Josef Vondroušek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Josef Vondroušek
Persona informo
Naskiĝo 1-an de decembro 1904 (1904-12-01)
en Brno
Morto 6-an de decembro 1995 (1995-12-06) (91-jaraĝa)
en Brno
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥio
Okupo
Okupo esperantistotradukisto
vdr

Josef VONDROUŠEK, (naskiĝis la 1-an de decembro 1904 en Brno - mortis la 6-an de decembro 1995 en Brno) estis ĉeĥa esperantisto, honora membro de UEA kaj ĈEA, bankoficisto, multjara prezidanto kaj komitatano de EK Brno, membro de ekzamena komisiono, instruanto en Somera Esperanto-Tendaro en Lančov, por kiu li verkis lernolibron pri la historio kaj verkistoj de Esperanto. Lia ĉefa merito estas tradukoj el la ĉeĥa literaturo.

Li naskiĝis kaj travivis sian vivon en Brno, Ĉeĥio. Esperanton li lernis en 1922. La movada vivo en Brno, ĝis tiam malvigla pro idista konkurenco, intensiĝis, kiam li en 1929 fariĝis sekretario de la loka klubo, al kiu li altiris multajn el siaj propraj kursanoj. Li prezidis la klubon inter 1945 kaj 1985 kaj redaktis ĝian bultenon dum kvin jardekoj. De post 1931 li estis komitatano de Ĉeĥoslovakia Asocio E-ista. Li estis inter la organizantoj de du ĉeĥoslovakaj kongresoj en Brno ( 1935, 1950) kaj de la fondkongreso (1969) de Ĉeĥa Esperanto-Asocio (ĈEA), kiu elektis lin sia honora membro en 1979. Li servis ankaŭ kiel komitatano de UEA (1946-1952) kaj, dum 65 jaroj ekde 1930, kiel delegito. Kvar jarojn li redaktis E-rubrikon en ĉeĥlingvaj gazetoj „Ruch“ kaj „Nový Lid“ (antaŭ la Dua Mondmilito).

Vondrouŝek gvidis centojn da E-kursoj kaj instruis E-historion kaj literaturon al somer-kursanoj en Rožnov pod Radhoštěm (1949-52) kaj poste 25 jarojn en la Somera E-Tendaro de Lančov, por kies bezono li verkis ĉitemajn kompendiojn en la ĉeha kaj Esperanto.

Dum multaj jaroj li kunprizorgis la E-ekzamenojn de ĈEA kaj havis meriton pri ilia alta nivelo. Li prelegis en la Somera E-Universitato de Gyula (Hungario) kaj aliaj aranĝoj, kiel Internacia Foira E-Renkontiĝo en Lepsiko.

Vondroušek ofte kontribuis al E-revuoj kaj de post la Dua Mondmilito multe tradukis el la ĉeĥa literaturo. Li elstare esperantigis novelojn kaj romanojn de Čapek: Libro de Apokrifoj (1970), kies tradukon Kalocsay trovis "ĉiel laŭdinda"; Rakontoj el unua poŝo kaj rakontoj el la dua poŝo (1981) kaj Milito kontraŭ Salamandroj (1994). Aperis krome: Ĝojoj de mia vivo (el A. Jirásek, K. Čapek kaj J. Šmíd,1984), El mia vivo de V. Nezval (1985), Ondro kaj Drako, dramo de Viktor Dyk (1986), Karel Čapek (antologieto,1987), kaj La propra biografio de Karolo la IV-a (1995). Presprete aŭ manuskripte atendas aperon preskaŭ dudek liaj esperantigoj el ĉeĥaj verkoj - plejparte bonhumoraj, ĉar "en la mondo estas sufiĉe da malĝojo ".

