Babismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Babismo
religio
Abrahama religio
Komenco 23-a de majo 1844 vd
Fondinto(j) Báb vd
vdr

La Baba KredoBabismo (perse بابی ها, Bábí há) estas religio fondita en 1844 en Persio de juna komercisto de la urbo Ŝirazo (Shíráz), kies nomo estis Siyyid (praido de la Profeto Mohamedo) 'Alí Muḥammad (1819-1850), konata sub la titolo Báb (arabe : "باب" signifanta "Pordego"). Ĝi estas "revelaciita" religio inter la Abrahamaj religioj, kiel Judismo, Kristanismo kaj Islamo, sed ĝi estas sendependa de tiuj ĉi kaj havas siajn proprajn profeton, sanktajn librojn kaj leĝaron. Tiu mesiisma religio kaŭzis grandan tumulton en la persa socio, ĉar en tre mallonga tempo ĝi ekhavis grandan adeptaron, inter kiu troviĝis kelkaj el la plej elstaraj siatempaj religiaj gvidantoj resp. islamaj teologoj, kaj ĉar la ŝijaisma pastraro kune kun la persa registaro akre persekutis ĝin kaj mortigis dekmilojn da babanoj. El Babismo poste naskiĝis la Bahaa Kredo.

Bahaa Ortografio
Por klarigoj pri la transskribado de la nomoj arabaj kaj persaj per okcidentaj literoj, vidu la artikolon de Vikipedio titolitan:
« Bahaa ortografio ».

Mesiisma Atendo de la Ŝijaismo Dekdu-imama[redakti | redakti fonton]

Islamanoj atendas ian mesion titolitan Al-Mahdí (arabe : المَهْديّ signifas "Tiu, kiu estas bone gvidata") de la sunaistoj kaj Al-Qá'im (arabe : القائم signifas la Releviĝanto) de la ŝijaistoj. La Korano ne parolas pri li sed multaj rakontoj (hadisoj) de la islama tradicio priskribas lin. Legeblas interalie la jena hadiso en la kolekto titolita Musnad Aḥmad ibn Hanbal : "Dio malkaŝos la Mahdí-on el mia familio tuj antaŭ la "Tago de Juĝo"; eĉ se la mondo havus nur unusolan tagon por daŭre ekzisti, li restarigos sur la tero justecon kaj malaperigos tiranecon kaj subpremadon" [1]

Qá'im[redakti | redakti fonton]

Por la ŝijaistoj dekdu-imamaj tiu "Promesito" rilatas al la reveno de la 12-a Kaŝita Imamo Muḥammad al-Mahdí (868 - ?). Kiam mortis la 11-a Imamo Ḥasan al-Askarí (846874), lia 5-jara filo Muḥammad malaperis la 24-an de julio 874 (4-a de Shawwál 260 p.H.) : tiam komenciĝis la "Mallonga Kaŝado" (Ghaybatu'ṣ-Ṣugh), dum kiu la Imamo daŭre gvidis la komunumon per mesaĝistoj titolitaj Abwáb (arabe: ابواب pordoj; s. باب báb). Estis kvar tiaj homoj (arabe: الارْبع نُوّاب : la kvar reprezentantoj) :

  • Abú-'Umar-'Uthmán ibn Sa'íd de 874 ĝis 917
  • Abú-Ja'far Muḥammad ibn 'Uthmán de 917 ĝis 918
  • Ḥusayn ibn Rúḥ Naw-Bakh de 918 ĝis 938
  • Abu'l-Ḥasan 'Alí ibn Muḥammad Símarí de 938 ĝis 939

Kiam mortis la lasta ĉirkaŭ 940 (329 p.H.), komenciĝis la "Longa Kaŝado" (Ghaybatu'l-Kubrá) de la Imamo, kiu ne plu havis fizikajn kontaktojn kun la kredantoj.

Ŝijaistoj asertas, ke la Imamo ne mortis sed vivas kun siaj elektitaj disĉiploj en misteraj urboj Jábulqá kaj Jábulsá. Kiam finiĝos la Tempoj, dum kiuj regos surtere maljusteco kaj malpaco, kaj la miskredantoj estos konfuzitaj kaj malesperigitaj, li reaperos kun Jesuo-Kristo por venki la miskredantojn kaj restarigi universalajn pacon kaj justecon por mil jaroj. Li estos signo anoncanta la "Tagon de Dio" (Yawmu'lláh) anoncita sub diversaj nomoj en la Korano.

Kelkaj aludoj de la Imamoj kaj de religiaj eminentuloj atentigis pri la jaro 1260 p.H., kiel ebla dato por la alveno de tiu Promesito :

"Kiam oni demandis Imamon Ja'far, praido de Mohamedo, pri la jaro, en kiu la Qá’im estos malkaŝita, li respondis jene : << Vere, en la jaro sesdeka estos Lia Afero revelaciita kaj Lia nomo disvastigita. >> En la verkoj de la klera kaj ĉiekonata Muḥyi’d-Dín-i-'Arabí troviĝas multaj aludoj kaj pri la jaro de la alveno kaj pri la nomo de la promesita Malkaŝanto. Inter ili estas la jenaj : << La servantoj kaj la subtenantoj de Lia Kredo estos el la homoj de Persujo >> … << En Lia nomo, la nomo de la Gardanto ( 'Alí) antaŭas tiun de la Profeto (Muḥammad). >> … << La jaro de Lia Revelacio estas egala al duono de tiu numero, kiu estas dividebla per naŭ (2520 > 1260). >> En siaj poemoj pri la jaro de la Malkaŝanto, Mírzá Muḥammad-i-Akhbárí skribas la jenan antaŭdiron : << En la jaro Ghars (de kies literoj la nombra valoro estas 1260 laŭ la Abjad-numeraloj) la tero iluminiĝos per Lia lumo, kaj en Gharasih (1265) la mondo pleniĝos per ĝia gloro. Se vi ĝisvivos la jaron Gharasí (1270), vi vidos, kiel la nacioj, la regantoj, la popoloj, kaj la Kredo de Dio ĉiuj estos renovigitaj. >> En tradicio atribuita al la Imamo 'Alí, la Komandanto de la Kredantoj, estas ankaŭ enskribita : << En Ghars estos plantita la Arbo de Dia gvidado.>>" [2]

