Chodzież

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chodzież

Blazono

Blazono
urba municipo de Pollando
Chodzież (Pollando)
Chodzież (Pollando)
DMS

Map

Genitivo de la nomo Chodzieży
Provinco Grandpollando
Distrikto Distrikto Chodzieski
Komunumo Komunumo Chodzież
Speco de komunumo Urba
Urba komunumo Jes
Urborajtoj 1434
Koordinatoj 52° 59′ N, 16° 55′ O (mapo)52.99009166666716.912186111111Koordinatoj: 52° 59′ N, 16° 55′ O (mapo)
Areo 12,77 km²
Loĝantaro 18044 (en 2021)
Loĝdenso 1 543,1 loĝ./km²
Poŝtkodo 64-800
Telefona antaŭkodo 67
Aŭtokodo PCH
TERYT 4303801011
Estro Jacek Gursz
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. Paderewskiego 2
Poŝtkodo de estraro 64-800
Telefono de estraro 67 282-72-12
Fakso de estraro 67 282-72-32
Ĝemelaj urboj (Germanio) Nottuln
(Pollando) Stronie Śląskie
Komunuma retejo http://www.chodziez.pl
vdr

Chodzież (proksimuma prononco [ĤOĝeŝ], ˈxɔd͡ʑeʂ, esperantigebla per Ĥoĝeŝo, germane: ĝis 1878 Chodziesen, 1878–1920 Colmar, 1939–1945 Kolmar) estas urbo en la provinco Grandpollando de Pollando. Fine de 2021 en la urbo vivis 18 044 loĝantoj.

La panoramo de Chodzież

Ĝi estas la centro de samnoma komunumo kaj de la distrikto Chodzież.

La disvastigo de la Luzacia kulturo, verdkolore

Historio[redakti | redakti fonton]

Historio de Chodzież de la antikveco ĝis la Mezepoko[redakti | redakti fonton]

La gentoj de okcident-slavoj, en la 9-a kaj 10-a jarcentoj
Supozata grandeco de la lando de la unua pola princo Mjeŝko la 1-a
Pollando dum la regado de Boleslavo la 3-a Kurbabuŝa
Ladislao la 2-a Jogajlo, reĝo de Pollando
Pollando kaj Litovio dum la regado de Ladislao la 2-a Jogajlo

La plej malnovajn spurojn de la setlado, kiujn oni trovis en Chodzież, estas de la jaro 2000 a.K.. De tiu epoko devenas tera tumulo ĉe unu el la stratoj de la urbo. Malpli ol duonmil jarojn poste, la regiono de Chodziez estis konkerita de la homoj de la Luzacia Kulturo (vidu la apudan mapon), kies ĉeesto daŭris tie dum preskaŭ dek jarcentoj. La urborajtojn donis Ladislao la 2-a Jogajlo, la reĝo de Pollando en la manojn de Trojan el Łękno el la gento Pałuki. La familio Grudziński estis la posedantoj de Chodzież ĝis la duono de la 19-a jarcento.

Historio de Chodzież de la 16a ĝis la 20a jarcentoj[redakti | redakti fonton]

La Respubliko de Ambaŭ Nacioj post la dispartigoj de Pollando-Litovio
Dua Pola Respubliko
La preĝejo de Sankta Floriano en Chodzież
La preĝejo de Sankta Floriano en Chodzież (nokte)
La domoj de teksistoj en Chodzież
La konstruaĵoj de la fabriko de porcelano en Chodzież
La stacidomo en Chodzież

Chodzież estis en la Vojevodio de Kalisz ĝis la jaro 1768. Poste dum 4 jaroj ĝi estis en Vojevodio de Gniezno ĝis la unua dispartigo de Pollando en la jaro 1772. Grava ekonomia ŝanĝo por Chodzież estis en la jaro 1656, kiam la nobelfamilio Grudziński invitis al la urbo la germanajn teksistojn el la tiam bruligita urbo Leszno. La konstruitaj domoj fare de la teksistoj komencis la konstruadon de la moderna urbo (vidu la apudan foton).


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

La urboplaco en Chodzież
La urboplaco en Chodzież