Josef Rumler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Josef Rumler
Persona informo
Naskiĝo 20-an de julio 1922 (1922-07-20)
en Chlumec nad Cidlinou
Morto 1-an de novembro 1999 (1999-11-01) (77-jaraĝa)
en Prago
Lingvoj Esperantoĉeĥapolalatina
Ŝtataneco Ĉeĥio
Okupo
Okupo verkistoesperantisto • poeto • tradukistohistoriistoredaktoro
vdr

Josef RUMLER (naskiĝis la 20-an de julio 1922 en Chlumec nad Cidlinou - mortis la 1-an de novembro 1999 en Prago) estis ĉeĥa poeto kaj tradukisto, verkanta ankaŭ en Esperanto. Honora membro de ĈEA.

Post la studoj de polonistiko kaj slavistiko (tradukoj en la ĉeĥan el Henryk Sienkiewicz, Andrzej Strug, Stefan Żeromski, Jerzy Pytlakowski, Maria Dąmbrowska), li lektoris ĉe Komerca altlernejo kaj en la jaroj 1952-1974 laboris kiel redaktoro en la eldonejo Československý spisovatel (Ĉeĥoslovaka verkisto). Por eldono li preparis verkojn de Miĥail Isakovskij, Vojtěch Rakous, Karel Hynek Mácha, Jan Čarek, Karel Havlíček Borovský, Rainer Maria Rilke, Jindřich Šimon Baar, Jaroslav Havlíček, multajn librojn li akompanis per antaŭ- aŭ postparoloj kaj komentarioj.

Aŭtoro de 4 ĉeĥlingvaj poemaroj.

Esperantisto li fariĝis en 1978 kaj tuj komencis aktivi literature.

Verkaro ĉeĥlingva[redakti | redakti fonton]

  • Vynášení houslí (Elportado de violonoj, 1970)
  • Hrnek ranního mléka (Taso da matena lakto, 1973)
  • Výstup na horu Říp (Ascendo al la monto Říp, 1978)
  • Ranní dojení (Matena melkado, 1987)
  • Obnovené obrazy selského živobytí v Čechách (Renovigitaj bildoj de kampula vivo en Bohemio, 1997)
  • Líbánky s češtinou (Mielmonato kun la ĉeĥa lingvo)

Verkaro esperantlingva[redakti | redakti fonton]

  • Niaj aŭtoroj sin prezentas (1980),
  • Kvarfolio (1985 kun Urbanová, Karen, Vidman),
  • Abunde kaj redunde (1986),
  • Koncepto de diversaj stiloj kaj ĝia apliko al la Esperanta leksiko (1987),
  • Ranní dojení / Matena melkado (1987),
  • Lasta ĉevalo (1992), eldonis Fonto.
  • Vitae rusticae in Bohemia imagines renovatae / Renovigitaj bildoj de la kamparana vivado en Ĉeĥio (Fonto, Chapecó, 2011 - latina - Esperanta eldono)

Tradukoj en Esperanton[redakti | redakti fonton]

  • En la koro de Eŭropo (1983),
  • 52 nuntempaj ĉeĥaj poetoj en 1000 versoj (1989),
  • Inoj de F. Halas (1996), eldonis Fonto
  • Máj / Majo de K. H. Mácha (1999),
  • Štědrý den / Kristnaska tago de K. J. Erben (1999).
  • Renovigitaj bildoj de la kamparana vivado en Ĉeĥio / Vitae rusticae in Bohemia imagines renovatae. (Tradukis la aŭtoro - en Esperanto kaj en la Latina), eld. Fonto (2011).

Traduko el Esperanto ĉeĥen[redakti | redakti fonton]

Multaj tradukoj aperis en la brazila gazeto Fonto, ne nur el poetoj plej famaj (Petr Bezruč, Otakar Březina, Miroslav Florian, František Halas, Vladimír Holan, Miloš Macourek, Karel Hynek Mácha, Vítězslav Nezval, Jan Pilař, Karel Toman, Jan Skácel, Jiří Wolker, Jiří Žáček), sed ankaŭ el la malpli konataj (Karel Boušek, Lubomír Brožek, Jaroslav Čejka, Michal Černík, Kamil Mařík, Jaromír Pelc, Josef Peterka, Ivo Šmoldas, Čestmír Vidman, Alois Volkman k.a.).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.