Ŝejĥismo[redakti | redakti fonton]

Shaykh Aḥmad-i-Aḥsá'í (1753-1826) estis barejna teologo ŝijaista, kiu fondis fine de la 18-a jarcento en Persio kaj Irako religian skolon, kies membroj estis nomitaj "ŝejĥistoj" (Shaykhí) kaj atendantaj la baldaŭan reaperon de la Qá'im. Post lia morto Siyyid Káẓim-i-Rash (1793-1843) fariĝis skolestro. Siyyid Káẓim promesis al siaj sekvantoj, ke la Qá'im (aŭ Mahdí) baldaŭ alvenos. Li ne nomumis posteulon sed anstataŭe ĵus antaŭ sia morto ordonis al la ŝejĥistoj, ke ili serĉadu la Promesiton tra Persio. Tial, post la morto de sia gvidanto, Mullá Ḥusayn-i-Bushru'í (1813-1849), unu el la plej kapablaj el la adeptoj de Siyyid Káẓim, preĝis kaj fastis dum 40 tagoj kaj poste vojaĝis al Ŝirazo (Shíráz), kie li finfine renkontiĝis kun la Báb kaj fariĝis la unua ano de la nova Kredo.[3]

Historio de Babismo[redakti | redakti fonton]

Mallonga kronologio klarigas la kontraŭstaron de la ŝijaisma pastraro kaj de la registaro de la Ŝaho :

1844[redakti | redakti fonton]

Ĉambro kie Báb deklaris sian mision

La 23-an de majo 1844 (5-a de Jamádíyu’l-Awwal 1260 p.H.) Siyyid 'Alí-Muḥammad proklamis en sia domo en Ŝirazo sian mision al Mullá Ḥusayn, deklaris sin esti la "Pordo de Dio" (Bábu'lláh) kaj donis al li la titolon "Pordon de la Pordo" (Bábu'l-Báb) kaj nomis lin la unuan de la "Literoj de la Vivanto", kiuj estis la diskonigontoj de Babismo tra Persio.[4]

La Báb pilgrimis al Mekko kaj Medino kun Quddús kaj sia etiopa servisto. Malagrablaj estis la vojaĝo kaj la akcepto de lia mesaĝo…

Li tamen oficiale skribis leteron al la Ŝarifo de Mekko kaj dum la lasta tago de Sia pilgrimo proklamis sian mision ĉe la Kaabo [5]

 

1845[redakti | redakti fonton]

Muḥammad Sháh Qájár
Ḥájí Mírzá Áqásí

Mesiismaj atendoj tumultigas popolamason de Ŝirazo responde al la alvoko de la Báb.

Komence de la islama jaro 1261 p.H. la Báb rezignis sian viziton al Karbilá. Poste la registaro trudis limigojn al la baba movado kaj la senditojn de la Bab oni batis kaj enkarcerigis.

Oni fine arestis lin en Ŝirazo kaj volis atingi ke li malkonfesu sian mision.[6]

1846[redakti | redakti fonton]

Okaze de epidemio de Ĥolero en Ŝirazo, la Báb sukcesis forfuĝi dum marto al Esfahano (Iṣfáhán), kie lin protektis la guberniestro Manúchihr Khán ĝis sia morto en marto 1847.[7]

1847[redakti | redakti fonton]

La Báb petis aŭdiencon kun Muḥammad Sháh Qájár (1810-1848) en Teherano (Ṭihrán) sed ĵus antaŭ ties efektiviĝo en marto Báb estis enprizonigita en la azerbajĝana kastelo de Máh-Kú, kie li verkis sian Persan Bajanon. En tiu verko li revelaciis novan leĝaron por la babanoj kaj anoncis la alvenon de mesia figuro nomita "Tiu, kiun Dio manifestos".[8]

1848[redakti | redakti fonton]

Je la 10-a de aprilo Báb estis transloĝigita al la prizono de Chihríq laŭ la ordono de la Granda Veziro Ḥájí Mírzá Áqásí, por ĉesigi lian kreskantan influon en Máh-kú.[9]

De la 26-a de junio ĝis la 17-a de julio okazis la Baba Konferenco de Badasht, dum kiu estas anoncita la fino de la Ŝario (islama leĝaro).[10]

Julie la Báb estis publike pridemandita en Tabrizo (Tabríz). Li eldiris publikan kaj draman deklaron kaj sekve suferis pro primokado kaj bastonado.[11]

La 21-an de julio Mullá Ḥusayn eklevis la "Nigran Flagon" de la Ĝihado en Mazenderano kaj ekmarŝis kun 200 aliaj babanoj al Maŝhado (Mashhad). Sed la 10-an de oktobro granda grupo da babanoj estis sieĝata ĉe la tombo de Shaykh Ṭabarsí, kie alvenis Quddús la 20-an de oktobro.[12]

1849[redakti | redakti fonton]

Amír-Niẓám Taqí-Khán

Dum pluraj monatoj la babanoj sieĝataj en sia fortikaĵo de Shaykh Ṭabarsí sukcese rezistis al la registaraj trupoj komandataj de la princo Mihdí Qulí Mirzá. Je la 10-a de majo finiĝis la batalo post interkonsentita kapitulaco. La venkintoj promesis liberecon al la babanoj sed tuj rompis sian ĵuron kaj mortigis multajn el ili.[13]

Nelonge post tiu masakro la Báb verkis sian testamenton, en kiu li enoficigis Mírzá Yaḥyá-i-Núrí-on (1831-1912) kiel nominalan ĉefon de la babanoj post sia forpaso.

