Pisz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pisz
germane: Johannisburg

Blazono

Blazono
urbo
Pisz (Pollando)
Pisz (Pollando)
DMS

Map

Provinco Varmio-Mazurio
Distrikto Distrikto Pisz
Komunumo Komunumo Pisz
Speco de komunumo Urbo-kampa
Fondita en 1367
Urborajtoj 1645
Koordinatoj 53° 37′ N, 21° 48′ O (mapo)53.61666666666721.8Koordinatoj: 53° 37′ N, 21° 48′ O (mapo)
Areo 10,04 km²
Loĝdenso 1 925,1 loĝ./km²
Poŝtkodo 12-200
Telefona antaŭkodo 87
Aŭtokodo NPI
TERYT 6283716034
Estro Jan Alicki
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. Gizewiusza 5
Poŝtkodo de estraro 12-200
Telefono de estraro 87 423-52-10
Fakso de estraro 87 423-54-29
vdr

Pisz estas urbo en la provinco (vojevodio) Varmio-Mazurio de Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo kaj estas la administra centro de samnoma distrikto Pisz. Ĝis la jaro 1945 la provinca teritorio estis germanlingva, administre apartenis al la Germana Regno kaj estis la suda parto de la historia regiono Orienta Prusio. La urbo ĝis tiu jaro nomiĝis Johannisburg.

Historio[redakti | redakti fonton]

Komence de la 14a jarcento okazis la setlado sur la terenoj de la nuna urbo. Tamen la loko kiel abelbredista setlejo kaj funkciis kiel malgranda vilaĝo, en kiuj homoj havis la rajton por abelbredado, fiŝkaptado kaj ĉasado. Antaŭe sur tiu tereno loĝi la gento de praprusoj galindoj. La unuaj spuroj de la homo (trovita tombo) sur tiu tereno devenas de la jaro 160 p.K.. En la jaro la apudaj ternoj apartenis al la Teŭtona Ordeno. En la jaro 1345 teŭtonaj ordenoj konstruis malgrandan defendkastelon kaj nomis ĝin Johannisburg. Apude aperis la agikultura kaj komerca setlejo. En la jaroj 1361 kaj 1366 la kastelon sukcese sieĝis la litovoj, tiam la kastelo dufoje estis bruligita. En la jaro 1424 aperis en la dokumentoj la mencio pri vilaĝestro, kio montris la funkcion de tiu vilaĝo. La menciita vilaĝestro denove estas menciita en la jaro 1450 kiel distriktestro. Probable proksime de la kastelo funkciis jam gastejoj kaj metio-vendejoj. En la jaro 1451 la Granda Majsto de la Teŭtona Ordeno Ludwig von Erlichshausen donis la urborajton al Johannisburg. Ĝi perdis la urborajton en la jaro 1455, kiam dum la pol-teŭtonaj militoj la urbanoj kontraŭstaris la teŭtonojn. Denove la urborajton Johannisburg ricevis en la 17a jc.

En la regiono de Johannisburg okazis ankaŭ la lasta milito inter Pollando kaj la Teŭtona Ordeno. Dum la jaroj 1519-1521 la kastelon okupadis la polaj taĉmentoj el Mazovio kaj la loka loĝantaro devis forlasio la regionon. Fine de la milito la lasta Granda Majstro de la Teŭtona Ordeno Albreĥto Hohencolerno ekestis la princo Albreĥto la vasalo de Pollando kaj la Duklando Prusio la feŭdo (vidu la du apudajn mapojn) de pola reĝo Sigismondo la 1-a), kaj li regis ĝin kiel ties unua duko, duko Albreĥto de Prusio, ĝis sia morto. En la jaro 1525 en Krakovo li kiel feŭdo de Pollando omaĝe al pola reĝo Sigismondo la 1-a (Pollando) genuis antaŭ li kaj pagis tributon. Tiam plimulto de la loĝantoj de Johannisburg forlasis la katolikismon kaj ekhavis la konfeson luteranismon.

La urbodomo en Pisz

En la jaro 1645 Johannisburg ricevis la urborajton el la manoj de la prusia princo-elektisto Frederiko Vilhelmo (Brandenburgio). En la jaro 1655, dum la pol-svedaj militoj sur la tereno de la urbo kvartiris (restadis) la sveda garnizono. La urbanoj devis kovri la kostojn de la ilia restado. Malbonigis la situacion de la urbo krome la invado de tataroj dum la jaroj 1656 kaj 1657, faligis tio la komercon en tiu regiono. En la jaro 1694 granda parto de la urbo estis detruita en brulego (incendio). Sekve dum la jaroj 1709-1711 en la urbo aperis epidemio de pesto, travivis tion nur dekkelkaj urbanoj. En la jaro 1787 oni likvidis la kastelon-fortreson, kaj la kastelo estis privatigita. Finfine en la jaro 1837 oni malkonstuis la kastelon. Fine de la 17a jarcento en apudaj terenoj okazis la militoj, kaj en la jaro 1794 la ribelo de poloj kontraŭ Rusio kaj Prusio.

En la 19a jarcento okazis la germanigo de la loĝantoj de Mazurio. Precipe la evangelianoj (protestantoj) de tiu regiono kiu estis tre ligitaj kun la presitaj en la pola lingvo himnaroj, estis grava elemento por batali por la pola lingvo kaj polaj kutimoj kaj tradicio en la urbo kaj regiono. En la kultivado de tradicioj de la pola lingvo malhelpis ne nur la regantoj sed ankaŭ la ŝanĝoj socio-ekonomiaj. Fine de la 19a jarcento estis fervojo kiu ligis kun germanaj industri-centroj. Pro tio pligrandigis la emigrado de la loka loĝantaro por la salajro. Tiel sekvis la ekspansio de la germana lingvo. Dum la Unua Mondmilito sur la apudaj terenoj estis tie milito. La rusa okupado de la urbo ege detruis la urbon. Jam ĝis la jaro 1916 la urbo estis rekonstruita. Dum la Dua Mondmilito en la urbo estis la militkaptista tendaro por angloj, francoj kaj italoj. En nokto 24/25a de januaro 1945 la urbon ekokupis la Ruĝa Armeo, kaj la detruo estis preskaŭ 70%. Dum la sekvontaj monatoj la urbo eniris Pollandon kaj oni forlokigis la nepolan loĝantaron. La nomon Pisz oni akceptis administre en la jaro 1946.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]