Karoto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Karoto
Diverseco de karotoj
Diverseco de karotoj
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Apialoj Apiales
Familio: Apiacoj Apiaceae
Genro: Daŭko Daucus
Specio: Daucus carota
Daucus carota subsp. sativus
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Manĝeblaj radikoj de karotoj
Daucus carota subsp. maximus - Muzeo de Tuluzo

Karoto (Daucus carota subsp. sativus) estas radiklegomo, tipe oranĝkolora kun ligneca teksturo. Karoto estas kultivata por sia manĝebla karneca radiko, manĝata kiel legomo. La manĝebla parto de karoto estas la pivotradiko.

Karoto estas ankaŭ japana urbeto apud Hiroŝimo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Verŝajne la sovaĝaj prakarotoj devenis el Afganio, kie restas la centro de diverseco de varioj de D. carota.

Origine karotoj havis koloron purpuran, blankanflavan. La nuna oranĝa karoto disvolviĝis en Nederlando kiel omaĝo al princo Vilhelmo la 1-a dum la Nederlanda lukto por sendependeco de Hispanio en la 16-a jarcento (la oranĝa koloro apartenas al la dinastio Oranje-Nassau kaj nun al Nederlando). La oranĝa karoto ne nur havas pli bonan guston, sed ankaŭ enhavas betakarotenon, kio igas ĝin pli saniga, kaj tial la kultivado de ĉiuj aliaj karotvarioj ĉesis.

Sovaĝa karoto[redakti | redakti fonton]

La familiara sovaĝa floro, sovaĝa karoto, estas semo de ĝardenkaroto; ĝardenkarotoj ebligataj semiĝi baldaŭ revenas al sia sovaĝa pratipo, kun forkoformaj, karotodoraj, manĝeblaj radikoj, kiuj rapide iĝas tro lignecaj kaj amaraj por manĝi. Pastinakoj estas proksimaj parencoj de karotoj.

La sovaĝa karoto ĉeestas ĉie en Eŭropo, en Centra kaj Okcidenta Azio kaj en Nord-Afriko. Ekzistas ĉirkaŭ 22 varioj.

Nutro[redakti | redakti fonton]

  • La energia kontribuaĵo de la karoto estas 136 kJ en 100 g. Enhavas 90 % da akvo, 1 % da proteinoj, 0,3 % da lipidoj kaj ĝis 12 % da sukero.
  • 100 g da karotoj enhavas pli ol la duonon de la ĉiutaga bezono de vitamino A. La enhavo da vitamino C estas meze 7 mg en 100 g, kaj la karoto enhavas ankaŭ vitaminojn B1 kaj B2.
  • La mineralaj enhavoj de la karoto estas ĉefe kalio, kalcio, magnezio kaj fero.
  • Le enteno da fibroj estas grava, ili estas majoritate pektino kaj celulozo.

Tutmonda produktado, milionoj da tunoj, 2003.
laŭ FAOSTAT (FAO)

Ĉinio 8 126 460 35%
Usono 1 900 110 8%
Rusio 1 735 260 7%
Pollando 834 621 4%
Francio 681 528 3%
Japanio 630 000 3%
Unuiĝita Reĝlando 587 300 3%
Italio 577 811 2%
Ukrainio 500 000 2%
Germanio 426 038 2%
Meksiko 378 517 2%
Barato 350 000 2%
Aliaj landoj 6 587 811 28%
Karotoj, nekuiritaj
Nutra valoro po 100 g (3,5 uncoj)
Energio 40 kkal   170 kJ
Karbonhidrato 9.58 g
- Amelo 1.43 g
- Sukeroj 4.74 g
- Fibro 2.8 g
Graso 0.24 g
- saturitaj grasoj 3.7e-2 g
- mononesaturitaj 1.4e-2 g
- polinesaturitaj 0.117 g
Proteino 0.93 g
Akvo 88.29 g
Vitaminoj
A-vitamino  16706.0 IU
beta-karoteno   μg 77%
Tiamino (B1-vitamino)  6.6e-2 mg 5%
Riboflavino (B2-vitamino)  5.8e-2 mg 4%
Nikotina acido (B3-vitamino)  0.983 mg 7%
Pantotena acido (B5-vitamino)  0.273 mg 5%
Piridoksino (B6-vitamino)  0.138 mg 11%
C-vitamino  5.9 mg 10%
E-vitamino  0.66 mg 4%
K-vitamino  13.2 μg 13%
Mineraloj
Kalcio  33.0 mg 3%
Fero  0.3 mg 2%
Magnezio  12.0 mg 3% 
Mangano  0.143 mg 7% 
Kalio  320.0 mg 7%
Natrio  69.0 mg 5%
Zinko  0.24 mg 2%
Procentaĵoj rilatas al usonaj
rekomendoj por plenkreskuloj.
Fonto: USDA Nutrient database angle


Diversaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • La plej granda karoto en la mondo situas ĉe Okahune, Nov-Zelando. Ĝi altas ĉirkaŭ kvar metrojn kaj konsistas el gipso.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

esperante Recepto kun karotoj
angle Receptoj kun karotoj
angle Tutmonda Karotmuzeo