1850[redakti | redakti fonton]

Ribelo kaj masakro de la babanoj en Nayríz en la provinco de Fárs [14] kaj konflikto en Zanján [15]

Je la tagmezo de la 9-a de julio la Báb estis publike ekzekutita kun juna disĉiplo en la kazerno de Tabrizo laŭ la ordono de la Amír-Niẓám Taqí-Khán (1807-1852).[16]

Liaj fizikaj restaĵoj estis ĵetitaj en fosaĵon ekster la urbo, de kie la babanoj dum nokto ŝtelume kolektis ilin por diversloke kaŝe konservi ilin ĝis fine en 1909 eblis daŭre entombigi ilin en maŭzoleo sur la Monto Karmel (Israelo).

1851[redakti | redakti fonton]

Babanoj ribelantaj estis amasbuĉitaj en Zanĝan (Zanján).[15]

1852[redakti | redakti fonton]

Náṣiri'd-Dín-Sháh Qájár

Tri babanoj kolerigitaj de tia persekutado provis mortigi la reĝon Náṣiri'd-Dín Sháh Qájár (1831-1896) en la 15-a de aŭgusto sed tio fiaskis. Tiu atenco pravigis ĝeneralan persekutadon kontraŭ la baba movado kaj multaj gvidaj babanoj estis mortigataj, inter ili Ṭáhirih kaj Siyyid Ḥusayn-i-Yazdi, aŭ enprizonigitaj, kiel Bahá'u'lláh.[17]

Sekve[redakti | redakti fonton]

La Babismo komence transvivis nur kaŝe kaj ekzile. Post la ekzekuto de Báb en 1850 pluraj babanoj deklaris esti "Tiu, kiun Dio manifestos" anoncita de la Báb, sed neniu el ili sukcesis konvinki la baban komunumon pri la praveco de siaj pretendoj kaj multaj poste reprenis ilin.

Tamen baldaŭ dum la sekvaj jaroj elstariĝis Mírzá Ḥusayn 'Alí Núrí (1817-1892), kiu elmontris la necesajn kvalitojn por esti "Tiu, kiun Dio manifestos" anoncita de la Báb. Li fine tion oficiale deklaris, unue al kelkaj el la babanoj en 1863, sed dum la sekvaj jaroj li pli vaste ne nur al la tuta baba komunumo sed ĝenerale al la mondo sian mision proklamis.

Sekve plejparto de la babanoj fariĝis liaj disĉiploj resp. ili fariĝis la adeptoj de Bahá'u'lláh, la bahá'í (adeptoj de Bahá' - bahaanoj). Lia duon-frato Mírzá Yaḥyá Núrí tamen ribelis kontraŭ li, asertante esti mem ricevanto de dia revelacio kaj donante al si la titolon Ṣubḥ-i-Azal; nur kelkaj manplenoj da babanoj sekvis lin kaj fariĝis la azalí (azalanoj), kiujn oni ankaŭ nomis bayání" (bajananoj).

Instruoj de la Babismo[redakti | redakti fonton]

La babismo estas revelaciita religio inter la abrahamaj religioj, kiel judismo, kristanismo kaj islamo, sed ĝi estas sendependa de tiuj ĉi kaj havas siajn proprajn profeton, librojn kaj leĝaron. La Báb asertis, ke li revelaciis kvin cent mil versojn, sed plejparto de liaj verkoj bedaŭrinde perdiĝis.[18] Listo de verkoj de Bab ankoraŭ haveblaj estas priskribita de Denis MacEoin en sia verko titolita Sources for Early Bab Doctrine and History (fontoj por fruaj historio kaj dogmaro de la Bab). La ĉefaj verkoj estas la Qayyúmu'l-Asmá' (1844, komento de la 12-a korana surao titolita "Jozefo") kaj la persa Bayán (1847, ne finverkita), kiu anstataŭis la Koranon por la babanoj.

Apero de la Promesito de Islamo (Qá'im)[redakti | redakti fonton]

Epistolo de Báb al sia unua disĉiplo Mullá Ḥusayn-i-Bushrú'í

Ekde la 23-a de majo 1844 (5-a de Jamádíyu’l-Awwal 1260 p.H.) la Báb deklaris esti la Promesito atendita de la islamanoj por restarigi sur la Tero justecon kaj malaperigi tiranecon kaj subpremadon antaŭ la "Tago de Juĝo".

La unua titolo, kiun alprenis Siyyid 'Alí-Muḥammad-i-Shírází, estis al-Báb,[4] kies signifo en la araba lingvo estas "la Pordo". Sed tiu titolo estigis miskomprenon de la ŝijaistoj pri liaj pretendoj : pro tio ke la kvar mesaĝistoj de la "Kaŝita Imamo" dum la "Mallonga Kaŝado" tiel titoliĝis kaj ĉar laŭ hadiso [19] la Profeto Mohamedo diris "Mi estas la urbo de scio kaj 'Alí estas ĝia pordo", ili opiniis, ke la Báb estis peranto inter ili kaj la "Kaŝita Imamo". Tial, kiel rezignon pri liaj pretendoj, la ŝijaistaj religiestroj de Ŝirazo favore akceptis la konfeson de Báb dum lia pridemandado en 1845:[20]

" لعنت خدا بر کسی که مرا وکيل امام غايب بداند. لعنت خدا بر کسيکه مرا

باب امام بداند. لعنت خدا بر کسيکه مرا منکر نبوّت حضرت رسول بداند. لعنت خدا بر کسی که مرا منکر انبيای الهی بداند. لعنت خدا بر کسيکه مرا

منکر امامت امير المؤمنين و ساير ائمّهء اطهار بداند."