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Historio kaj biografioj (por Set Lančov, 1977)
  • Historie a spisovatelé (la samo ĉeĥlingve) - 1984
  • Historio kaj literaturo de Esperanto (kompletigita versio) - 1989
  • O překládání (Pri tradukado) - eseo ĉeĥlingva (nedatita manuskripto)
  • Historio de Esperantista klubo en Brno (nedatita manuskripto)

Tradukoj nebeletraj[redakti | redakti fonton]

  • Václav Chaloupecký: Karolo la IV-a kaj Bohemio (eseo pri la mezepoka politikisto, romia imperiestro kaj bohemia reĝo)
  • Zdenko Křimský: Sociologia esploro de sintenoj al Esperanto - ĈEA, Praha 1981

Tradukoj beletraj[redakti | redakti fonton]

Kovrilpaĝo de Libro de Apokrifoj; Prago, 1970
  • E.F.Burian: Teatraĵo pri Dorota (marioneta teatraĵo, per kiu la pupteatro Radost en Brno venkis en Zagreba konkurso)
  • Karel Čapek: Afero Makropulos (dramo)
  • Fratoj Karel kaj Josef Čapek: El vivo de insektoj (dramo)
  • Karel Čapek: Naŭ fabeloj (originalaj fabeloj por infanoj kaj ankoraŭ la deka de Josef Čapek)
  • Karel Čapek: Italaj leteroj, Anglaj leteroj, Ekskurso en Hispanion (originalaj bonhumoraj priskriboj de vojaĝoj)
  • Karel Čapek: Hordubal, Meteroro, Ordinara vivo (trilogio de romanoj)
  • Karel Čapek: Libro de Apokrifoj (bonumore filozofiaj rakontoj pri la homa historio) - ĈEA 1970
  • Karel Čapek: Rakontoj de la unua poŝo kaj Rakontoj de la dua poŝo (du libroj de detektivaj rakontoj kun bonhumora kaj filozofia tono) - ĈEA 1981
  • Karel Čapek: Milito kontraŭ Salamandroj, (proza ĉefverko de la aŭtoro, akra satiro pri la homa civilizo) KAVA-PECH/ĈEA, 1994
  • Karel Čapek: Malgranda antologieto, ĈEA 1987
  • Svatopluk Čech: Primoloj (poemo)
  • A.P.Ĉeĥov: Urso (komedio)
  • Viktor Dyk: Ondro kaj Drako (komedio), Třebíč 1985
  • Jarmila Hašková: El la Notlibro de Sankta Petro (porinfana libro el la plumo de la edzino de Jaroslav Hašek, aŭtoro de Brava soldato Ŝvejk)
  • Václav Havel: Aŭdienco (teatraĵo, prezentita dum la 81-a UK Prago 1996 kaj eldonita samjare de KAVA-PECH)
  • Alois Jirásek: Malnovaj ĉeĥaj mitoj (antikvaj mitoj rakontataj de "la ĉeĥa Sienkiewicz")
  • Zdeněk Jirotka: Saturnin (tre populara bonhumora libro el la tempo intermilita)
  • Propra biografio de Karolo la IV-a (la mezepoka politikisto verkis latinlingve sian biografion)
  • František Kožík: Super valoj mateniĝas (romano pri militoj en Moravio dum la 17-a jarcento)
  • Božena Němcová: Princido Bajaja, Punita orgojlo (fabeloj de la plej granda ĉeĥa fabelistino)
  • Vítězslav Nezval: El mia vivo, (rememoroj de unu el plej grandaj ĉeĥaj poetoj), Třebíč 1985
  • Karel Schulz: Ŝtono kaj doloro (romano pri Michelangelo - nefinita traduko de nefinita verko)
  • Jan Šmíd: Puraj ĝojoj de mia vivo (bonhumora romano)
  • Jan Šmíd: Reveno de l' puraj ĝojoj (daŭrigo - ne finita traduko)
  • Miloslav Švandrlík: Edzinigebla knabino (satira vidpunkto pri unu epizodo el la mezepoka historio de Bohemio)
  • Miloslav Švandrlík: Marlupo kaj gaja vidvino (bonhumora romano)
  • Miloslav Švandrlík: Zorgoj de kronitaj kapoj (bonumoraj rakontoj pri kelkaj bohemiaj reĝoj kaj dukoj)
  • Miloslav Švandrlík: Honestan mastrinon mi serĉas (bonhumora rakonto)
  • Eduard Valenta: Tra la mondo nenial kaj por nenio (fragmento el la libro)

Josef Vondroušek ŝatis bonhumorajn verkojn, ĉar ili plej lernigas esperantlingvan legadon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]