Johann Theile

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Theile
Persona informo
Naskiĝo 29-an de julio 1646 (1646-07-29)
en Naumburg
Morto 24-an de junio 1724 (1724-06-24) (77-jaraĝa)
en Naumburg
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo komponisto • muzika teoriisto • muzikinstruisto • orgenisto
vdr
Johann Voorhout, Endoma muziksceno, 1674; la gambovjolo-ludanto maldekstre supozeble estas Johann Theile

Johann Theile (* 29-a de julio 1646 en Naumburg (Saale); † 22-a de junio 1724 en Naumburg (Saale)) estis germana komponisto, muzikpedagogo kaj kapelestro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post studado de jurscienco en Lepsiko kaj Halle li prenis intruon pri komponado en Weißenfels. Lia instruisto ĉi tie estis Heinrich Schütz; Theile estas rigardata kiel unu el liaj lastaj lernantoj.

En la jaroj 1673 ĝis 1675 li tenis la pozicion de kortegokapelestro ĉe duko Christian Albrecht von Schleswig-Holstein-Gottorf. Kelkajn jarojn poste li okupis la postenon de kapelestro en Wolfenbüttel; ĉi tie li sukcedis Johann Rosenmüller. Pluaj stacioj de lia agado estis Naumburg, kie li same tenis la pozicion de kapelestro, Berlino – ĉi tie li aktivis kiel muzikinstruisto ĉe la kortego - samkiel Lübeck kaj Stettin, kie li ankaŭ instruis muzikon. En Lübeck ekestis lia Mateo-Pasiono en 1673.

En 1694 li revenis en sian hejmurbon kiel muzika konsilisto de la duko de Zeitz, kaj tie li mortis en 1724.

La kompona verkaro de Theile ampleksas melodramojn, operojn, mesojn, psalmojn, pasionojn, ariojn kaj kanzonetojn, sonatojn samkiel motetojn. Kun lia sakrala opero Adam und Eva oni inaŭguris la operejon ĉe Gänsemarkt en Hamburgo – la unua burĝa operejo en Germanio. Krom tio li verkis muzikteorie, precipe pri la kontrapunkto. Elstaran famon li ĝui ankaŭ kiel muzika pedagogo kaj intruisto. Theile mem, tion tradiciis Johann Mattheson, rigardis Dietrich Buxtehude (kiu tamen estis nur naŭ jarojn pli juna kaj mortis longe antaŭ Theile) kiel sia plej eminenta lernanto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Adam und Eva - Der erschaffene, gefallene und wieder aufgerichtete Mensch. Hamburgo 1678 (sakrala opero)
  • Orontes, der verlohrne und wieder gefundene Königliche Prinz aus Candia, in einem Sing-Spiel. Hamburgo 1678
  • Die Geburth Christi (kristnaska historio)
  • Christian Reuters Paßions-Gedancken über die Historie von dem bittern Leiden und Sterben unsers Herrn. Berlino 1708 (Pasiona oratorio; nur la teksto konserviĝis)
  • Beatus vir qui timet Dominum (psalmomoteto)
  • Domine ne in furore tuo (psalmo)
  • Cum invocarem (psalmo)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Kerala J. Snyder: Dieterich Bŭtehude: Organist in Lübeck. Schirmer Books, New York 1987, 1993. 551 S. ISBN 0-02-873080-1 (S. 110 ff. zu Theile)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]