"La kondamno de Dio estu sur tiu, kiu konsideras min aŭ kiel reprezentanton de la Imamo aŭ kiel ties pordon. La kondamno de Dio estu ankaŭ sur tiu, kiu akuzas min pri tio, ke mi neis la unuecon de Dio, ke mi malkonfesis la profetecon de Mohamedo, la Sigelo de la Profetoj, ke mi malakceptis la verecon de iuj el la antikvaj senditoj, aŭ ke mi rifuzis ekkoni la gardantecon de 'Alí, la Komandanto de la kredantoj, aŭ de iuj el la imamoj, kiuj postvenis lin." [6]

Fakte li asertis esti NE la "pordo" de la Qá'im, sed tiu "Promesito" mem, la "pordo de Dio" (باب الله Báb'u'lláh),[4] kiel li proklamis dum sia oficiala proceso en Tabrizo julie de 1848:[21]

"من همان قائم موعودی هستم که هزار سال است منتظر ظهور او هستيد و چون اسم او را ميشنويد از جای خود قيام ميکنيد و مشتاق لقای او هستيد و عجّل اللّه فرجه بر زبان ميرانيد براستی ميگويم بر اهل شرق و غرب اطاعت من واجب است."

"Mi estas, Mi estas, Mi estas la Promesito! Mi estas Tiu, kies nomon vi dum mil jaroj alpreĝis, je kies mencio vi leviĝis, kies alvenon vi sopiris vidi, kaj la horon de kies Revelacio vi preĝis al Dio rapidigi. Vere Mi diras, estas devige, ke la popoloj de la Oriento kaj la Okcidento obeu Mian vorton kaj ĵuru lojalecon al Mi." [22]

Sekve li okupis rangon egalan al tiu de la Profeto Mohamedo, per titoloj kiel "Primara Punkto" (Nuqṭiy-i-Úlá) [23], ĉar el tiu punkto devenas ĉio kreita kaj ĉiuj Literoj de la Libro. Jesuo-Kristo estas por la kristanoj la "enkorpiĝinta Vorto" kaj la Profeto Mohamedo estas por la islamanoj la "marŝanta Korano"… por siaj disĉiploj la Bab estas ankaŭ la manifestiĝo de la dia Vorto, la "Punkto de Bayán" (Nuqṭiy-i-Bayán) de la sankta Libro por nova epoko, kaj li titolis siajn 18 unuajn disĉiplojn "Literoj de la Vivanto". Li konsideris sin kiel "Manifestiĝon de Dio" (en la persa lingvo Mazhar-i-iláhí = manifestiĝo de la diaj kvalitoj en homa "templo") kaj liaj disĉiploj ankaŭ nomis lin per la titoloj Ḥazrat-i-A'lá (Plejalta Ĉeesto), Jamál-i-Mubárak (Benita Belo), Ḥaqq Ta'álá (Plejpotenca Vero), Ṣáḥibu'z-Zamán (la Sinjoro de la Erao), Dhikr'u'lláh (Rememoro de Dio) kaj Qurrat'ul-'Ayn (Konsolo de la Okuloj)

Klarigoj de la Profetaĵoj pri la "Tago de Juĝo"[redakti | redakti fonton]

manskribaĵo de Báb laŭ formo de stelo kvinpinta (Haykal = templo "homa").

Komentoj kaj klarigoj de la religiaj skriboj islamaj multas en la verkoj de Báb. Ekzemple lia unua libro titolita Qayyúmu'l-Asmá' , kiun li verkis en 1844 pri de la 12-a korana surao titolita "Jozefo", aŭ lia persa Bayán, kiun li verkis en 1847-1848 kaj kies nomo arabe signifas "klarigo", kiel uzita en la 75-a korana surao titolita Al Qiyámah (la Reviviĝo) 75/16-19 Arkivigite je 2007-03-17 per la retarkivo Wayback Machine :

لَا تُحَرِّكْ بِهِ لِسَانَكَ لِتَعْجَلَ بِهِ إِنَّ عَلَيْنَا جَمْعَهُ وَقُرْءانَهُ فَإِذَا قَرَأْنَهُ فَاتَّبِعْ قُرْءانَهُ ثُمَّ إِنَّ عَلَيْنَا بَيَانَهُ

(Lá tuḥarrik bi-hi lisán-aka li-ta`jala bi-hi. ´inna `alay-ná jam`-ahu wa-qur´án-ahu, fa-´idhá qara’ná-hu fa-ittabi‘ qur´án-ahu. thumma ´inna `alay-ná bayán-ahu)

Ne movu vian langon per ĝi (ndlt : t.e. per tiu revelacio), por akceli ĝin. Nin vere koncernas la kolekto kaj la legado (ndlt: wa qur'an-ahu, la sama vorto kiel por la "Korano"); tial, kiam Ni legas ĝin, vi sekvu ties legadon (ndlt : qur´án-ahu, la sama vorto kiel por la "Korano"). Poste Nin koncernas ĝia klarigo (ndlt : bayán-ahu, la sama vorto kiel por la "Bajano").

La Báb instruis, ke simbolaj estas la vortoj "Reviviĝo", "Tago de Juĝo", "Paradizo" kaj "Infero" uzitaj en la ŝijaismaj profetaĵoj pri la "Fino de la Tempoj" :

  • La "Reviviĝo" signifas la aperon de nova "Manifestiĝo de Dio" kun nova revelacio..[24] Kaj kvankam la "Tago de la Reviviĝo" estas tre glora tempo, ĝi estas tago kiel la aliaj por la homoj malatentemaj.[25]
  • La "Reviviĝo de la mortintoj" signifas la spiritan revivigon far la dia revelacio de tiuj, kiuj kvazaŭ spirite mortintaj devojiĝis de la "rekta vojo" pro nescio, neglektemo aŭ ribelemo.[26]
  • La "Tago de Juĝo" signas la konsekvencojn de la akcepto aŭ de la malakcepto de la nova "Manifestiĝo de Dio" kaj de lia nova revelacio.[27]
  • La "Paradizo" estas ekkoni Dion per Sia "Manifestiĝo" en homa templo kaj observi la diajn leĝojn. La "Infero" estas por homo la seniĝo de la diaj benoj kaj superrego de sia animala parto. Paradizo kaj infero ne estas fizikaj lokoj sed statoj de la spirito, kiujn oni povas jam sperti dum la surtera vivo..[28]
 

