝtatreprezentantoentreprenisto vd
Aktiva en Madrido vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

José María AZNAR [ĥosé maria asnár] (naskiĝinta la 25-an de februaro 1953 en Madrido) estis ĉefministro de Hispanio de 1996 ĝis 2004, nome de la dekstra partio Popola Partio.

Aznar, juristo kaj impost-inspektisto, aliĝis al Popola Alianco (la antaŭa nomo de la Popola Partio) en 1978 kaj estis elektita deputito en 1982. Li estis prezidanto de la partio en Kastilio kaj Leono kaj venkis la regionajn balotojn de 1987. En 1990 li fariĝis prezidanto de la Popola Partio en Hispanio kaj en 1993 estis la kandidato de la PP por la ĝeneralaj balotoj, sed li ne venkis. En 1995 li suferis atencon de ETA sed ne estis vundita.

En 1996 lia partio venkis la balotojn kaj li fariĝis prezidento anstataŭ la socialisto Felipe González. Lia politiko estis tre liberala ekonomie kaj defendis la malplialtigon de la publikaj elspezoj. En 2000 li denove venkis, sed ĉifoje li ne necesis pakti kun aliaj partioj ĉar lia partio kontrolis pli ol la duonon el la parlamentaj seĝoj. Post tiu dua venko li promesis ne plu esti kandidato kaj elektis lian vicprezidenton Mariano Rajoy por tiu posteno.

La lastaj kvar jaroj de lia regado estis tre konfliktaj sociale. Okazis gravaj internaj problemoj kiel la katastrofo de la petrol-ŝipo Prestige, la partopreno de Hispanio en la iraka milito, la ĝenerala striko de 2002 kontraŭ la laboraj reformoj, la studentaj protestoj kontraŭ la Leĝo pri Universitatoj, la manifestacioj kontraŭ la manipulado de la informo post la atencoj de Al-Qaeda ktp.

La 11an de marto 2004, kvar tagojn antaŭ la ĝeneralaj balotoj, okazis terorismaj atencoj de Al-Kaida, kiuj mortigis preskaŭ 200 homojn. Multaj civitanoj protestis kontraŭ la manipulado de lia registaro (kiu defendis la aŭtorecon de ETA). En la manifestacioj kontraŭ la terorismo aŭdeblis krioj demandantaj "kiu estis la aŭtoro?" al la membroj de la registaro. La 14an de marto la PP malvenkis la balotojn kaj la socialisto José Luis Rodríguez Zapatero fariĝis la nova hispana "prezidanto (de la registaro)", t.e. ĉefministro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]