Julius Fučík (ĵurnalisto)
Julius Fučík | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Julius Fučík | ||
Naskonomo | Julius Jaroslav Fučík | |
Naskiĝo | 23-an de februaro 1903 en Smíchov | |
Morto | 8-an de septembro 1943 (40-jaraĝa) en Berlino | |
Mortis pro | mortpuno vd | |
Mortis per | pendumo vd | |
Lingvoj | ĉeĥa vd | |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio • Cislajtio vd | |
Alma mater | Universitato de Karolo vd | |
Partio | Komunista Partio de Ĉeĥoslovakio vd | |
Familio | ||
Patro | Karel Fučík vd | |
Edz(in)o | Gusta Fučíková vd | |
Parencoj | Julius Fučík vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | J. F. Pavlov vd | |
Okupo | tradukisto • ĵurnalisto • verkisto • eldonisto • kritikisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Julius FUČÍK (naskiĝis la 23-an de februaro, 1903, mortis la 8-an de septembro, 1943) estis ĉeĥa komunista ĵurnalisto ekzekutita de nazioj en Berlino-Plötzensee. En karcero li verkis danke al helpo de ĉeĥa gardisto Kolínský verkon Raporto skribita en pendumila maŝo (esperantigita de R. Hromada), kiu post la milito estis tradukita en pli ol 80 lingvojn (en la japanan tradukis ĝin fama japana esperantisto kaj bohemisto Kurisu Kei). Ĉar la verko estis misuzata por propagandaj celoj de la totalisma reĝimo en Ĉeĥoslovakio, ĉiu nova eldono aperis kun kelkaj ŝanĝetoj, kio vekis suspekton, ke la libron aŭtoris iu alia kaj ke ĉio estas granda mensogo. Nur en 1992 ekspertoj povis traesplori la manuskriptajn papervolvaĵojn, elportitajn sekrete el la karcero, kaj konstatis, ke ili estas aŭtentaj, sed la publikigata versio estis iom "korektita" (ekzemple oni sekretigis konfeson de Fučík, ke li ne eltenis torturadon kaj parolis). Do la Esperanta eldono el 1979 suferas pro la mankoj, tamen la traduko estas leginda jam pro tio, ke ĝi estas laboro de Rudolf Hromada, unu el plej bonaj stilistoj de la Esperanta literaturo.
Fučík estis ankaŭ literatura kritikisto. El liaj kritikoj pleje gravas la eseoj pri la verkistoj Karel Sabina kaj Božena Němcová kaj pri la Nacia Teatro en Prago.
Li estis la nepo de la samnoma ĉeĥa komponisto.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
|