Wangerooge

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wangerooge
Blazono
Wangerooge (Germanio)
Wangerooge (Germanio)
DEC

Map

Flago
coastal spa • neurba komunumo de Germanio • senaŭta loko
Administrado
Federacia lando Malsupra Saksio
Distrikto Distrikto Friesland
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 04469
Poŝtkodo 26486
Aŭtomobila kodo FRI
Oficiala Municipokodo 03455021
Politiko
Komunumestro Holger Kohls
Partio de komunumestro Nepartia
Adreso de la administrejo Peterstraße 6
Demografio
Loĝantaro 1197 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo A100001G)]
Geografio
Geografia situo 53° 47′ N, 7° 54′ O (mapo)53.7908333333337.8991666666667Koordinatoj: 53° 47′ N, 7° 54′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 1 - 17 m
Areo 4,97 km²
Oficiala retejo https://www.wangerooge.de/
vdr

Wangerooge - prononco [vangeRO:ge] - estas la plej orienta el la orientfrisaj insuloj kaj samtempe politika komunumo en Germanio, kies areo kovras la insulon. Ĝi troviĝas en la distrikto Friesland de la federacia lando Malsupra Saksio. Historie la teritorio apartenas al la regiono Oldenburgio.

satelita bildo de la insulo Satellitenbild
mapeto insula


Fine de decembro 2022 la komunumo havis 1197 daŭrajn loĝantojn sur areo de 4,97 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 241 loĝantoj/km². Dum la somero la nombro la loĝantoj dumtempe multobliĝas, kiam someraj feriantoj inundas la insulon. Tamen tio ne kaŭzas grandajn ekologiajn damaĝojn, ĉar kiel sur preskaŭ ĉiu orientfrisa insulo aŭtomobiloj estas komplete malpermesataj: elektraj aŭtetoj de la restoracioj, hoteloj kaj pensionoj transportas varojn kaj turistajn valizojn, trajneto transportas la gastojn de la ŝipo al vilaĝa stacidometo (aŭ eblas veni al flughaveneto per sportaj aviadiloj), kaj de tie la gastoj povas piediri aŭ bicikli.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]