En sia persa Bajano la Báb skribis, ke Adamo ne estis la unua homo kaj ke nenombreblaj generacioj homaj vivis antaŭ li. Adamo estis la unua profeto de spirita ciklo de la homaro, la "Ciklo de la Profetadoj", kiu komenciĝis 12210 lunajn jarojn antaŭ la Báb [29] kaj finiĝis per la islama revelacio de Mohamedo, titolita kiel la "Sigelo de la Profetoj" (Khátam an-Nabiyyín) en la korana verso 33/40.[30]

Kiel indikas lia nomo mem en la araba lingvo "باب" (b-a-b = pordo), Báb deklaris sin esti la ĉarniro aŭ la pordo inter du spiritaj cikloj de la homaro: antaŭ li finiĝis kun Mohamedo la "ciklo de la profetadoj" kaj post li komenciĝas kun "Tiu, kiun Dio manifestos" [31] la "ciklo de la plenumado" de tiuj profetaĵoj.

Kiam la "Báb" sendis siajn disĉiplojn tra Persio por diskonigi sian revelacion kaj la "Bonan Novaĵon" de la tagiĝo de nova erao, li skribis por ili en sia "Epistolo al la Literoj de la Vivanto" [32] :

من شما را برای روز خداوند که ميآيد تربيت و آماده ساخته‌ام… راز و اسرار يوم اللّه که خواهد آمد امروز مکشوف نيست طفل تازه متولّد آن روز مقامش از بالغين اين امر ارجمندتر است و جاهل آن ظهور درجه‌اش از عالم اين روز بالاتر. اينک در طول و عرض جهان پراکنده شويد و با قدم ثابت و قلب بی‌آلايش راه را برای آمدن روز خدا مهيّا و مسطّح کنيد

"Mi preparas vin por la alveno de grandioza Tago… Neniu jam konas ĝian sekreton. Ĝi estas nek diskonigebla nek imagebla… La novnaskito en tiu Tago estos pli evoluinta ol la plej saĝaj kaj respektindaj homoj de nia epoko. La plej simpla, la plej malklera homo de tiu epoko superos per sia scio la teologojn plej erudiciajn kaj plej perfektajn de niaj tagoj. Disiru ĉien tra la lando kaj, per firma piedo, per sanktigita koro, preparu la vojon por ĝia alveno." [33]

Anonco de la alveno de "Tiu, kiun Dio manifestos"[redakti | redakti fonton]

En siaj verkoj la Báb anoncas la alvenon de alia "Manifestiĝo de Dio" titolita "Tiu, kiun Dio manifestos" (man yuẓhiruhu'lláh, arabe : من یظهر الله‎ , perse: مظهر کلّیه الهی‎ ). Li estos tiom glora estaĵo, ke la Báb asertis mem ne povi adekvate priskribi liajn kvalitojn [34]. La Sankta Libro kaj la leĝaro revelaciitaj de la Báb estos anstataŭataj de la Sankta Libro kaj de la leĝaro, kiuj estos revelaciitaj de "Tiu, kiun Dio manifestos" en la "Tago de la Reviviĝo".[35]

En siaj verkoj la Báb aludis pri la graveco de la jaroj 9-a (1269 p.H.) kaj 19-a (1279 p.H.) post la naskiĝo de la Babismo en 1844 (1260 p.H.),[36] kaj pri limtempoj nomitaj Ghiyáth ( غیاث ) kaj Mustagháth ( مستغاث ), de kies literoj la nombraj valoroj laŭ la Abjad-numeraloj estas respektive 1511 kaj 2001.[37]

Li ankaŭ rilatigis la vorton Bahá' kun "Tiu, kiun Dio manifestos": "Ĉia splendoro (arabe : Bahá' ) de la Bajano estas "Tiu, kiun Dio manifestos"; estu plena mizerikordo al tiu kredanta je li kaj plena puno al tiu malkredanta..[38]

Leĝaro anstataŭanta la Islaman Ŝarion[redakti | redakti fonton]

Babismo klare distingiĝis de Islamo post la Konferenco de Badasht. Ekde tiam por la babanoj la sankta libro Bayán anstataŭis la Koranon kaj la leĝaro revelaciita en ĝi la islaman ŝarion..[39]

Inter tiuj novaj leĝoj estis la ŝanĝo de la Kiblo (direkto al kiu la kredanto sin turnu por plenumi la devigajn preĝojn ritajn) de la Kaabo en Mekko al la domo de la Báb en Ŝirazo, kaj la ŝanĝo de la islama kalendaro luna al suna kalendaro, kiu konsistas el 19 monatoj po 19-tagaj kun 4 aŭ 5 kromaj tagoj kaj kies lasta monato estas fasta periodo.

La Báb ankaŭ revelaciis sufiĉe ampleksan ritaron, ofte ne komplete efektivigitan.[40] Iuj postuloj estis ekzemple :

  • porti armilojn nur se necesas,
  • sidiĝi sur seĝoj,
  • atenti pri fizika pureco kiel la kristanoj,
  • nekruele agi kontraŭ bestoj,
  • ne severe bati infanojn,
  • presi librojn, precipe la sanktajn skribaĵojn,
  • ne studi "sciencojn", kiuj nur komenciĝas kaj finiĝas per vortoj.

