Korala maro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Korala maro
bordomaro [+]

AkvejoPacifiko

Koordinatoj18° 0′ 0″ S, 158° 0′ 0″ O (mapo)-18158Koordinatoj: 18° 0′ 0″ S, 158° 0′ 0″ O (mapo)
Areo4 791 000 km² (479 100 000 ha) [+]
Map
Korala maro
Vikimedia Komunejo:  Coral Sea [+]
vdr
La Korala maro

La Korala maroKoralmaro troviĝas nord-oriente de Aŭstralio, kiu posedas samnoman insularon, la Koralmaraj Insuloj kun la Willis-insuloj, Coringa kaj Tregosse.

La Koralmaro estas tiel nomita pro sia ĉefa eco, la granda barilrifo, la plej granda korala rifo en la mondo.

Ĝi estas limigita okcidente de Aŭstralio, norde de la Salomonoj, oriente de Vanuatuo kaj sude de Nov-Kaledonio. Ĝi komunikas kun la Arafura maro per la Torres-markolo inter Aŭstralio kaj Nov-Gvineo kaj malfermiĝas nordokcidente al la Salomona maro.

La teritorio de la Koralmaraj Insuloj estas aŭstralia propraĵo, administrita el Canberra de la aŭstrala departemento pri medio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Batalo en Korala Maro, luktata el la 4a al la 8a de Majo 1942, estis grava marbatalo inter la Imperia Japana Ŝiparmeo kaj la ŝiparmeaj kaj aerarmeaj fortoj el Usono kaj Aŭstralio, okazinta en la Pacifika Fronto de la Dua Mondmilito. Tiu batalo estas historie grava kiel la unua militago en kiu aviadilŝipoj batalis unu kontraŭ alia, same kiel la unua en kiu ŝipoj de ambaŭ flankoj nek vidis nek pafis rekte unu kontraŭ la alia.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]