Anton Bernolák

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anton Bernolák
Persona informo
Anton Bernolák
Naskiĝo 3-an de oktobro 1762 (1762-10-03)
en Slanica
Morto 15-an de januaro 1813 (1813-01-15) (50-jaraĝa)
en Nové Zámky
Tombo Nové Zámky vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj latinaslovakahungara vd
Ŝtataneco Aŭstra imperio vd
Alma mater Pázmáneum vd
Profesio
Okupo lingvisto • katolika sacerdoto • verkisto • filologo • pastro vd
Laborkampo lingvosciencofilologio • administration and management of the church vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Anton Bernolák (17621813) estis slovaka lingvisto, sistemiginto de la unua slovaka literatura lingvo – t.n. lingvo de Bernolák. Li estis eminenta reprezentanto de la nacia revivigo (1780 – 1820), la klerismo. Naskiĝinte en Slanica (regiono de Orava), li post studoj en Ružomberok, Esztergom, Trnava, Vieno kaj Bratislava estis romkatolika helppastro en Čeklís (nun Bernolákovo), poste sekretario de ĉefepiskopa vikaria oficejo en Trnava kaj fine pastro en Nové Zámky, kie li ankaŭ mortis.

Li pozitive influis la kulturan historion de Slovakio per la normigo de la unua formo de slovaka literatura lingvo (okcidentslovakia dialekto), kaj lige kun tio li iniciatis naci-konsciigan aktivecon en la sfero de scienco, literaturo kaj klerigo per kreo de slovaka erudicia societo.

La leĝigo de tiu formo de literatura lingvo signifis novan epokon en la evoluo de la slovaka literaturo. Ekestis literaturaj kaj sciencaj verkoj skribitaj en nacia lingvo kaj kompreneblaj al la popolaj tavoloj. Tio ĉi estis tiutempe unika kaj decidpova kultur-politika ago, ĉar la mallibera slovaka nacio povis tiel manifesti sian kulturan vivokapablon kaj vivorajton.

Al la ĉefaj verkoj de Bernolák apartenas la latinlingvaj Lingvoscienca kritika diskutado pri la slovakaj verkoj (1787) kaj Gramatica slavica (1790), en kiuj li normigas la fonetikan ortografion kaj la gramatikan sistemon de la slovaka lingvo. Sian lingvosciencan verkadon li finis per la sesvoluma kompara Vortaro slovaka-ĉeĥa-latina-germana-hungara, kiu aperis nur post lia morto (1825-1827).

Malgraŭ tio, ke la lingvo de Bernolák ne fariĝis definitiva tutnacia literatura lingvo (la evangelianoj plu uzadis la ĉeĥan), ĝi signifis grandan ŝanĝon en la evoluo de la lingvo kaj literaturo en Slovakio. En ĝi ne nur estis kreitaj rimarkindaj verkaĵoj, sed ĝi preparis la vojon al la posta evoluo de la nacia revivigo.

Slovakaj proverboj[redakti | redakti fonton]

  • Almetu heleron al helero, vi havos feltbotojn (ledbotojn, pantalonon).
  • Minejo estas minejo, kaj tamen oni ĝin elĉerpas, se oni ofte ĝin eniras.
  • Ankaŭ minejoj estas elĉerpeblaj.
  • Kia estas la homo, tia estas lia parolo.
  • Kie ne estas disciplino, tie ne estas respekto.
  • Pli multe da tagoj ol da kolbasoj.
  • El malmultekosta viando maldensa supo.
  • Unue laboru, poste atendu pagon.
  • Sen laboro neniu manĝos kukojn.
  • Mano manon lavas.
  • Tro frua semado donas rikolton malofte, tro malfrua neniam.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Tradukis: M. S. Š

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.