Tiuj leĝoj estas evidente modernaj kaj toleremaj. Tamen estis ankaŭ aliaj leĝoj, kiuj impresas per ilia severeco rilate al ne-babanoj. Ekzemple :

  • ne-babanoj ne vivu en kvin centraj provincoj de Irano,
  • la sanktaj lokoj de la pasintaj religioj estas detruendaj,
  • ĉiuj nebabaj libroj estas bruligendaj,
  • babanoj nek geedziĝu nek eĉ sidu kune kun ne-babanoj,
  • posedaĵoj de ne-babanoj povas esti konfiskataj.

Aliaj ritoj koncernis pilgrimadon, fastadon, funebradon, uzadon de ringoj kaj parfumoj. Pri tio Denis MacEoin skribas, ke tiu leĝaro ne estis vere intencita al laŭlitera apliko sed ke Báb, konsciante tre mallongan periodon de ilia valideco resp. la tre baldaŭan aperon de "Tiu, kiun Dio manifestos" precipe celis per fortaj signoj aboli la islaman leĝaron kaj revivigi kaj renovigi la persan socion resp. prepari ĝin por la tre baldaŭ aperonta nova erao.[39]

Konflikto pri la Spirita Heredaĵo de la Báb[redakti | redakti fonton]

Testamento de la Báb[redakti | redakti fonton]

Mírzá Yaḥyá-i-Núrí titolita Ṣubḥ-i-Azal 1890

La Báb en 1849, nelonge post la martirigo de Quddús, verkis dokumenton kiu verŝajne estas konsiderebla kiel lia testamento. En tiu verko titolita Lawḥ-i-Vasaya, li enoficigis sian disĉiplon Mírzá Yaḥyá Núrí (Ṣubḥ-i-Azal : Mateno de Eterneco) kiel nominalan estron de la baba komunumo por ke, resume, li:[41]

  • certigu la sekurecon de si mem, de siaj skriboj kaj de tio revelaciita en la Bajano,
  • komunikadu kun la babanoj kaj petu konsilojn de la atestantoj kaj de Áqá Siyyid Ḥusayn Yazdí,
  • kolektu, sigelu, se necese kompletigu, diskonigu al la homoj kaj disdonu al la babanoj la sanktajn skribaĵojn de la Báb,
  • invitu homojn al akcepto de la baba revelacio,
  • decidu kiam venko estos alveninta kaj nomumu posteulon,
  • agnosku mem kaj invitu homojn agnoski "Tiun, kiun Dio manifestos", kiam li manifestiĝos.

La 4-an de aŭgusto 1980 la Universala Domo de Justeco skribis al bahaano pri la rango de Mírzá Yaḥyá, ke la Báb ne nomumis plenrajtan posteulon similan al Sankta Petro, al la Imamo 'Alí aŭ al 'Abdu'l-Bahá sed pli ĝuste titularan estron aŭ administranton de la baba komunumo ĝis la apero de "Tiu, kiun Dio manifestos", ĉar li sciis lian alvenon tuja.[42]

Skismo pri "Tiu, kiun Dio manifestos"[redakti | redakti fonton]

Post la ekzekuto de Báb en 1850 pluraj babanoj deklaris esti "Tiu, kiun Dio manifestos" anoncita de la Báb, sed neniu el ili sukcesis konvinki la baban komunumon pri la praveco de siaj pretendoj kaj multaj poste reprenis ilin.

Kiam je la 8-a de aprilo 1853 (28-a de Jamádíyu'th-Thání 1269 p.H.) Bahá'u'lláh alvenis al Bagdado (Baghdád, en Irako) post sia enkarcerigo en la subtera prizono Síyáh-Chál de Teherano (Ṭihrán, ĉefurbo de Persio), li trovis la baban komunumon en plej kompleta konfuzo kaj mizero. Lia duonfrato Mírzá Yaḥyá, kiun la Báb nomumis kiel la "babanestron" en sia testamento, sukcesis eskapi el la sanga subpremado de la babanoj en Tákur kaj forfuĝis al Bagdado, kie li time sin kaŝis sub la nomo de Ḥájí 'Alíy-i-lás Furúsh. Ĉar Mírzá Yaḥyá-on ne trafis la ekzila dekreto de la Ŝaho, Bahá'u'lláh petis lin reveni al Persio por diskonigi tie la Babismon kaj servi al la Kredo.[43]

Tion li ne faris, kaj instigite de Siyyid Muḥammad-i-Iṣfahání ekĵaluzis pro la kreskanta influo de Bahá'u'lláh ene de la komunumo. Por eviti konflikton kaj disiĝon ene de la babanaro Bahá'u'lláh foriris el Bagdado kaj ermitiĝis en la montaroj de la iraka Kurdistano dum du jaroj de la 10-a de aprilo 1854 (12-a de Rajab 1270 p.H.) ĝis la 19-a de marto 1856 (12-a de Rajab 1272 p.H.).[44]

Reveninte pro la insista peto de sia familio kaj de la babanoj, li pli kaj pli transprenis la spiritan gvidadon de la baba komunumo. Kaj en 1863 (1279 p.H.), dek-naŭ jarojn post la naskiĝo de la Babismo, jus antaŭ sia foriro al Konstantinopolo, kien per registara dekreto li estis ekziligita, li deklaris al la babanoj, ke li estas "Tiu, kiun Dio manifestos" anoncita de la Báb.[45] La plej multaj babanoj rekonis lin tia ĉar ili konsciis la atentigojn de la Báb pri la jaroj 9-a kaj 19-a post la naskiĝo de Babismo. Kelkaj tamen rifuzis tion pro sia opinio pri la limdatoj Ghiyáth (1511) kaj Mustagháth (2001), kiujn ankaŭ menciis la Báb rilate al la alveno de "Tiu, kiun Dio manifestos".

