Christine Gregoire

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christine Gregoire
Persona informo
Naskiĝo 24-an de marto 1947 (1947-03-24) (77-jaraĝa)
en Adrian
Religio katolikismo vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Vaŝingtonio • Auburn Senior High School vd
Partio Demokrata Partio vd
Profesio
Okupo advokatopolitikisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Christine O'Grady GREGOIRE [kristIn gregŭA], naskiĝinta la 24-an de marto 1947, estas nuna guberniestro de Vaŝingtonio, Usono. Ŝi estas membro de la Demokrata Partio. Ŝi enposteniĝis la 12-an de januaro 2005 post rekorde polemika baloto, en kiu ŝi komence ŝajnis malvenki, sed fine venkis sian respublikanan oponanton, Dino Rossi, superante lin per nur 133 balotiloj el sume pli ol 2 810 000.

Christine Gregoire en 2008

La finaj oficialaj ciferoj estis:

  • Christine Gregoire (Demokrata Partio) 1 373 361 (48,8730%)
  • Dino Rossi (Respublikana Partio) 1 373 228 (48,8684%)
  • Ruth Bennett (Liberecana Partio) 63 465 (2,2585%)

Ŝia antaŭulo en la posteno estis Gary Locke.

Christine Gregoire estas profesie diplomita advokato, kaj servis antaŭe dek du jarojn (1992-2004) kiel la ĉefjuristo (angle: Attorney General) de Vaŝingtonio, kaj antaŭ tio ŝi estris (1988-1992) la ŝtatan ministerion pri ekologio. S-ino Gregoire estas katoliko. Ŝia edzo nomiĝas Mike Gregoire. Ili havas du filinojn, Courtney kaj Michelle. Inter ili naskiĝis alia filino, kiu mortis tuj postnaske.

Ŝi estas la dua ina guberniestro en la historio de Vaŝingtonio (la unua estis Dixy Lee Ray). Ŝia elektiĝo faris Vaŝingtonion la unua usona ŝtato en la historio, kiu havis samtempe guberniestrinon kaj du inajn senatanojn (Patty Murray kaj Maria Cantwell).

Nelonge post la naskiĝo de Christine Gregoire, ŝia patrino fuĝis el mistrakta geedzeco kaj sole patrinis la infanon ĉe bieneto en Auburn, Vaŝingtonio. Post la universitata diplomitiĝo (Universitato de Vaŝingtonio, en la fakoj de retoriko kaj sociologio) ŝi laboris kiel tajpistino, kaj poste kiel enketisto por la ŝtata ministerio pri socialaj kaj prisanaj servoj; tie ŝi ekkonis la estontan edzon.

Ŝi studis juron ĉe Universitato Gonzaga en Spokeno, kaj ricevis sian diplomon, post kio ŝi eklaboris kiel helpĉefjuristo en la oficejo de la ŝtata ĉefjuristo Slade Gorton, respublikano kaj poste usona senatano.

Chris kaj Mike Gregoire loĝas en Lacey, antaŭurbo de Olimpio, kiam ili ne rezidas en la Guberniestra Domego.

En 2003 oni diagnozis ĉe ŝi mamkanceron en frua etapo de disvolviĝo. Post ĥirurgio ŝi resaniĝis. Ŝi mencias sian sperton batalante la kanceron en paroladoj pri sanigaj servoj.

Dum siaj jaroj kiel ŝtata ĉefjuristo, Gregoire aktive kaj en gvidanta rolo partoprenis la proceson kontraŭ la tabakaj firmaoj, kaj gajnis por Vaŝingtonio 4 500 milionoj da usonaj dolaroj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]