Martín Torrijos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Martín Torrijos
Persona informo
Martín Erasto Torrijos Espino
Naskiĝo 18-an de julio 1963 (1963-07-18) (60-jaraĝa)
en Chitré
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Panamo vd
Alma mater Teksasa A&M-Universitato • St. John's Northwestern Military Academy vd
Partio Partio Revolucia Demokrata vd
Familio
Patro Omar Torrijos vd
Gefratoj Dumas Torrijos Pauzner vd
Edz(in)o Vivian Fernández vd
Profesio
Okupo politikistoekonomikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Martín TORRIJOS ESPINO (nask. 18-a de julio 1963, en Panamurbo), estas Panama politikisto, kiu estis elektita prezidento de Panamo la 2-an de majo 2004. Kiel kandidato de la Demokrata Revolucia Partio (PRD) – rolis kiel "Patria Nueva" alianco, kun la apogo de la malgranda Popola Partio (PP) – Torrijos venkis la balotadon kun ĉ. 47% de la voĉdonoj, venkanta 3 rivalojn. Lia plej grava defianto estis la reganta prezidento Guillermo Endara de la Solidara Partio, kiu ricevis 17 procentojn.

La rezulto estis la vaste atendata: la opinisondadoj montris lian unuaecon.

Martín Torrijos estas la filo de Omar Torrijos Herrera, kiu estis naciista militisto kiu regis nedemokratie Panamon inter 1968 kaj 1982; dum ties regado kaj la sekvanta militista diktatoreco malaperis 110 politikaj kontraŭstarantoj. Kvankam Martín Torrijos promesis enketi pri tio dum sia kampanjo, ĝis nun la Panama registaro ne faris justecon al la malaperigintoj.

La juna Torrijos studis politikan sciencon kaj ekonomion ĉe Texas A&M Universitato, Usono. Dum la prezidenteco de Ernesto Pérez Balladares (1994-1999) li laboris kiel komisiita ministro pri internaj aferoj kaj justico. Li aperis kiel PRD-a kandidato en la 1999-a Panama prezidenteca balotado, sed li akiris la duan lokon malantaŭ Mireya Moscoso de la Arnulfista Partio.

Dum la balota kampanjo de 2004, la juna Torrijos eluzis la patran heredaĵon, memorigante pri lia sukcesa strebo por konvinki Usonon por redoni la posedrajton kaj la kontrolon de la Panama Kanalo.