Rezulte dum la dua jaro de la ekzilo en Edirne (Adrianopolo), Mírzá Yaḥyá ekribelis kontraŭ la aŭtoritato de sia duonfrato, intrigis ĉe la turkaj aŭtoritatoj, komplotis kaj provis plurfoje mortigi lin, interalie per veneno. Estiĝis fine skismo ene de la baba komunumo resp. inter la sekvantoj de Bahá'u'lláh (bahaanoj = bahá'í ) kaj la sekvantoj de Mírzá Yaḥya (azalanoj = azalí ), kiu ankaŭ sin deklaris profeto kaj sin titolis Ṣubḥ-i-Azal (Mateno de Eterneco)..[46] La tiel nomata "Plej Granda Disiĝo" oficialiĝis dum septembro de 1867 inter Ṣubḥ-i-Azal kaj Bahá'u'lláh, kiu nelonge poste verkis sian libron titolitan Kitáb-i-Badí' (La Mirinda Libro Nova) por refuti la argumentojn de siaj opoziciantoj nomitaj de li la "Popolo de la Bayán" (Ahl-i-Bayán) kaj precipe de Siyyid Muḥammad-i-Iṣfahání [47]

La foje eĉ sanga konflikto inter bahaanoj kaj azalanoj forte malkontentigis la turkan registaron, kiu fine ordonis splitigon de ekzilintoj kaj sendon de unu grupo, inter ili Mírzá Yaḥya, al la insulo Kipro kaj de la alia, inter ili Bahá'u'lláh, al la punkolonio de Akko ( 'Akká) en Palestino. Ili forlasis Adrianopolon la 12-an de aŭgusto 1868 (22-an de Rabí'u'th-Thání 1285 p.H.).[48]

Naskiĝo de Nova Religio : la Bahaa Kredo[redakti | redakti fonton]

Ekde tiam tiuj du grupoj fariĝis religiaj movadoj apartaj kaj sendependaj kiel judismo, kristanismo aŭ islamo.

Bahá'u'lláh ŝipe alvenis en Akko, kiun li kvalifikis la "plej grandan prizonon", la 31-an de aŭgusto 1868 (12-an de Jamádíyu'l-Awwal 1285 p.H.) kaj restis tie ekzilita ĝis sia forpaso la 29-an de majo 1892 (2-an de Dhi'l-Qa'dih 1309 p.H.). Dum tiuj jaroj, li daŭre revelaciis sian mesaĝon al la homaro kaj fondis novan religion, la Bahaa Kredo, kiu poste disvastiĝis tra la tuta mondo.

Ṣubḥ-i-Azal mortis Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine en Famagusto (Kipro) la 29-an de aprilo 1912 kaj estis enterigita laŭ la islama rito. Lia eta adeptaro rapide disfalis en la 20-a jarcento. Nuntempe eble estas ankoraŭ kelkmil da neorganizitaj posteuloj liaj precipe en Irano kaj Uzbekio.[49][50] Babanoj tamen ludis iom signifan rolon je la promulgo de la irana konstitucio en 1905.

Fotaro pri Historio de Babismo[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Musnad Aḥmad ibn Hanbal, Vol 1. p 99
  2. Kroniko de Nabil, ĉapitroj 3-a
  3. Kroniko de Nabil, ĉapitroj 1-a kaj 2-a
  4. 4,0 4,1 4,2 Kroniko de Nabil ĉapitro 3-a
  5. Kroniko de Nabil ĉapitro 7-a
  6. 6,0 6,1 Kroniko de Nabil ĉapitro 8-a
  7. Kroniko de Nabil ĉapitro 10-a
  8. Kroniko de Nabil ĉapitro 12-a kaj ĉapitro 13-a
  9. Kroniko de Nabil ĉapitro 17-a
  10. Kroniko de Nabil ĉapitro 16-a
  11. Kroniko de Nabil ĉapitro 18-a
  12. Kroniko de Nabil ĉapitro 19-a
  13. Kroniko de Nabil ĉapitro 20-a
  14. Kroniko de Nabil ĉapitro 22-a
  15. 15,0 15,1 Kroniko de Nabil ĉapitro 24-a
  16. Kroniko de Nabil ĉapitro 23-a
  17. Kroniko de Nabil ĉapitro 26-a
  18. Kroniko de Nabil, ĉapitro 13-a, noto 7-a
  19. al-islam.org
  20. Táríkh-i-Nabíl
  21. Táríkh-i-Nabíl
  22. Kroniko de Nabil ĉapitro 18-a
  23. el Epistolo al Muḥammad Sháh en "Sélection des Écrits du Báb" eldonita de M.E.B. (205 Rue du Trône, 1050 Brukselo, Belgio), 1984 D/1547/1984/1 p.11)
  24. "Bayan Persan" 2/7
  25. "Bayan Persan" 8/9
  26. "Sélection des écrits du Bab" (Antologio de la skriboj de Báb ) 129/32-37
  27. "Bayan Persan" 5/19
  28. "Bayan Persan" 2/16 kaj 5/19
  29. Bayan Persan (Persa Bajano) tradukita el la persa al la franca de A.L.M. Nicolas 3/13
  30. "Sélection des écrits de Bab" (elektitaj skriboj de Bab), eldonita en la franca lingvo de M.E.B., 129/61-62
  31. Bayan Persan (Persa Bajano) tradukita el la persa al la franca de A.L.M. Nicolas 7/13
  32. Táríkh-i-Nabíl [1]
  33. "Épître du Bab aux "Lettres du Vivant" (Epistolo de la Báb al la "Literoj de la Vivanto") tradukita al la franca lingvo
  34. "The World Order of Bahá'u'lláh" (la mondordo de Bahá'u'lláh) angle verkita en 1929 de Shoghi Effendi (U.S., First pocket-sized edition, 1991) 32/4
  35. "Bayan Persan". (Persa Bajano) tradukita el la persa lingvo al la franca de A.L.M. NICOLAS 2/6 kaj 7/13
  36. "God passes by" (Dio preter pasas) ĉapitro 2-a paĝoj 29-30 Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
  37. "Bayan Persan" 2/16, 2/17 kaj 3/15
  38. "Bayan Persan" (Persa Bajano) tradukita el la persa al la franca de A.L.M. Nicolas bayan persan 3/14
  39. 39,0 39,1 "Essays and Notes on Bábí and Bahá'í History" (Disertaĵoj kaj notoj pri baba kaj bahaa historio) de John Walbridge ĉapitro 3-a en "H-Bahai Digital Library"
  40. "Deconstructing and Reconstructing the Shari'a: the Bábí and Bahá'í Solutions to the Problem of Immutability (dekonstruo kaj rekonstruo de Ŝario : babaj kaj bahaaj solvoj al la problemo de neŝanĝebleco) verkita de Denis MacEoin en bahai-library.org Arkivigite je 2007-04-06 per la retarkivo Wayback Machine
  41. "The Primal Point’s Will and Testament"] (la Volo kaj Testamento de Báb), tradukita el la persa al la angla kaj komentita de Sepehr Manuchehri (2004)
  42. Letero de la Universala Domo de Justeco al bahaano je la 4-a de aŭgusto 1980
  43. "Dans la Gloire du Père" ("King of Glory" / Reĝo de Gloro) ĉapitro 20-a (france)
  44. "Dans la Gloire du Père" ("King of Glory" / Reĝo de Gloro) ĉapitro 21-a (france)
  45. "Dans la Gloire du Père" ("King of Glory" / Reĝo de Gloro) ĉapitro 22-a kaj ĉapitro 23-a (france)
  46. "Dans la Gloire du Père" ("King of Glory" / Reĝo de Gloro) ĉapitro 27-a (france)
  47. "Logos and Civilization" verkita de Nader Saiedi kaj eldonita de "University Press of Maryland" (Usono, 2000) ISBN 1-883053-60-9, ĉapitro 6-a
  48. "Dans la Gloire du Père" ("King of Glory" / Reĝo de Gloro) ĉapitro 28-a (france)
  49. Artikolo Arkivigite je 2007-02-05 per la retarkivo Wayback Machine en la angla lingvo de la Encyclopaedia of the Orient
  50. Artikolo Arkivigite je 2008-11-20 per la retarkivo Wayback Machine en la angla lingvo de Denis MacEoin en la Encyclopaedia Iranica

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • "Bayan persan, Le livre sacré du babisme de Séyyèd Ali Mohammed, dit le Bâb" (La Persa Bajano, la sankta libro de la Babismo de Sejjed Ali Mohamedo kromnomita la Bab), tradukita el la persa lingvo al la franca de A.L.M. NICOLAS, eldonita en 4 volumoj ĉe Parizo, 1911-1914 (france ankaŭ parte tradukita al la angla lingvo Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine)
  • "Sélection des écrits du Báb" (Elektitaj skribaĵoj de Báb) , eldonita de M.E.B. ( 205 Rue du Trône, 1050 Brukselo, Belgio.), 1984, D/1547/1984/1 (france, ankaŭ en la angla lingvo)
  • "The Primal Point’s Will and Testament"] (la Volo kaj Testamento de Báb), tradukita el la persa al la angla kaj komentita de Sepehr Manuchehri (2004)
  • "Le Bab", biografio verkita de franca orientalisto A.L.M. Nicolas.
  • "The Dawn-Breakers: Nabíl’s Narrative" (La Herooj de la Nova Tagiĝo : Kroniko de Nabil), verkita de Nabíl-i-Zarandí, tradukita el la persa al la angla lingvo de Shoghi Effendi, eldonita de Bahá'í Publishing Trust (Wilmette, Illinojso, Usono, 1932) ISBN 0-900125-22-5, kaj esperantigita Arkivigite je 2012-10-13 per la retarkivo Wayback Machine de Roan Orloff-Stone.
  • "Resurrection and Renewal - the Making of the Bábí Movement in Iran 1844-1850" (Revivigo kaj Renovigo – la estiĝo de la Baba Movado en Irano 1844-1850), verkita de Abbas Amanat kaj eldonita de Cornell University Press (1989) ISBN 0-8014-2098-9
  • "Rituals in Babism and Baha'ism" (Ritaroj en Babismo kaj Bahaismo), verkita de Denis MacEoin kaj eldonita de British Academic Press and Centre of Middle Eastern Studies, University of Cambridge Britio (1994) ISBN 1-85043-654-1
  • "Azali Babism", Artikolo en la angla lingvo de Denis MacEoin en la Encyclopaedia Iranica Arkivigite je 2008-11-20 per la retarkivo Wayback Machine.
  • "The Bábí and Bahá'í Religions - from messianic Shi'ism to a world religion" (La Religioj Babaj kaj Bahaaj – de mesia ŝijaismo al tutmonda religio), verkita de Peter Smith kaj eldonita de Cambridge University Press (1987) ISBN 0-521-30128-9
  • "The Bábí Movement: A Resource Mobilization Perspective" verkita de Peter Smith kaj Moojan Momen, eldonita en In Iran: Studies in Bábí and Bahá'í History vol. 3, pages 33-93 en la angla lingvo Arkivigite je 2007-04-06 per la retarkivo Wayback Machine (eldonejoj Peter Smith, Los Angeles: Kalimat Press, 1986)
  • "Materials for the study of the bábí religion" (materialoj por la studo de la baba religio), verkita de Edward G Browne kaj eldonita de la Universitata Presejo de Kambriĝo (1918) en la angla lingvo.
  • "Bahá'u'lláh and the New Era, An Introduction to the Bahá'í Faith" (Bahá'u'lláh kaj la nova epoko, enkonduko al la Bahaa Kredo) verkita de J.E. Esslemont, eldonita de Bahá'í Publishing Trust (Wilmette, Illinojso, Usono) ISBN 0-87743-160-4 , kaj esperantigita de Lidja Zamenhof


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.